http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/08/cezar-la-revoluciulo-jesuo-kristo-eseo.html


Cezar

La revoluciulo Jesuo Kristo


Ankaŭ pri Jesuo ne certas, ĉu li ne tamen estis nur bona eltrovaĵo. Pruvo por lia historia ekzisto ne estas trovita ĝis nun. Sed la Kristo de la evangelioj estis revoluciulo - precipe tiu de la Lukas-evangelio - kiu predikis al sia revolucia grupo el apostoloj la komunismon, kiel oni povas legi pli detale en la leteroj de Paŭlo, kun la evidenta neeldirita intenco detrui la potencan romian regnon.

Jesuo estis homo sen iu posedo, kiu havis ĉion ĉe si, kion viro bezonas, kiu decidis, ke li volas ŝanĝi la mondon en pacan lokon por ĉiuj. Li estis posteulo de la ĉina filozofo Laotse, kiu instruis jam jarcentojn antaŭ li, ke la softa akvo detruas la plej duran ŝtonon. Tia koncepto estas ankoraŭ nun moderna, sed en alia senco ol la eklezioj kaj la adorantoj de hierarkiaj sistemoj imagas tion. Konsekvenca pacifisto tamen ankaŭ li ne ĉiam estis, ĉar li male al sia pacifista montprediko diris en iu evangelio, ke li ne venis por alporti la pacon, sed la glavon. (Tre verŝajne tio estas falsaĵo de la originala teksto.) La germana gvidanto de la ribeliĝantaj kamparanoj en la Kamparanaj militoj, la anarkiema Thomas Müntzer, tamen uzis ĝuste tiun frazon por legitimi sian batalon kontraŭ la riĉuloj per armiloj.

Eble mia vidpunkto pri Jesuo iom surprizas kelkajn el vi, al tiuj mi rekomendas legi la poemojn kaj prozaĵojn de la nikaragvano Ernesto Cardenal, kiu estas bonega revoluciema interpretisto de Jesuo.

Krome mi devas mencii, ke Jesuo el Galileo laŭ Bblio estis metiisto, antaŭ ol li fariĝis revolucia profeto. Tion oni volonte forgesas. Jesuo estis ne nur profeto, sed ankaŭ praktika viro, viro el la popolo. Kiam B. Traven en la Mortula Ŝipo nomis sian mariston 'Gale', li tute certe pensis ankaŭ pri tiu ĉarpentisto el Galileo, la viro kiu poste iam ĵetis la monŝanĝistojn el la templo, la softa furiozulo, kiu ĝis nun estas dorno en la okuloj de ĉiuj militistoj kaj kapitalistoj, kiuj faras gigantajn profitojn helpe de militoj kaj per ekspluato de malriĉuloj. Jam la kruckavalieroj murdis por la profito. Kiom da homoj devis jam morti pro ĝi? Tio apenaŭ plu kalkuleblas. Ĉiam denove troviĝas iuj frenezuloj, kiuj sankte fidas pri tio, ke oni povu krei ion bonan per detruado aŭ subigo.

Tute absurda afero estas, ke ankoraŭ nun troviĝas sufiĉe da senskrupulaj eklezianoj en diversaj landoj, kiuj benas la militistojn, kvazaŭ Dio estus naciisto, aŭ kvazaŭ Dio tie starus, kie estas la pli bonaj kanonoj. La ne-filo de Dio, kies granda signifo bazas sin sur tio, ke li estis homo (kaj ne Dio!), malamegis ĉiun militon kaj avertis, ke tiu, kiu prenas la glavon, mortos per la glavo. Kiom ofte tio nun jam okazis? Kiom ofte tio ankoraŭ plu okazos??? Kiom da homoj devos ankoraŭ morti pro iuj teroristoj, ĉu ŝtataj ĉu neŝtataj, ĝis oni ekkomprenos la eraron, ĝis oni metos la armilojn tien, kien ili apartenas - do en muzeon?! La respondon scias eĉ ne la vento.