Herbert W. Franke
Vekiĝo


Plena de agada energio li iris eksteren en la mondon, de kiu li esperis ĉion. Sed restis al li nenio por fari. Li venis tro malfrue.

La unua, kion mi rimarkis, estis lumo. La impresoj kolektiĝis: glimlampoj, mezuriloj, provejo, ĉambro – dekok metrojn longa, ses metrojn larĝa.

Poste mi travivis la grandiozan momenton, dum kiu mi konsciiĝis, ke mi povas moviĝi. Mi provis paŝi kaj venis ĝis vando. Mi turniĝis je naŭdek gradoj kaj iris plu. Denove mi staris ĉe vando. Mi malkovris, ke mi ankaŭ transverse al la ĉefdirektoj kapablas antaŭeniĝi. Kun plezuro mi kuradis zigzage en la ĉambro.

Miaj perceptoj kuniĝis nun kun informa materialo, kiu estis akumulita en mia kapo. Mi povis pensi, mirinda agado! El observaj impresoj mi abstraktis la vicon de ecoj reciproke sendependaj, provis ciferecigi ilin per nombroj, kunligis ilin kaj atingis rezultojn, kiuj – kia agrabla sento! – konfirmigeblis per observoj de la ĉirkaŭo.

La lasta, kion mi rimarkis, estis, ke io estas, kion mi volis havi kaj devis voli. Ambaŭ estis la sama. Jen tasko, jen senco. Akcepti mian cerbon kaj la forton de miaj membroj, la senseco de miaj sensaj organoj, la kapablo registri perceptojn, logike kunligi ilin kun mia sciado kaj poste laŭcele agi, estis unueco, fermita cirklo de impulso kaj funkcio, kiu promesis al mi regulitan vivon sen eĉ plej eta malbonfarto. Mi tasko estis: servi al la homoj.

Mi paŝis tra la pordo,preta percepti la situacion. Dum onoj de sekundoj mi estos analizinta ilin kaj scii, kiaj agoj necesos, kiuj helpos al la homoj...

Antaŭ mi troviĝis pejzaĝo el metalo – radoj, apogiloj, maŝinpartoj, dratoj, la plej multaj el ili miskurbigitaj, kelkaj ardantaj, preskaŭ ĉiuj radioaktivaj. Abismoj aspektis kiel faŭkoj, konstruaĵoj kuŝis platigite surtere, reloj rektiĝis aeren. Veturiloj kuŝis malfermŝiritaj, mebloj disrompitaj, libroj disŝiritaj. Flamoj saltis el displitita ligno, fumnuboj rampis laŭ la tera surfaco.

La mondo aspektis alie ol mi imagis ĝin. Min ĝenis la malordo. Sed tio, kio frenezigis min, estis: mi ne vidis homon.

Mi kuris plu kaj serĉis. Mi survojis dum longa tempo. Mi ne trovis homon.

Jam kelkajn fojon mi provis esplori en mia kapo, kion mia programado en tiu kazo preskribas. Sed io pri mi certe ne estas en ordo. Tiom ofte, kiom mi metis tiun demandon al mi, kaptis min kapturniĝo kaj mia kapo fariĝis varmega. Mi certe devos serĉi plu.

Mi neniam estus pensinta, ke roboto povus esti tiel malfeliĉa.

tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser

cezartradukoj.blogspot.de