Bolivio : tumulto kaj alfrontiĝoj pri emeritaj pensioj

Tradukinto:
neniammilto@free.fr

Fonto:
www.rfi.fr/ameriques/20130517-tensions-affrontements-bolivie-la-paz

En Bolivio, tumulto pligraviĝas post dek unu tagoj de socia konflikto por altiĝo de pensioj.

Alfrontiĝoj inter strikantoj kaj subtenantoj de la registaro okazis la 16an de majo. La ĝenerala striko akompanataj de manifestacioj kaj blokadoj de vojoj efektiviĝas alvoke de la Boliva Laborista Centralo (BLC), ĉefa sindikato de la lando.

Ĝi postulas ke la laboristoj ricevu 100% el liaj lastaj salajroj, kontraŭ 70% nuntempe.

En etoso de ĉiutagaj surstrataj manifestacioj, la registaro de la socialisto Evo Morales denuncas politikajn motivojn malantaŭ la strikmovado. Li alvokas siajn subtenantojn defendi lin.

« Renversema movado », « politika malstabiligo », « konspira scenaro » : tio estas la elektitaj vortoj de la bolivia ministro pri internaj aferoj por kvalitigi la socian protestadon. Carlos Romero asertas kiel pruvo la provon de invado de flughaveno norde de la lando, kaj kapton de centoj da tunoj da dinamitoj en pluraj kamionaro da strikantoj, kiuj aliparte eksplodigis ponton per eksplodaĵo en la komenco de la konflikto.

Akuzoj forĵetitaj de la BLC, la Bolivia laborista centralo, kiu akuzas siavice la registaron « perfidi la popolon » kaj provi per ĉiuj rimedoj dubigi pri la strikmovado.

La urbo-centro de la-Pazo spertis ĵaŭdon 16an de majo sian trian sinsekvan tagon de plena paralizado kaj perfortaj manifestacioj, dum la blokadoj de vojoj nacinivele perdigus po ĉirkaŭ 6 milionojn da eŭroj tage al la lando.

En tiu kunteksto, la registaro alvokis siajn subtenantojn surstratiĝi por « defendi demokration kaj la prezidenton Morales » kaj unua alfrontiĝo okazis inter ambaŭ politikaj kampoj okazigante ĵaŭdon sep vunditojn en la regiono Potosi, sude de la lando.

Dum tiu tempo, delikata dialogo tamen daŭras inter la BLC kaj la registaro, dum la sektoro pri Publika sano decidis partopreni la strikmovadon.

La reprezentantoj de Unuiĝintaj Nacioj ĉe La-Pazo denuncis merkredon la « perfortajn agadojn » kaj alvokis strikantojn kaj registaron komenci « sinceran dialogon ».


LIGO
LABORSTARTO