D-ro L. L. Zamenhof

Fundamenta Krestomatio, 17 eld., p. 253-297

Esenco kaj Estonteco de la Lingvo internacia

I

Ĉiuj ideoj, kiuj estas ludontaj gravan rolon en la historio de la homaro, havas ĉiam tiun saman egalan sorton: kiam ili ekaperas, la samtempuloj renkontas ilin ne sole kun rimarkinde obstina malkonfido, sed eĉ kun ia neklarigebla malamikeco; la pioniroj de tiuj ĉi ideoj devas multe batali kaj multe suferi; oni rigardas ilin kiel homojn frenezajn, infane malsaĝajn, aŭ fine eĉ rekte kiel homojn tre malutilajn. Dum la homoj, kiuj okupas sin je ĉia plej sencela kaj senutila sensencaĵo, se ĝi nur estas en modo kaj konforma al la rutinaj ideoj de la amaso, ĝuas ne sole ĉiujn bonojn de la vivo, sed ankaŭ la honoran nomon de "instruituloj" aŭ "utilaj publikaj agantoj", la pioniroj de novaj ideoj renkontas nenion krom mokoj kaj atakoj; la unua renkontita tre malmulte lerninta bubo rigardas ilin de alte kaj diras al ili, ke ili okupas sin je malsaĝaĵoj; la unua renkontita gazeta felietonisto skribas pri ili "spritajn" artikolojn kaj notojn, ne preninte sur sin la laboron almenaŭ iom ekscii, super kio ili propre laboras; kaj la publiko, kiu ĉiam iras kiel anaro da ŝafoj post la kriemuloj, ridas kaj ridegas kaj eĉ por unu minuto ne faras al si la demandon, ĉu ekzistas eĉ guto da senco kaj logiko en ĉiuj tiuj ĉi "spritaj" mokoj. Pri tiuj ĉi ideoj "estas modo" paroli ne alie, ol kun ironia kaj malestima rideto, tial tiel agas ankaŭ A kaj B kaj C, kaj ĉiu el ili timas enpensiĝi serioze eĉ unu minuton pri la mokata ideo, ĉar li "scias antaŭe", ke "ĝi krom malsaĝaĵo enhavas ja nenion", kaj li timas, ke oni iel alkalkulos lin mem al la nombro de "tiuj malsaĝuloj", se li eĉ en la daŭro de unu minuto provos rilati serioze al tiu ĉi malsaĝaĵo. La homoj miras, "kiamaniere en nia praktika tempo povas aperi tiaj malsaĝaj fantaziuloj kaj kial oni ne metas ilin en la domojn por frenezuloj".

Sed pasas kelka tempo. Post longa vico da batalado kaj suferoj la "buboj-fantaziuloj" atingis la celon. La homaro fariĝis pli riĉa per unu nova grava akiro kaj eltiras el ĝi la plej vastan kaj divers-forman utilon. Tiam la cirkonstancoj ŝanĝiĝas. La jam fortiĝinta nova afero ŝajnas al la homoj tiel simpla, tiel "komprenebla per si mem", ke la homoj ne komprenas, kiamaniere oni povis tutajn miljarojn vivi sen ĝi. Kiam la posteuloj legas la rakontojn pri tio, kiel sin tenis kontraŭ la dirita ideo la samtempuloj de ĝia naskiĝo, ili absolute ne volas kredi kaj pensas, ke ĉion tion ĉi elpensis la historioskribantoj pro mokado je la foririntaj generacioj. "Ĉu efektive", ili diras, "la tuta mondo tiam konsistis el idiotoj? Ĉu efektive ekzistis homoj, kiuj elpaŝadis kontraŭ la pioniroj kun tiaj sensencaj kontraŭparoloj, kaj la ceteraj homoj silentadis, kaj la unua renkontita kvinjara infano ne diradis al tiuj kritikantoj: "Sinjoroj, vi ja parolas teruran, sur nenio fonditan sensencaĵon, kies rebato sin trovas ja tuj antaŭ via nazo!"? Absolute nekompreneble! La historiistoj certe trograndigas!"

Legu plu
ĉi tie.

PS:
Tiun artikolon Zamenhof publikis sub pseŭdonomo: 'Unuel', do kiel unu el ĉiuj esperantistoj.(HGK)

https://cezarkulturo.blogspot.com/