Nigra kaj blanka

Dum la maljuneco de Mark Twain lia konvinko pri la malboneco de la homoj pli kaj pli firmiĝis. Kiel aŭtoro kaj persono de la publika vivo li alfrontis la problemon kun la rimedoj humuro kaj satiro. Sed la amikojn kaj la familion dum la ĉiutagaj interrilatoj liaj temperamentplenaj malbenaj eksplodoj kontraŭ la homaro ĝenerale kaj la senkonscienco, la negocfarado kaj aroganteco de la blanka raso precipe, ĉiam denove elmetis al konfliktoj. Lia edzino Olivia tial faris mildigan proponon al li. Ŝia konsilo estis tute laŭ la maniero de Mark Twain mem: „ Rigardu ĉiun tiom longe kiel kolorulon, ĝis tiu pruvos, ke li estas blankulo.“

tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
el la libro:
"Faru ĝin kiel mi, mensogu!"

Anekdotoj pri Mark Twain
kolektitaj kaj surskribitaj
de Franziska Kleiner

Gloso: Franziska Kleiner:
(prononcu: Franciska Klajner)


https://cezartradukoj.blogspot.com/