http://traven-esperanto.blogspot.de/2013/02/brikofaristo-ret-marut-mortulaj.html





Ret Marut
Mortulaj kantadoj de Hyotamore de Kyrena



Unua Kantado


Vi priploras la mortintojn, ĉu? Malsaĝuloj vi estas! Priploru la vivantojn kaj diru al ili: Benataj vi estas, ĉar vi estas mortaj!

Kial vi ploras pri mortintoj? Kial? Al vi ja nenio okazis, kaj mortinto estas sensenta. Kial vi do ploras? Ĉar ĝi kostas nenion. Ĉar ĝi aspektas bone. Ĉar ĝi estas kutima. Ĉar oni tiun, kiu ne kunploras, fifamigas kiel nesenteman kaj ŝtonkorulon, kvankam li verŝajne estas la plej honesta inter vi, friponoj. Kial vi do ploras? Ĉar vi tiel afliktiĝis, ke vi volas foje ploradi el la plej granda profundo de via interno pri aferoj, kiuj efektive priplorindas. Nun vi faras tion ĉe tiu favora okazo, ĉar vi ne devas honti kaj ne devas koncedi tion al iu, kial vi efektive ploras. Tial vi do ploras pri la mortintoj. Hipokrituloj vi estas en ĉiu kazo! Tiel aŭ tiel! Do ploru en la nomo de Dio!

Sed mi diras al vi: Vivas mortuloj, kiuj estas pli vivantaj ol vivantoj; kaj loĝas vivantoj inter vi, kiuj estas mortaj jam ekde ilia unua lerneja tago, kvankam ili diras al vi: ,Ni vivas, ĉar ni havas la potencon!'

La plej riĉa inter vi ĉiuj estas la mortinto; ĉu tiu ne havas pli ol li bezonas: La trankvilon?

Pripensu, kiaj mizeruloj kaj kompatinduloj vi estas: Al la mortintoj vi metas florokronojn kaj branĉetojn, vi vualas ilin en multekostajn vestojn, vi ornamas ilin per oro kaj gemoj, vi donas al ili multekostajn ĉerkojn el bonodoraj lignoj aŭ el arĝento, vi konstruas al ili stabilajn kriptojn, kvankam ili ne frostotremas, ne malsatas kaj de la pluvo ne malsekiĝas. Sed tiuj, kiuj vere malsatas kaj frostotremas kaj rigidiĝas antaŭ la ŝtormo vipanta la maron, vi lasas senafliktite mortaĉi en mizero. Se la mortinto povus paroli al vi, estu certa pri tio, ke li dirus: 'Donu ĝin al ili, ĉar ŝovelpleno da kalko estas pli kara al mi ol funebra muziko.'

Vi faras multe da bruo kaj pompo ĉe funebra procesio. Tute serioze: Se vi celus per tio nur la mortinton, vi delasus de tio. Ja ĉu vi jam iam rigardis la vizaĝon de iu, kiu mortis en dormo? Ne, vi ne faris tion. Se vi estus farinta, vi vualus la mortinton en krudan kaj malkaran tolaĵon kaj entombigus la mortinton silenteme kaj en nokta kvieto, sen kriado kaj sen trumpeta bruado en proksima agrosulko kaj havus tamen la puran kaj profundan konscion plej alte honori la mortinton. Faru tion, homoj! La mortinto dankos tion al vi, ĉar ĝuste tiel la mortinto opiniis ĝin.

Ĉion havas la mortinto antaŭ la vivantoj, eĉ la plej valoran: la vivon.

Estu honestaj al vi mem: Funebro estas nenio alia krom la aflikto pri tio, ke la mortinto simple formortis antaŭ via nazo kaj postlasis al vi la devon lamenti kaj fari grandan kriadon. Tio estas nenio alia krom la ĉagreno pri tio, ke la mortinto rajtas esti gaja, se plaĉas al tiu, sen devi hipokriti.

Je kiom pli vi, homoj, fariĝus pli honestaj kaj pli decaj, se ne estus plu heredaĵoj!

Pri mia tute propra afero: Estas egale al mi, ĉu mi lastfoje elspiras en kluba fotelo aŭ sur sterkejo. Tio estas flanka afero. Sed grava estas por mi, ke dum tiu sankta farado neniu ĝenos min, nek la sanktoleo nek la ŝamano, nek la sorĉisto, nek la ĉefpastro, nek softa mano de tiuj, kiu atendas ĝin. Ĉar nenio superas la turmenton devi vidi je la okuloj, je la lipoj, je la prezentata kaliko: Tuj li estos trasuferinta ĝin! Mia senlime alta estimo al la besto, kiu kaŝiĝas, kaj kies mallaŭtan memkaŝadon ĉiuj aliaj bestoj honoras per tio, ke ili sen konfuziĝo manĝas plu, kopulacias kaj plezuriĝas per siaj ludoj.

La penso, ke mi ie povus revidi la tutan kanajlaron, kiu surtere superflue krucis mian vojon, instigus min morti neniam.

La lastaj vortoj de mortanto. Ne faru tro grandan bruon pri ĝi kaj ne eble eĉ sanktigu ĝin. Ĉar la lastaj vortoj ne plu estas ties propraj vortoj; estas parte jam la elspireto el alia stato, kiu ne havas komunan kun vi kaj via vivo. La lastaj vortoj de mortanto ankoraŭ neniam iu komprenis, kaj ankoraŭ neniam iu aŭdis. Sed tamen ĝi jam kaŭzis pli da misfortuno ol la vortoj de vivantoj. Kaj gardu vin de homoj, kiujn vi protektas kaj alte estimas, aŭdi la lastajn vortojn! Ĝi povas renversi vian tutan vivosaĝon per unu silabo kaj vi staros ĉe tio sen helpo. La lastaj vortoj de mortinto estas ankoraŭ malpli gravaj ol tiuj de viro, kiu estas sensence ebria.

Tiom longe, kiom la mortinto ankoraŭ ne diris: ,Do, nun vi ĉiuj kune povos leki min je aŭ sur la – – !' li ankoraŭ ne estas tute morta kaj ĉiutage povos aperi al vi kiel fantomo. Sed se la mortinto tion efektive diris, tiukaze vi estos certaj kontraŭ ties reveno. Ĉar kun tia konvinko kaj kun tia emfazo povas diri tion nur iu, kiu eĉ ne plu la plej etan volas havi komune kun vi.

Iri en la morton por ideo aŭ por banala parolturno aŭ por iu nocio, kiu estas tute submetita al ŝanĝoj – kiel ĉiu nocio – , estas tute senvalora. La grasigita bovo faras la saman. Ofte estas eĉ ne via volo. La grasigita bovo ne nur faras la saman, li ankaŭ kapablas pri la sama. Kie tiukaze estas via grando, kie via gloro? Pli grava kaj pli valora, sed tial ankaŭ multe pli malfacila estas: resti vivanta por ideo! Kompreneble: tion centestro ne povas komandi, eĉ, se li estus el Kapernaum. Kio do estas la plej granda? Tio, kio lasas komandi sin, aŭ tio, kio ne lasas komandi sin? Decidu vi mem! Mi decidis min.

Al la mortinto estas tute egale, kial kaj pro kio kaj por kio oni mortis. Sed tio estas la ununura kaŭzo, kial la vivantoj reciproke persvadas sin, ke tio ne estas egala al la mortinto.

Kiaj mizeraj lamentaj figuroj vi estas, ke vi metas sur la mortinton la gigantan ŝarĝon: esti mortinta por vi! Ĉu vi ne hontas tiom malfaciligi al la mortinto lian vojon al la helaj sunaj altoj? Ĉar ĉiu el vi devas fari sufiĉe kaj pli ol sufiĉe por si mem kaj por sia propra persono por morti.

Posedus la mortinto, kiu mortis por vi – vi asertas tion, ne la mortinto – la kapablon, ankoraŭfoje morti por vi kaj viaj ridindaj ĥimeroj: estu tute certigitaj, la mortinto ne farus tion. Sed, homoj, kion farus vi tiukaze?

Je la maniero kiel popolo honoras siajn mortintojn kaj traktas, oni ekkonas la kulturan staton de tiu popolo, ĉu? Tute ne! Sed je la maniero kiel ĝi traktas siajn vivantojn.

La mortinto estas sankta. Sankta, ĉu? Se la vivanto, ĉiu vivanto, estus same tiom sankta al vi, tiukaze vi estus pli proksimaj al la dieco.

Tuj tiam, kiam vi ekkomprenos, ke la morto ne estas fino, sed nur stato, nur intera ŝtupo de okazaĵoj, kiujn vi povas precize observi, kiujn vi povas rigardi je ĉiu esprimo de ekzisto per viaj propraj okuloj, tiam ne plu estos sklavoj surtere. Kompreneble ankaŭ ne mastroj. La dioj antaŭe forvojaĝos.

Laŭso, kiu forlasas la korpon de mortinto, por serĉi alian paŝtejon, estas pli valora kaj pli dia ol la mortinto. Agu laŭ tiu koncepto, kaj vi neniam plu faros militon.

Se la mortinto tri tagojn post sia morto parolus nur unufoje ununuran vorton: jen mondo estus frakasita al vi, kaj pli bela mondo leviĝus por vi! Pli bela, ĉar ĝi estus starigita sur vero kaj honesto kaj vi terure devus streĉi por ricevi rekompencon por viaj bonaj agoj.

Ĉar la mortinto post sia lasta korbato la kvar literojn „F“, „I“, „N“, „O“ ne plu povas elspiri, ĝuste tial estas eble regi la mondon kun stulteco. Kaj nur tial ĝi entute regeblas.

Estu plena de amo kontraŭ la vivantoj, la mortintoj al vi ja nenion donas por tio. Ili ne plu povas komerci per via amo kaj ne plu spici supon.

Parolu bone pri vivantoj. Pri mortintoj vi ne devas paroli bone; ili ne plu defendas sin. Kaj ĝi povas nek damaĝi al ili nek utili.

Ju malpi vi zorgas pri la mortinto des pli dankema limaŭ ŝi estos al vi. Provu! Ties plej alta feliĉo estas ja finfine ne plu esti molestata de vi.

Lasta kantado

Patrino! Vi ploras pri via mortinta filo, ĉu? Tion vi diras. Sed vi ploras pri vi mem, ĉar li lasis vin sola. Do temas pri egoismo. Kaj egoismo estas laŭhoma kaj klarigebla kaj komprenebla, sed nobla ĝi ne estas. Kaj tial mi povas nek honori nek laŭdi vian doloron. Do, ne ĉagreniĝu pri mi. Vi konfuzas la nociojn, ne mi. Sed: Mi ankoraŭ ne estis patrino; kaj tial silentas.

Brikofaristo 2-a jaro kajero 3, 16-a de marto en la jaro 1918
Ziegelbrenner 2.Jahr Heft 3, 16.März 1918




tradukis karapacanoj Donjo, Cezar kaj Frank