Hans-Georg Kaiser
In-spiro

(por karikaturo de Tom Ungerer)

Ĉe ĉiu forta viro
staras forta ino.
Li sentas ŝian spiron
ĝis la spino.

Plej laŭte krias koko
pro l' inspir' de sino.
Lin gvidas la provoko
de kokino.