Rikoltriĉaj jaroj

La pago ĉe sinjoro Ament okazis per naturaĵoj, sed tio ŝanĝiĝis, kiam Sam eklaboris en la presejo de sia frato, kiu estis akirinta la gazeton „Western Union“. Frato Orion promesis 3,5 dolarojn ĉiusemajne – kaj pagis neniam. Por tio Sam laboris kiel kompostisto, presisto, redaktoro, estris ambaŭ metilernantojn kaj liveris aldone eĉ kontribuojn por la gazeto.

Januare de la jaro 1851 aperis lia unua artikolo. Ĝi temis pri la brulo en la presejo kaj la kuraĝa agado de la metilernanto Jim Wolfe, kiu opiniis, ke li malhelpis „kastrazofon“.

Sam baldaŭ verkis ankaŭ por aliaj periodaĵoj kiel ekzemple la semajna gazeto „Cartet-Bag“, kiu specialiĝis pri kamparana humuro. Li konis la farmistojn mezokcidente tute precize. Kiam li devis raporti iutage pri la atendeblaj rikoltorezultoj, li skribis: „En tiu ĉi jaro la rikolto estos konsiderinde pli bona ol oni atendas ĝenerale. Sekve de la sekeco ĝi tamen estos sub la normala rezulto. La ĝisnunaj pluvelverŝiĝoj spite al tio garantios superaveraĝan rikolton. Ĉi jare la farmistoj atingos do la samajn bonajn enspezojn kiel en la antaŭa jaro. Tamen ne prisilenteblas, ke la ĉijara rikolto devos esti nomata entute katastrofo.“


tradukis Hans-Georg Kaiser
el la libro: "Faru ĝin kiel mi, mensogu!"

La anekdotojn pri Mark Twain
kolektis kaj surskribis Franziska Kleiner

https://cezartradukoj.blogspot.com/