Nasredino
Sana menso


Iutage Hoĝao paŝis fiere en najbaran vilaĝon,starigis sin en la mezo de la foirplaco sur seĝon kaj vokis al la homoj, ke ili kolektiĝu ĉirkaŭ li.

Kiam la amaso estis sufiĉe granda, Hoĝao fiere vokis: „Ĉu vi scias, ho, homoj, ke la ĉielo ĉi tie al tiu en mia vilaĝo tre similas?“

„El kio vi konkludis tion?“ iu demandis lin.

„Ĉar mi vidas ĉi tie same tiom da steloj, kiom tie.“



tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
kun Frank Vohla el germana traduko de la libro:
„Ducent kaj du ŝercoj de Nasredino Hoĝao“,
eldonejo Turistika Publikiga Servo Oriento,
Istanbulo, Turkio

https://cezartradukoj.blogspot.com/