Nasredino
Nun iu alia zorgu pri li


Reĝo Timur havis tre malbonan kutimon. Pri kiu ajn li ĉagreniĝis en nokta sonĝo, tiun li ordonis senkapigi je la sekva tago.

Aŭdante pri la aĉa kutimo de la reĝo, Hoĝao ektimis kaj volis forlasi Akŝehiron. En tiu momento venis amiko al li kaj petis: „Bonvolu ne foriri, Hoĝao, kaj ne postlasu nin solaj ĉi tie. Vi estas la ununura, kiu povas mildigi la reĝon. Se vi forlasos nin, kio tiukaze okazos al ni?“

Sed Hoĝao ŝajne ne estis impresita pri tio. Li surazeniĝis kaj malrapide forrajdis. Tiam li ankoraŭfoje turniĝis al sia amiko kaj vokis: „Ekde nun iu alia zorgu pri li. Kvankam mi sukcesas mildigi lin en taglumo, mi ja tamen ne havas la potencon pri liaj sonĝoj dum la noktoj.“



tradukis Dorothea Kaiser, Hans-Georg Kaiser
kaj Frank Vohla el germana traduko de la libro:
„Ducent kaj du ŝercoj de Nasredino Hoĝao“,
eldonejo Turistika Publikiga Servo Oriento,
Istanbulo, Turkio

https://cezartradukoj.blogspot.com/