Sklavo onklo Dan´l


Dum sia infaneco Sam pasigis sian tempon en la someraj monatoj sur la korto de onklino Patsy, la fratino de lia patrino, kaj onklo John Quarles. Tiu estis la preciza malo de la severa nealirebla patro kaj ĝojis pri la petolaj ludoj de Sam kun siaj ok gekuzinoj.

Dudek sklavoj estis sur la korto, inter ili la oldulino – la infanoj scii tion tute precize – pli ol mil jarojn havis tiu onklino Hannah, kiu ankoraŭ kun Moseo mem interparolis kaj dum la forpelo el Egipto vidis, kiel la faraono dronis. Kaj kiom ŝi travivis kun sorĉistinoj kaj fantomoj! La juna sklavo Harry povis pasie preĝi kaj havis siajn proprajn interpretojn pri la Sankta Skribo, kiujn Sam tre preferis al la enuaj bibliaj instruhoroj kaj la dimanĉaj preĝadoj.

La plej bona amiko de Sam estis sklavo kaj ĉirkaŭ kvindek jarojn aĝa – onklo Dan´l –, kiu, kiel kutime, nek povis legi nek skribi, sed havis akran juĝkapablon kaj disponis pri „vasta kaj varma koro, kiu estis profunde simpla kaj honesta kaj tute ne malica.“ Mark Twain rememoris lin: „Kvankam mi nun ne plu vidis lin dum duono de jarcento, spirite lia kara societo tre ofte estis proksima al mi kaj mi priskribis lin en miaj libroj sub ties propra nomo, kiel „Jim“-on, mi ŝovadis lin ĉien – al Hanibalo, sur floson de la Misisipo, eĉ en balonon, kiu flugis trans dezerton – kaj ĉion tion, li pacience, afable kaj fidele, kiel estis lia denaska maniero, lasis okazi al si. Sur tiu kamparana korto mi gajnis mian decidan preferon pri lia raso kaj mian adoradon de kelkaj el iliaj admirindaj ecoj.“

En „Huckleberry Finn“ donis Mark Twain la liberon al li – la realeco estis alia. En la jaro 1852, kiam John Quarles forlasis la korton, li vendis onklon Dan´l kaj la aliajn sklavoj ien.


tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
el la libro:
"Faru ĝin kiel mi, mensogu!"

Anekdotoj pri Mark Twain
kolektitaj kaj surskribitaj
de Franziska Kleiner

Gloso:
Franziska Kleiner:
(prononcu: Franciska Klajner)


https://cezartradukoj.blogspot.com/