http://popularscienco.blogspot.de/2013/11/juro-pri-la-germana-jurisdikcio-kio.html


Pri la germana jurisdikcio


Kio estas pli puninda? Ĉu brutala martelatako al oficistino ĉu senatenta mortigo de gazetdisportisto?

I


Ebriulo surveturas gazetdisportiston – la kondamno: unu jaro kaj naŭ monatoj da kaptiteco


Karlsruhe (dpa) En la proceso pri la morto de gazetdisportisto en la urbo Weingarten la tribunalo de la unua instanco en Karlsruhe kondamnas la akuziton al dujara kaj naŭmonata kaptiteco pro senatenta mortigo kun posta fuĝo de la akcidentloko. Laŭ la tribunalo la viro ekveturigis ebrie aŭton kaj kuntrenis gazetdisportiston tri kilometrojn. La viktimo estis 27-jara famila patro. Li mortis ankoraŭ sur la strato. Preterkurantoj malkovris lian kadavron.

II

Viro atakas oficistinon de la laborperigejo Lepsiko – la kondamno: dektri jaroj da kaptiteco

Lepsiko (Saksa Kuriero) Hieraŭ oni kondamnis la viron, kiu atakis oficistinon ern la laborperigejo Lepsiko al 13 jaroj da kaptiteco pro provita mortigo. Laŭ la distrikta tribunalo de Saksujo la longtempa senlaborulo volis mortigi sian laborperigantinon pro venĝo je la 21-a de majo en la jaro 2013, ĉar ŝi malpliigis ties senlaboristan subvenicon de kategorio II. Laŭ la konvinko de la juĝistoj batadis la lepsikano „kun absoluta neniiga volo“ la oficistinon kaj vundis ĝin per minimume naŭ fortaj martelbatoj sur la kapon kaj la supran korpoduonon. „La viktimo transvivis nur tial, ĉar juna viro kuraĝe intervenis“, diris la prezidanta juĝisto Hans Jagenlauf. Jan N. rifuzis ĝin kiel ne inda je homo forigi koton el publikaj parkoj. Post kiam la oficistino de la laborperigejo malpliigis la senlaboristan subvencion je tridek procentoj por tri monatoj, „li decidis laŭplane puni ŝin por ŝia miskonduto“, rimarkis la juĝisto. Simple voli detrui homan vivon pro nura ĉagreno estas laŭ la juĝisto ago sur la plej malalta ŝtupo. „Spite al ties personecaj ĝenoj, la akuzito konsciis pri tio, kion li faras.“ Tial li estas tute kulpkapabla laŭ la prezidanta juĝisto. La Federacia Kortumo rifuzis la „vivolongan kaptitecon“, kiun postulis la prokuroro,kaj pledis por pli pli milda verdikto, kvankam la akuzito ne pentis la agon, ne montris kulpkonscion, ne subigis sian rikanadon dum la proceso kaj eĉ fanfarone fieris pri sia martelatako. La advokato postulis „nur“ naŭ jarojn da kaptiteco por sia kliento, ĉar li sentas sin kiel viktimo de la laborperigejo kaj apogas sin je tio al „jure fiksita memhelporajto“. Ĉu la prokuroro postulos revizion estas ankoraŭ ne konata.

kompilis Donjo & Cezar