Herbert W. Franke
Preparaĵo 261


La operacia tekniko estas evoluata ĉiam plu. La skalpelon anstataŭis elektrodoj, vibriloj, ultrasoniloj.La mikrokirurgio prosperegas – plej etaj, nur sub la mikroskopo videblaj angioj, vejnoj kaj nervoj estas dividataj, la sangofluo blokata, kaj poste oni denove kunkudras ilin. La kuracisto ekentreprenas la plej tiklan taskon, kiu atendis lin: la mikrokirurgio de la cerbo. –

Estis kvazaŭ ilo eksonus. Giganta simfonio. Jen bruo, sonado, martelado kaj siblado, tondroj kaj tintado, knarado kaj fajfado ŝvelis ĝis doloriga sonintenso. Kaj poste foriĝis la ĉirp-kaj siblosonoj, la akordoj de la mezaj sonaj altoj perdiĝis, restis nur obtuzaj batoj, murmurado kaj ĝemado, kiu fariĝis pli kaj pli mallaŭta kaj estingiĝis.

Nun elverŝiĝis abundo da lumo sur lin. Flavaj sunoj dancis, cirklo de bluaj steloj turniĝadis, koloraj inkoj kunfluis de ĉiuj flankoj, miksiĝis, fandiĝis, disvastiĝis per nova kolora pompo. Kvazaŭ iu turnus lumŝaltilon, subite foriĝis parto de la bunto, la ruĝo malaperis, violo fariĝis blua, oranĝo flava, bruno ŝanĝiĝis en verdon. Per dua bato estingiĝis la flavaj sonoj. La mondo estis blua, el ununura, neimageble pura etera bluo, jen bluo, kiu etendiĝis de radianta heleco, je violaj nuancoj ĝis inka nigro.

Poste noktiĝis kaj la sentado finiĝis kaj estingiĝis la pensado...

Kiam li revekiĝis, li provis malfermi la okulojn, sed li ne sukcesis. Li provis palpadi ĉirkaŭ si, sed li ne sentis siajn membrojn. Li vidis nenion, aŭdis nenion, li sentis, flaris kaj gustis nenion. Nur lia pensado peris al li, ke li ekzistas. Diversaj memoroj ekglimis. Li penis revoki la pasintajn okazaĵojn en la memoron, kaj li sukcesis. Torento de pensoj atakis lin, situacioj fariĝis tridimensiaj, kvazaŭ li ankoraŭfoje travivus ilin, kaj kelkfoje disfluis la diferenco inter iluzio kaj realo. Poste denove la regulado de lia menso ekgvidis lin, kaj li demandis sin mirigite, kaj ne sen certa timemo, kia stato lin evidente regas. Lia pensado en tiuj momentoj estis tiel klara, ke li rifuzis la suspekton, ke sonĝo mistifikas lin. Li deklinis latinajn verbojn sen devi halti. Li metis al si mem matematikajn taskojn, kaj li sukcesis solvi ilin.

La profesoro atingis la finon de sia prelego.

„Vi scias, gesinjoroj miaj“, li lekciis, „ke oni vivtenis la korojn de kunikloj kaj la haŭton de homoj dum jaroj en nutrosolvaĵoj. En nia instituto ni nun decide paŝis plu. La preparaĵo, kiun mi nun povas prezenti al vi, estas cerbo homa . Bonvolu alporti la preparaĵon 261“, li diris, turninte sin al sia asistanto. Tiu ŝovis sur veturigebla tableto vitran glason, kiu estis granda kiel akvario, en la aŭditorion. Ĝi estis plenigita per opalece aspektanta likvaĵo. Tra fajnaj vitrecaj poroj leviĝis veziketoj de la grundo. En la mezo balanciĝis la fungeca figuro de cerbo, sekve de la veturmovado ĝi iom tremetis, kaj ŝajnis kvazaŭ ĝi volus fornaĝi. Kelkloke dratoj etendiĝis en la grizan amason.

„Ni faris la operacion antaŭ sep horoj“, parolis la erudito. „La dratsondiloj servas por mezuri la cerbaktivecon. Bonvolu atenti la montrilajn deflankiĝojn fare de la kontroliloj. Vi ekkonas per tio, ke la organo ankoraŭ vivas kaj laboras. Estos por ni tre instruige, kiom longe ni povos teni ĝin vivanta. Kaj nun mi dankas pro via atentemo.“

Aplaŭdo eksonis. La aŭskultantoj leviĝis de la sidlokoj. Post kelkaj minutoj la halo estis kvieta kaj senhoma. Ankoraŭ nun leviĝis veziketoj en la vitrujo. Sed evidente ili fariĝis pli malmultaj.

En la malpezan liberan pensadon penetris io malagrabla – obtuza doloro metis sin kiel pneŭo ĉirkaŭ li.

Lia deziro solvi la probleman situacion fariĝis pli urĝa. Lia volo ekribelis.

Estis nur demandoj, neniuj respondoj: Kie mi estas? Kio okazis al mi? Kial mi perceptas nenion de la ekstera mondo?

Tute subite disvastiĝis penso – la diveno de io nekutima, horora, eksterordinara...

Io okazis al li, kion li ne povas klarigi al si mem. Io foriĝis, fuĝis, fortorentis. Li ne komprenis ĝin. Sed jam la fakto mem estis ŝoko por li. Vibrado volis ekĝermi en li, sed ĝi okazis sen movo, ĝi sufokiĝis je la manko de iu kaptebla...

Vakuo ekokupis lin.

Ankoraŭ vivis la soleca konscio, sed tio, kion ĝi sentis, estis ankoraŭ nur timo. Timo, nedirebla senfina terura timo.


tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser
lingve kontrolis Vladimir Türk


cezartradukoj.blogspot.de