cezartradukoj.blogspot.de/2013/06/else-lasker-schuler-emancipita-ribelema.html

Else Lasker-Schüler
Ribelema poetino






Kiel „emancipita ino“ de la naziuloj malamata: la juda poetino Else Lasker-Schüler (1869-1945)


de Cristina Fischer

Kiel legeblas en la argumentado el 1938“de la sekreta ŝtatpolico en la sennaciiga propono “, ŝi estis „la tipa reprezanto de „emancipitaj inoj“, kiuj aperis en la postmilita tempo. Per prelegoj kaj verkoj ŝi provis malestimigi la animan kaj moralan valoron de la germana ino“. Ke Else-Lasker Schüler, kiu jam tiam estis agnoskata kiel la plej granda vivanta germana poetino, estis al la naziuloj ne nur kiel judino, sed ankaŭ kiel moderna ino, dorno en okulo, certe nun apenaŭ plu estas konata.

Ŝi ŝanĝis sian vivon.

Elisabeth Schüler, deveninta el bonstata juda familio el Elberfeld estis geedzinita unue al kuracisto el Berlino, la duan fojon ŝi edziniĝis al la eldonanto de la avangarda gazeto Der Sturm (La ŝtormo), Herward Walden. Ĉirkaŭ la jaro 1898, preskaŭ tridek jarojn juna, ŝi konatiĝis al la verkisto kaj anarkiisto Peter Hille kaj lia rondo – renkontiĝo, kiu ŝangis ŝian vivon, kaj kiu kondukis ŝin al tio, ke ŝi endubigis la konvenciojn, al kiuj ŝi submetis sin ĝis tiam. En la jaro 1899 ŝia eksteredzeca filo Paul estis naskita, kaj aperis ŝiaj unuaj poemoj. Ŝia kritiko pri la vilhelmina socio tuŝis ŝajne nur interhomajn rilatojn. „La vivo kuŝas en la koroj de ĉiuj / Kiel en ĉerkoj“ legeblas en ŝia poemo „Mondofino“. Ŝi okupiĝis pri la patrino-infano-rilato kaj gloris per siaj ampoemoj aŭtonoman inan erotikon.

Ankaŭ tio estis subfosiga, ĉar inoj ja laŭ la viktoriana modelo validis kiel „senkulpe senseksemaj“ kaj havis la devon lasi gvidi sin de viraj avidoj. Kelkaj verkistoj de la komenco de la nova jarcento, kiuj festis la seksecon de la ino sub la flagoj de naturismo kaj dekadenco, delektiĝis pri la eltrovo de „instinkta kaj pekema ino“, kiu kiel „vampirino“, aŭ kiel vampiro timigis la homojn. Memdifino de inoj estis rara escepto. Else Lasker-Schüler, kiu ofte enamiĝis, faris la virojn, kiuj parte reagis konfuzitaj kaj timigitaj, objektoj de sia poeta inspiro, al „muzoj“, kaj per tio sxi inversigis la kutiman genromodelon.

En la jaro 1909 ŝi tranĉis sian longan malhelan hararon al kurta paĝia kapo. Ŝi eknomis sin laŭ la biblia Josefo „Jussuf, Princo de Theben“. Jen vira rolo, kiu havis al taskon, samtempe gardi kaj plivalidigi ŝin.

Post ŝia eksedziniĝo de Herward Walden en la jaro 1912 ŝi komencis bohemian vivon, tage en kafejoj, kaj nokte en malkaraj meblitaj ĉambroj. Ŝi provokis per siaj konduto kaj aspekto. Kiel Gottfried Benn raportis, ŝi vestis sin kun ekstravagance vastaj jupoj kaj pantalonoj, kun skandaligaj survestaĵoj, la kolon kaj la brakojn „ŝi pripendigis kun atentofrapaj imititaj ornamaĵoj,kun ĉirkaŭkolaĵoj, orelringoj kaj fingroringaj imitaĵoj.“ Precipe inajn vestojn ŝi rifuzis. Ĉe prelegoj ŝi montris sin en fantazia pantalonkostumo kaj kun arĝentaj botetoj.

Fiaj denuncantoj

Ŝia rompo kun la kutima burĝaro sekvigis senkomprenemon kaj malestimon, ne nur ĉe kutimaj tempOkunuloj. En la prijuĝadon de sia verko miksiĝis ĉiam denove patriarkaj riproĉoj pri ŝia konduto. Kafka imagis ŝin „drinkulino“, Rilke ne ŝatis ŝin, kaj Brecht trovis ŝin nesimpatia. Por la anarkiisto Erich Mühsam ŝi estis ĵaluza megero, kiu laŭ li estis komplete freneza kaj skribis „malvalorajn skuitajn rimversojn“, kaj eĉ la nekonvencia Klaus Mann ne sciis kiel trakti tiun „strangan inon“ kun ŝia „malimplikebla miksaĵo el verkista frenezo kaj koketeco“.

Kiel unu el la unuaj verkistinoj de la ekspresionismo ŝi incitis ankaŭ indignon pro sia arbitreca traktado de lingvaj reguloj kaj la sintakso, kion konservativuloj denuncis kiel „emon al absurdaĵoj, nenaturecon, ja malbelon.“ En la jaro 1921 la bavara verkisto Ludoviko Thoma insultis ŝin senmezure en kontraŭsemita artikolo, en kiu li asertis, ke la gazetaro regata de judoj, fariĝis „la plej danĝera lingvofuŝado“, „la bando uzas sian gazetpovon por detrui la tutan konstruon de la germana lingvo, kaj por meti en ties lokon la jidan fripon-kaj krimul-galimation.“ La populara aŭtoro de la „Bubaj rakontoj“ venene salivumis: „Post la revolucio ĵetiĝis la ciganoj kun siaj seksmatracaj inaĉoj sur nian honorindan patrinan lingvon, disŝiris ĝin en pecojn kaj tiu 'plej granda verkistino de Germanio', tiu diboĉema vagabondino, metis al si por ekzemplo la taskon el tio riĉigi la lingvon per siaj laŭsecaj aldonaĵoj. „Kiam ŝi estis premiita en la jaro 1932 per la Kleist-premio, jen ŝia ununura premio, la „Völkische Beobachter“ (Popola observanto) reagis indigne kaj nomis ŝiajn poemojn „aŭtentika beduenliriko“. Honori ŝin „estas provoko de ĉiu homo, kiu sentas popolece“.

Estis konate, ke Else Lasker-Schüler pensis maldekstre kaj havis kontaktojn kun anarkiistoj kaj komunistoj. Ŝi estis individuistino, ne partoprenis en iu partio aŭ organizo, sed ĉiam denove engaĝiĝis por persekutatoj kaj partoprenis ankaŭ en politikaj manifestacioj, interalie por la filmo „En la okcidento nenio nova“. Ŝi admiris Lenin-on kaj “la politikan verkistinon“ Rosa Luxemburg.

Ke ŝi pensis pri inorajtoj, montris interalie ŝia respondo al la enketo de gazeto de la 20aj jaroj pri la § 218. Ŝi opiniis: „Kial oni ne vendas publike nedanĝerajn preventilojn? Krome nur inaj juĝistoj decidu pri tiu paragrafo, ĉar, kiel estas konate, viroj ankoraŭ neniam atingis la naŭan monaton“.

Sennaciigita kaj translimigita


Ŝia vivprojekto, ŝiaj konceptoj kaj ŝia memprezento kiel ino ne estis unuigeblaj kun la postuloj de la dekstruloj. Post la transdonado de la potenco al la faŝistoj en la jaro 1933 Else Lasker Schüler fuĝis al Svisio. Ankaŭ tie ŝi estis nedezirata. La fremdulpolico en Zuriko komencis persistan batalon kontraŭ ŝi por elpeli ŝin el la lando. „Kontroldetektivoj“ estis komisiitaj kontraŭ ŝi, ili havis la taskon kontroli, ĉu ŝi atentas la labormalpermeson kaj aliajn ordonojn. En la jaro 1939 oni malpermesis al ŝi la revenon en Svision, kiam ŝi restadis en Palestino - „pro antaŭzorgaj policaj agoj kontraŭ povreco“ kaj pro la danĝero pri „trofremduliĝo“.

En la jaro antaŭe ŝi estis, kiel jam menciite, sennaciigita de la naziuloj, ĉe tio oni imputis aldone al ŝi, ke ŝi en Zuriko esprimis „sian german-malamikan sintenon per disvastigo de teruregaj fabeloj“. Ĉiuj ŝiaj publikaĵoj estis metitaj sur la liston de la malutilaj kaj nedezirataj verkoj“. Ŝiajn desegnaĵojn, aĉetitajn de la Nacia galerio, oni prenis el la kolektoj kaj vendis ilin. Ŝi estis devigita setli en Palestino, kie ŝi mortis je la 22-a de januaro en 1945. La pereon de Hitler ŝi ankoraŭ estis antaŭdiris en sia lasta teatraĵo, „Mikajmi“, jen variaĵo pri Faŭsto.

Post la milito oni „kondukis ŝin hejmen en la regnon“. La iama naziulo Gottfried Benn nomunis ŝin solene kiel „plej grandan lirikistinon, kiun Germanio kiam ajn havis“, kaj trankviligis per tio samtempe sian konscion. De tiam senpolitika prezento dec Else Lasker- Schüler fariĝis la normo, kiu tute ne povas kontentigi ĉiujn. Se oni legas en la Rowohlt-monografion dediĉita al ŝi en la jaro 1980, la kritikan rimarkon, ke ŝi validas en la literaturhistorio „ankoraŭ nun kiel mondofremda fantaziulino sen politika koncepto“, direndas, ke eĉ ĝis nun ne multo ŝanĝiĝis pri tio.

Tradukis Donjo & Cezar laŭ la aldonaĵo „feminismus“ (feminismo) de la germana gazeto Junge Welt (Juna Mondo), je la 2-a de marto en 2005


Else Lasker- Schüler
Mia amkanto


Kiel sekreta puto
murmuras mia sango,
ĉiam pri vi, ĉiam pri vi.
Sub la ŝanceliĝanta Luno
dancas miaj nudaj
serĉantaj sonĝoj,
somnambulaj infanoj,
mallaŭte super mornaj heĝoj.
Ho, viaj lipoj estas sunecaj...
Tiuj ekstazigaj parfumoj de viaj lipoj...
Kaj el bluaj umbeloj kun arĝentaj ringoj
ridetas vi...vi, vi.
Ĉiam tiu serpentumanta fluetado
kuras harhirtige laŭ mia haŭto,
transŝultren -
mi aŭskultas...
Kiel sekreta puto
murmuras mia sango.

tradukis Cezar



Tradukis Donjo & Cezar laŭ la aldonaĵo „feminismus“ (feminismo) de la germana gazeto Junge Welt (Juna Mondo) de la 2-a de marto en 2005.