Nasredino
Mankanta mantelo


Iutage Hoĝao rajdis tra arabaro hejmen. Tie li decidis iri sur pado tra la arbustoj. Tial li firmligis sian azenon al arbo. Sed li timis, ke lia multekosta mantelo povus diŝiriĝi eventuale pro la arbustoj. Tial li malvestis kaj demetis ĝin sur la selon.

Dum li forestis venis ŝtelisto kaj ŝtelis la mantelon.

Reveninte Hoĝao konstatis, ke la mantelo mankas. Pro tio li prenis la selon de sur la azeno, ligis ĝin sur sian dorson kaj diris al la azeno: „Nu, ŝtelisto! Se vi ne redonos mian mantelon, mi ne redonos al vi la selon!“



tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
kun Frank Vohla el germana traduko de la libro:
„Ducent du ŝercoj de Nasredino Hoĝao“,
eldonejo Turistika Publikiga Servo Oriento,
Istanbulo, Turkio


https://cezartradukoj.blogspot.com/