http://cezarkulturo.blogspot.de/2012/10/7-spegulo-de-esperantaj-stiloj-georges.html

SPEGULO DE ESPERANTAJ STILOJ

7. Georges Avril



Li skribis kun ia hejma simpleco ĉarmajn felietonojn de vilaĝa kaj urba vivo. Kun ĵurnalista okulo li trafas scenetojn, kiujn li peras al ni alloge kaj grafike. Li sprite eluzas la vortajn kaj vortfarajn rimedojn de la lingvo por esprimi ĉion necesan: novajn vortojn li ne bezonas. Li vartis kaj influis aliajn talentojn, interalie Jean Ribillard.

Najbaro mia posedas blankan katidon. Ĉu prave aŭ malprave, tio al li plaĉas.

Kelkaj legemaj samideanoj eble memoras, eble ne, ke la plej bela ornamo de mia hejma manaĝerio estas blonda kokino, kiu iom vandale, ses absolute tirane, mastradas la tridek-sep kvadratajn metrojn de mia ĝardeneto. Ĉiuokaze tiel estas.

La krado, kiu ĉirkaŭbaras mian urban bieneton, malhelpas, ke kokino – aŭ koko – el ĝi forkuru. La feraj stangoj staras tro proksime unuj de la aliaj, por ke matura kortbirdo pasu inter ilin, kaj estas tro altaj, por ke ilin ĝi transflugu. Sed tia aranĝo neniel kapablas ĝeni subtilan anon de la kata raso, eĉ, se tiu estas plenkreskinta virkato hardita en la spertoj de ŝtelado kaj paradas per oreloj glore disŝiritaj en la rivalbataloj de dek amsezonoj. Des malpli kompreneble, se temas pri kvarmonata katido sufiĉe maldika kaj fleksiĝema por senĝene enrampi en mustrueton. Do, kio devis okazi, tio okazis: unu matenon, blanka kaj glimbrila kiel neĝbulo sub la suno, per malrapidaj, singardaj, tamen facilaj movoj, la najbara kateto enŝteliĝis en mian ĝardenon.


El Blanka kato kaj kokino blonda, en Nia Gazeto.


http://eo.wikipedia.org/wiki/Georges_Avril