Ulla Göttfeld
Agrabla kaoso


Mi donis al la hazardo bonŝancon. Mi iris alian vojon ol kutime – kaj jen ĝi renkontis min neatendite.

Mi surprizigas min, permesas la kaoson. Mi donas la fadenojn el miaj manoj, la ludo komenciĝas – kaj mi scivolas, kio okazos.

Ni bezonas la kaoson en nia vivo tiom, kiom la ordon. Aliokaze nenio povus kreski. Ni bezonas ankaŭ la hazardon kaj la ludeman kapricon, kiuj ebligas renkonti la kaoson. Ne ĉiam tio sukcesas. De tempo al tempo ni bezonas kontrolon, celas sekurecon. La paseron mankaptitan ni preferas al nenio. La vivo jam sen tio estas sufiĉe komplika. Sed la bonaj tagoj, tiuj estas la aliaj, tagoj, dum kiuj ni suverene trapaŝas la kaoson, tie kaj tie kolektas ion kaj kunprenas ĝin, dum kiuj ni ne lasas konfuzigi kaj timigi nin de pelmeloj ekster ni kaj ĉirkaŭ ni.

La naturo ĝin ja montras al ni: En ĉiu kaoso dormemas sekreta estaĵo, kiu volas aperi. Tial ni ne estas bezonataj kiel ordogarduloj. Ni ĵetu nin en la kaoson kaj ĝoju pri tio, kio kreskos el ĝi.


*

La naturo estas tial granda,
ĉar ĝi forgesis,
ke ĝi estis kaoso;
sed la penso pri la kaoso
ĉiutempe povas reaperi.


Søren Kierkegaard


Ambaŭ tekstojn tradukis Hans-Georg Kaiser


https://cezartradukoj.blogspot.de/