http://cezarkulturo.blogspot.de/2012/09/8-0spegulo-de-esperantaj-stiloj-raymond.html

SPEGULO DE ESPERANTAJ STILOJ

8.Raymond Schwartz






Bardo, kiu al tri volumoj de kabaretaĵoj aldonis novelojn, artikolojn, mallongan romanon, kaj fine unu romanon grandan. Lia humuro nutras sin ĉe la vivo kaj eĉ liaj fantazioj kaj hiperboloj radikiĝas en la realo. Li prefere esprimas sin konkrete kaj per palpeblaj metaforoj, kiel ilustras la jena malgranda specimeno.


Por paroli necesas malfermi la buŝon. Sed kiam oni malfermas la buŝon, ne estas ĉiam por ion diri. Oni povas malfermi la buŝon por manĝi, aŭ trinki, aŭ spiri plenpulme, aŭ por oscedi, aŭ esprimi miron, aŭ tute simple por... malfermi la buŝon, kiel ekzemple ĉe la dentisto, kiam oni sidas sur la komforta torturseĝo. Tiurilate, ĉu mi rajtas rimarkigi, ke la dentistoj ĝenerale estas malbonaj pedagogoj? Por komenci ili diras al vi: „Malfermu la bsŭon!“ kaj tiam ili tuj ŝovas inter viajn vangojn tutan aron da fremdaj aĵoj, vaton, paperon, kaŭĉukon, pinĉilojn, ŝraŭbojn, tenilojn kaj nun, kiam via buŝo estas ĝiseksplode plena kiel militpreta arsenalo, nun ili naive demandas: „En kiu dento vi sentas doloron?“ al kio vi povas respondi nur per onomatopeaj gargarsonoj.

El Por nenion diri en „La ĝoja podio“