http://popularscienco.blogspot.de/2013/10/naturo-pando-la-arbo-kiu-estas-arbaro.html


nomo: Pando / starloko: Utaho, Usono / aĝo 80 mil jarojn
la plej malnova klonkolonio de la mondo


Antaŭ ĉirkaŭ 80 000 jaroj, je tempo, kiam niaj homaj antaŭuloj vivis nur sur la afrika kontinento, ekestis "Pando" (latine: Mi disvastiĝas). La usona trema poplo (populus tremuloides) kiu kreskas en la Fishlake-(fiŝlago)-Nacia Parko en Utaho, Usono, kurioze tute ne aspektas kiel arbo, sed kiel tuta arbaro. Temas pri la tielnomata klonkolonio "Pando", kiu konsistas el 47 000 trunkoj, kies genotipo estas identa kaj kunligita per subtera radikaro, kiu estas ĉirkaŭ 6000 tunojn peza. Sur tereno kun 43 hektaroj formiĝas sennombreblaj flankradikoj, el kiuj kreskas ĉiam denove novaj Pando-trunkoj. Ĉiu el ili estas originala kopio de la praplanto. Ili atingas averaĝan aĝon de 130 jaroj antaŭ ol ili ekmortas kaj estos anstataŭigataj per postkreskantaj trunkoj. Tamen "Pando" estas ununura unika organismo, kiu havigis al ĝi la kromnomon: "La tremanta giganto".


tradukis Donjo & Cezar