KAFEJO

Laboratorio por mondkonceptoj


  • Kafejo „Café Central“, Sinjorostrateto, Vieno 1
  • Romanisches Café (Romanika Kafejo)Princo-elektisto-digo 238-43 (Kudamm), Berlino
  • Kafejo „Café Josty“, Berlino, Vilmersvilaĝo (Wilmersdorf)
  • Kafejo „Café Sankt Oberholz“ (Sankta-Suproligno), meze de

La kafejo estas antaŭ ĉio la sekva, mondokoncepto, „kaj ja tia, kies interna celo estas ne rigardi la mondon.“ Tiel priskribas tion la aŭstra verkisto kaj aforismulo Alfred Polgar komence de la dudeka jarcento. Pri la vizitantoj li opinias: „Ties loĝantoj estas plej ofte homoj, kies hommalamikeco estas tiom vehementa, kiel ilia sopirado je homoj, kiuj volas esti solaj, sed bezonas por tio societon.“

En la simpla kafejpsikologio de Polgar kaŝiĝas same tiom da ironio, kiom vero. Ĉar ĝuste tial, ĉar oni retiriĝas en fermitajn ĉambrojn inter homojn de sia speco, kafejoj estas laboratorioj por la kemio de urbeca inspiro. Ili estas por artistoj kaj bohemianoj, ĵurnalistoj kaj politikistoj transŝargejo kaj akcelilo de informoj, opinioj kaj ideoj. Tie oni provludas, kio poste estu portata en la mondon aŭ almenaŭ por la unua hejmen. Oni eksperimentas dum tio unuaviĉe per la kontinua aldono de kafeino. Tiu instigas, akcelas la pensojn kaj subtenas je pli altaj dozoj la konvinkon, ke oni sukcesas pri ĉio, kion oni tuj entreprenas. Ekzemple poemo aŭ la mondoregado.

Oni kontraŭagas per alkoholo. Oni planas kaj revas plu, sed ankoraŭ por la unua restas sidanta kaj mendas la sekvan trinkaĵon. Aŭ – se la monujo ĝuste ne ebligas tion – por la unua neniun; ĝuste la kafejoj estis kaj estas konataj por tio, ke oni per la mendo de eĉ nur unu taso da kafo akiras la rajton je plurhora restadodaŭro. Kun aŭ sen trinkaĵo oni legas la naciajn kaj internaciajn taggazetojn kaj magazinojn, kiuj senkoste havigeblas, oni interŝanĝiĝas kun kolegoj, verkas tekstojn kaj diskutas, eltrovas kaj establas novajn stilformojn kaj tutajn ĝenrojn.

Alfred Polgar (1873-1955),
estis teatrokritikisto en Vieno kaj
Berlino, elmigris en la jaro 1940
trans Svisio kaj Parizo al Usono.
Kiel majstro de mallongaj tekstformoj
Polgar verkis glosojn, eseojn kaj novelojn.


Kafo kun kremo kaj Verda Veltlino – kafejo Central'

Kafejo „Café Central“, Sinjorostrateto 14, Vieno I.“ povis legi ĉiu dum jaroj en la literaturkalendaro Kürŝner kiel adreson, kiu serĉis la aŭstran verkiston Peter Altenberg. Loĝejon li havis ĉiukaze nur por dormi. La esencan parton de sia vivo, kaj antaŭ ĉio tiun de la laborado, li pasigis en kafejdomoj. Kaj, se oni fidas al la supozeble kafeje verkita memoro de Altenberg, tiukaze la juna viro ĝis tiam vivteninta sin ĉefe per la vendo de egiptaj cigaredoj, fariĝis verkisto ĉe kafeja tablo: „Mi havis antaŭ mi la „Kromgazeton“ (Extrablatt) kun la fotografaĵo de dekkvinjara knabino perdita survoje al pianinstrua horo. Ŝi nomiĝis Johana W. Mi skribis sekve de tio tre emociigite sur kvaronfolian paperon mian skizon „Loka kroniko“. Kelkajn momentojn poste enpaŝis laŭ Altenberg al ties tablo la renoma Arturo Ŝnitzler. Li legis la liniojn sur la papero kaj nur okulharan tikmomenton poste aperis la unua libro de Peter Altenberg: „Kiel mi vidas tion“ en la elstara eldonejo S.Fiŝer.

Eĉ tiuj, kiuj rigardas kun moka malestimo la kafejojn kaj ties „loĝantojn“, ne povas kontesti ties kulturan gravecon por la kultura vivo. La malkonstruo de la kafejo „Café Griensteidl“, jen la plej malnova kafejo de Vieno, en kiu estis bapte naskita en la dua duono de la 19-a jarcento la estetikismo de Vieno fare de Arturo Ŝnitzler, Hugo de Hofmannsthal, Rikardo Beer-Hofmann kaj Hermann Bahr (dum kelkajn tablojn proksime debatis la adeptoj de la marksisto Viktoro Aglo), instigis verki la verkiston Karl Kraus en la jaro 1896 la manifestacia skribon: „La frakasita litteraturo“. En ĝi li plendas pri aktuala senhejmeco de la literaturo. Ĉar tie, kie ne estas bona kafejo, oni nek povus restadi nek verki laŭ li.


Peter Altenberg
,
fakte Rikardo Anglo,
de la jaro 1859 ĝis 1919,
lian pseŭdonomon
li elektis laŭ la kromnomo de
sia amikino, kiu loĝis
en Altenberg ĉe la rivero Danubo.
Li vivis post nefinita juro-
kaj medicin-studado
kiel urbe konata bohemiano
kaj kafejverkisto.

Peter Altenberg
Kafejo


„Vi havas zorgojn, ĉu tiun aŭ tiun ĉi –
iru kafejen!

Ŝi ne povas veni al vi pro iu kaŭzo, eĉ se ĝi estas kiom ajn komprenebla –
jen kafejen!

Vi havas disŝiritajn botojn –
kafejen!

Vi havas salajron da 400 kronoj kaj elspezas 500 da ili –
kafejen!

Vi estas korekta, ŝparema kaj koncedas al vi nenion –
kafejen!

Vi estas oficisto kaj volonte estus kuracisto –
kafejen!

Vi ne trovas inon, kiu konvenas al vi –
kafejen!

Vi troviĝas interne antaŭ suicido –
kafejen!

Vi malamas kaj malestimas la homojn kaj tamen ne povas vivi sen ili –
kafejen!

Vi nenie plu ricevas krediton –
kafejen!“

tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
el „Vita ipsa“ Berlino 1918



Princo-elektisto-digo 238, Berlino – Romanika Kafejo


Ankaŭ la komencoj de la germana muzikkritiko estas serĉendaj en la kafejoj. En la Araba Kafejo Arbo (Café Baum) en Lepsiko Robert Ŝumann kutimis debati pri la fatalaj muzikaj cirkonstancoj de sia tempo.

En Berlino dum la respubliko de Vajmaro fariĝis la Romanika Kafejo en Princo-elektisto-digo 238 (hodiaŭ Strato de Budapeŝto 43) la centra renkontiĝejo por intelektuuloj kaj artistoj de ĉiuj specoj kaj nuancoj – kaj por tiuj, kiuj volis fariĝi tiaj. Estas apenaŭ troigite, se oni diras, ke ĉiuj renkontiĝis tie, kie nun staras la Eŭropo-centro, kontraŭe al la Imperiestro-Vilhelmo-Rememorpreĝejo. Verkistoj kiel Stefano Branĉo, Bertolt Breĥt, Maŝa Kaléko, Irmgard Keŭn, Erik Maria Remarque kaj Erik Kästner, pli mallonge estus la listo, se oni demandus, kiu inter la verkistoj el tiuj jaroj ne tie frekventis la kafejon.

Kelkajn tablojn apud la literaturistoj debatis Otto Diks kaj Maks Liebermann kun siaj pentristaj kolegoj. Billy Wilder tie estis trovebla tiel, kiel la „rapidega reportero“ Egon Ervin Kiŝ. Tiu, kiu ankoraŭ ne apartenis al la rondo de la rekonataj artistoj, sidis en apudĉambro, en la tielnomata „Baseno por nenaĝantoj“ kaj rajtis esperi atentigi pri si per talento, prudentaj paroloj aŭ diversaj aliaj ekstravagancoj. Se ekzistis io tia, kia profesiborso de la „oraj dudekaj“ tiukaze estis certe tiu, de Bruno Fiering malfermita, kafejo, kiu ĉiam aspektis iom morna kaj, kiu estis volonte ĉeokaze nomata ankaŭ „La Rakitmania Kafejo“ de mokuloj, kiuj tamen plej ofte mem estis regulaj gastoj de la kafejo.

La Romanika Kafejo
estas la atendejo de talentoj.
Ekzistas homoj, kiuj atendas
tie jam dum dudek jaroj,
tagon post tago sian talenton.
Ili regas, eĉ se nenion alian,
tamen perpleksige altgrade
la arton de la atendado.“
(Erik Kästner, en:
„La rendevuo de la artistoj,
Nova Gazeto de Lepsiko,
26-a aprilo 1928


Ankaŭ la infanlibro „Emil kaj la detektivoj“ de Erik Kästner ekestis grandparte en kafejo, tute precize en la filio de la tortbakejo Kafejo „Café Josty“ en Berlino Vilmersdorf, en la Aleo de l' Imperiestro (nun Federacia Aleo), angule de la strato Traŭtenaŭ. Esenca scenaĵo de tiu libro okazas antaŭ tiu kafejo: Dum Emil kaŝite post gazetkiosko observas sinjoron Grundglaci', kiu ĵus dum la trajnveturado al Berlino ŝtelis la monon de Emil , sidas tiu sinjoro sur la teraso de la „Café Josty“ por matenmanĝi ĝuste tie, kie ankaŭ lia verkisto kutime matenmanĝis. „Ĝi tiam efikis tre trankvilige al mi scii la personaron de la rakonto ankaŭ geografie en mia proksimo.“ rememoras sin Erik Kästner en la jaro 1931 en la Taggazeto de Berlino.


Ĝermradiketo de la politika ŝanĝo

Sed ne estas sole la artistoj, kiuj ricevis instigojn en kafejo. La pentristo Jörg Immendorff (1977-1983) per sia ciklo „Café Deutschland“ (Kafejo Germanio) bildigis la kafejon kiel ĝermradiketon de la politiko. Pli ol du jardekojn antaŭ la falo de la germana limmuro li alportigis kelnerinon anstataŭ portotableto ilarkeston kun derompiloj. „Pentraĵo I“ el la ciklo estas videbla en la muzeo Ludoviko en Kolonjo. Se oni rigardas aliajn eŭropajn – sed ankaŭ usonajn metropolojn, tiukaze evoluas sin tie la kafejo efektive al naskigejo de politikaj ŝanĝoj. En Usono estis la „Merchants Coffee-House“ en Nov-Jorko, en kiu oni deklaris la decidon pri sendependeco de Usono. Ankaŭ la Franca Revolucio komenciĝis en kafejo, precize en Parizo en la strato Richelieu en la kafejo „Café de Foy“, kie paroladis la ĵurnalisto Camille Desmoulins je la 13-a julio en la jaro 1789 kontraŭ la aplikataj subigaj rimedoj fare de la registaro, kio fine kunkondukis al la konkero de la Bastilo. Jam malpli ol kvin jarojn poste oni preparis en la strato Montpensier en la ĉambroj de la „Café Corozza“ la falon de la girondistoj. Kaj je la sidejo por regulaj gastoj en la berlina kafejo „Café Stehely“ diskutis ekde la fino de la tridekaj jaroj en la 18-a jarcento Karl Marks, Frederiko Engels, Maks Stirner kaj Miĥail Bakunin, post kiam ili antaŭtagmeze kune frekventis universitatajn kursojn. En la ŝakĉambro de la kafejo „Café Central“ en la jaroj inter 1907 kaj 1914 estis Leo Trockij ofta gasto. Tute evidente li tie cerbumis ne nur pri tiroj sur la ŝakludkampo.

Ĉiam la kafejo estas loko, je kiu estas ekzercata, transe de ŝtataj kaj ekleziaj institucioj kaj kutimoj, scioperigado. En Londono oni tial pravigite nomis kafejon „Penco Universitato“. Speciale antentofrape estas tiurilate epizodo okazinta ĉirkaŭ la jaro 1700 en la kafejo „Grecian Coffee House“: Delfeno kaptita ne longan tempon antaŭe en la Tamizo, estis dissekciita de Isaak Newton kun du kolegoj rekte sur la kafotablo antaŭ la okuloj de la ceteraj gastoj.

Kafejo Germanio

La ĉambroj el la dekses
grandformataj bildoj
„Café Deutschland“
similas al la ĉambroj
de kultgastejo en
Düsseldorf: „Ratinger Hof“.
Tie, en la Ratinger strato 10 –
tiel oni asertas – estis eltrovita
la germana punko.



Coffeeshops kaj sendrata reto

Hodiaŭ la cirkonstancoj ŝanĝiĝis. Sed ankoraŭ nun la post-kafejoj estas lokoj, kie oni kreas novaĵojn kaj, de kie oni sendas sendrate instigojn eksteren en la mondon. „Diĝitaj bohemianoj“ oni nun nomas la gastojn. En la kafejo Sankt Oberholz (Sankta-Suproligno) en la mezo de Berlino ili evoluas kiel libere rapide interagantaj artistoj kaj kiel kreivaj entreprenistoj per siaj tekokomputiloj projektojn kaj dissendas kaj kunligas ilin danke al la senkosta sendrata retaliro. Kaj ili ŝarĝas la novaĵojn kaj ideojn de la mondo en la kafejon, tiel, kiel tio okazis jam kelkajn jarojn antaŭe en gazetoj.

Du elstaraj regulaj Sankta-Ligno-gastoj, Holm Frieb kaj Saŝa Lobo, ĉi tie verkis unu el la plej vojmontrantaj fraplibroj pri nia reta kulturo. „Ni nomas ĝin laboro – la diĝitan bohemianecon aŭ inteligentan vivon transe de la laborkontrakta okupo“. Kaj efektive ankaŭ tiu nova formo de la novaĵproduktado ne estas pensebla sen kafejo kiel loko de la interretigita inspirados. Friebe kaj Lobo skribis: „Se oni povas labori ĉie, oni volas fari tion tie, kie oni – ne senmezure – povas partopreni je la aŭtentika ekstera vivo. Kaj tio estas en multaj okazoj publika aŭ parte publika loko tia, kia kafejo.“


La artikolon tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
laŭ la libro Stephan Porombka kaj Wiebke Porombka: "Atlaso de inspiraj lokoj", eldonejo Meyers




https://cezartradukoj.blogspot.de/