Ret Marut
Monaĥino


(fantomrakonto)

La subdistrikta urbo Ley ĉe la rivero Nahe situas tre idilie enmeze de la plej bela pejzaĝo, kiun oni povas imagi. Sed je daŭro komencas enui eĉ la plej nigraj arbaroj kaj la plej verdaj herbejoj. Speciale, se estas vintrovespero. Kaj se eruditaj homoj, kaj tiaj, kiuj asertas aparteni al ili, ne havas pli bonan por fari, tiukaze ili kunsidas kaj trinkas bierojn. Unu glason post la alia. Intertempe oni trinkas en tiu regiono de tempo al tempo pindon da pfalza vino. La avantaĝo de tiu ŝanĝo de kutimoj estas, ke oni ne devas fari ion dum tro longa tempo, ĝis kiam oni atingas la intencitan celon. Sed antaŭ ol anonciĝas la unuaj heroldoj de la sopirata stato, oni devas provi pasigi la tempon je maniero kiel eble plej malsprita.Tio estas sendube la plej komplika je la tuta afero kaj tiel la plej bedaŭrinda, ĉar severe rigardate estas profanado de la propra celo.

Kaj tiel ni nun sidis kune: la poŝtejestro, la bestkuracisto (la homkuracisto estis geedziĝita), la apotekisto (ankaŭ li edzigita, sed li tamen venis, ĉar li jam havis infanojn plenkreskintajn), juĝisto de la distrikta tribunalo, la referendario (kiu alternis ĉiutempe, kaj antaŭ ol oni povis memorteni la nomon, venis jam novulo) kaj pensiuligita kolonelo, kiu posedis en la urbo Ley vilaon. Ĉiuvespere oni traktis alian temon. Tio estas, oni ne devas legi tion tro serioze. Estis efektive ĉiufoje alia temo, sed se oni atente pripensis, estis la sama temo, kiun oni traktis jam hieraŭ ĝisdetale, nur kun aliaj vortoj kaj laŭ alia vico.

Sed je certa vespero aperis la homkuracisto en nia rondo. Oni tuj rimarkis la novan gaston, ĉar nova temo, ĝis nun neniam menciita, estis ekpriparolata.

La tribunala juĝisto akceptis la kuraciston kun la vortoj: „Nu, doktoro, ĉu vi ankaŭ havas la domŝlosilon ĉe vi?“

Dum momenton la kuracisto emis koleriĝi, sed li baldaŭ rekonsciiĝis pri pli bona kaj diris: „Mia edzino forvojaĝis kaj tial mi timas min sola hejme."

„Do, pro tio vi venas, ĉu?“

Jen la kolonelo miksiĝis en la interparoladon: „Ve, kion vi diras! Ĉu vi timas vin? Kial?“

„Pro fantomoj“, diris la kuracisto tute serioze.

Pro la ridado li ne lasis perpleksigi sin, sed ripetis kun la sama solena seriozeco la diritan. „Kuracisto, kiu akceptas fantomojn, tian mi ankoraŭ ne renkontis“, diris nun ridante la tribunala juĝisto.

„La ridado perdiĝus je vi, se vi scius la kaŭzon de mia fantoma timo. Fidu al mi, mi mem ne volus akcepti tion, sed bedaŭrinde ne eblas. Kaj ĉar tio persekutas min je paŝo al paŝo, mi vespere neniam eliras sola. Tial vi ankaŭ neniam trovos min en via oportuna rondo, al kiu mi ne povas kunpreni mian edzinon. Vi kompreneble pensas, ke mi estas sub la pantofloj de mia edzino.“

„Tion ni efektive pensas“, konsentis la apotekisto.

„Sed tiukaze vi pensas tute malĝuste“, certigis la kuracisto. „Nur la timo pro fantomoj estas, kiu malhelpas min vespere eliri la domon.“

„Vi devas ja tamen ofte iri el la domo pro via profesio, ĉu ne?“ opiniis nun la poŝtejestro.

„Tio estas alia afero, tiukaze do devas esti. Sed kion mi tamen devas trasuferi ĉe tio, tion mi volus deziri eĉ ne al mia ĝismorta malamiko.“

„Nu, doktoro, vi certe scias, ni estu honestaj, fantomoj simple ne ekzistas. Vi, kiel kuracisto, kvazaŭ kiel natursciencisto povas pruvi la malon en ĉiu kazo.“

Ankaŭ la tribunala juĝisto fariĝis nun iom serioza.

„Certe“, konfirmis la kuracisto, „ne ekzistas fantomoj, tion mi scias, sed unu fantomon mi vidis. Ne, ne, vi ne devas rigardi tiel neakcepteme. Ankaŭ nervoza mi ne estas, kaj ebria mi tiam estis tute ne, tiel kiel nun. Mi estis tiam ankoraŭ je la universitato, kaj kiam la ferioj proksimiĝis, mi elektis al mi kamparan urbeton, kie mi kviete povas studi, fiŝkapti kaj bani, kaj kio krome havas la avantaĝon ebligi malkaran vivon. Sed ĉar oni ne estas preta je fremduloj en Groß-Zilchow, mi volis eviti la loĝadon en hotelo, estis malfacile por mi ricevi privatan ĉambron. La malmultaj meblitaj ĉambroj, kiuj ekzistis, estis ĉiam je dispono de la samaj personoj, kaj se instruisto aŭ oficisto de la magistrato estis devigita labori aliloke, tiukaze lia ĉambro jam ĉiam estis okupita de posteulo.

Jen la hotelestro, ĉe kiu mi loĝis la unuajn du tagojn, atentigis min pri la monaĥejo. La monaĥejo estis konstruaĵo deveninta el la mezepoko, konstruita de monaĥa ordeno kaj priloĝata dum certa tempo de tiu ĉi vira ordeno, poste de ina ordeno. Sed tiam ĝi servis al la profanaj celoj de la grenkomercisto Lemberger. Sinjoro Lemberger uzis la suban etaĝon kiel deponejon, dum li lasis la unuan etaĝon en sia romantika origineco, kun la sola diferenco, ke li plenigis parton de la malnovaj monaĥaj ĉeloj per mebloj kaj parte fordonis ilin al sia komercista personaro, parte li uzis ilin kiel ĉambrojn por fremduloj, se liaj filoj en la feria tempo invitis studamikojn al si.

Tio iris certan tempon tre bone. Sed iutage klarigis librotenisto, ke li ne plu povas elteni tie, ĉar la monaĥoj kaj monaĥinoj tie en la nokta tempo terure fantomadas. Kvazaŭ nur tiu instigo estus necesa, diris de tiam ĉiuj junaj homoj, kiuj vivis en ĝi, similan. Ili ofte ne kuraĝis hejmeniri, se fariĝis tro malfrue, sed prefere serĉis tranokteblon ĉe iu konato ol iri en la monaĥejon je malfrua vespera horo. Kelkaj el la junaj homoj ankaŭ nur tial maldunĝiĝis laŭdire nur por ne devi vivi en tiu domo. Sed la veran kaŭzon neniam iu diris, ĉar ili timis, ke oni ridos pri ili.

Mi kompreneble ne akceptis la sensencaĵon. Ja por kio mi estis medicinstudento? Estis eĉ fascino de propra maniero povi loĝi en tia romantika domo. La monaĥejo estis konstruita en frue gotika stilo kaj aspektis mirinda. La vastaj haloj, la larĝaj ŝtuparoj kaj vastaj irejoj efikis vere trankviligaj. Ĉi tie oni ekhavis la emon, ja veran obsedon por laboro.

Mi do iris al sinjoro Lemberger.

„Tre volonte mi ludonas al vi la ĉambron, sinjoro studanto“, li diris al mi, „vi loĝu tie ridinde malkare. Vi matenmanĝos kun ni kaj devos doni nur konsiderindan krommonon al la junulino, kiu priservos vin. Mi pensas, ke vi povos konsenti tion. Sed ĉu vi vere longe eltenos tie, tio estas afero alia.“

„Kial?“

„Nu, tie nokte fantomiradas la monaĥoj kaj monaĥinoj.“

„Kiu iradas tie?“

„Nu, la iamaj monaĥinoj.“

„Ĉu efektive? Tio devas esti ja tre agrabla. Jes, sinjoro Lemberger, la ĉambron mi akceptas. Certe. Al tia monaĥineto mi devos konatiĝi. Tiu ne ĉiutage renkonte venas al oni.“

„Ne aŭdacu tro, juna amiko.“

„Kion vi pensas pri mi? Mi estas ja medicinisto. Vi foje rigardu kiel mi traktos la spiritojn kaj fantomojn. Tiujn mi ĉiujn forpelos por vi.“

„Se tio sukcesos al vi, mi elspezos rafinitan ĉampanan matenmanĝon al vi.“

„Konsentite, sinjoro Lemberger, mi kvazaŭ jam gajnis ĝin.“

„Bone, decidite. Se vi volas, vi povas ekloĝi tie ankoraŭ hodiaŭ. Mi tuj lasos pretigi la ĉambron.“

Je la sama vespero mi transloĝiĝis en la monaĥejon.

Kvankam mi havis la intencon iri hejmen foje je la dudekunua, mi ekiris tamen nur noktomeze. La fakto, ke mi posedis la kuraĝon transloĝiĝi en la monaĥejon, en la urbeto tuj konatiĝis. La tablo en la „Ora Ringo“, ĉe kiu mi sidis je tiu vespero estis sieĝata de amaso da sinjoroj, kiuj volis konatiĝi al mi. La fino de la afero estis, ke laste oni rakontis la plej hororigajn fantomrakontojn, kiaj imageblas, kaj kiuj efikis eĉ pli aŭtentikaj pro tio, ke ĉiam travivis ĝin avo aŭ avino de la rakontanto mem.

En tiu iom hororigita animstato mi nun venis hejmen.

Mi ne estus mirinta, se mi renkontus sur la ŝtuparo aŭ en la vasta halo en la teretaĝo monaĥon aŭ ion similan. Multe pli mi miris pri tio, ke je tiu unua vespero eĉ ne la plej eta afero okazis. Je tiu vespero, kiu pli bone taŭgis ol iu alia klarigi ĉiun fantomaperon.

Tutan semajnon mi vivis nun jam tie sen tio, ke mi travivis ion. La afero ŝajne komencis perdi ĉian intereson. La famo, kiun mi komence akiris kiel sentima heroo, evidente kunŝrumpis en la rondoj de la loĝantaro. Sinjoro Lemberger je tiu tago – estis dimanĉo – invitis min al tagmanĝo kaj ĉe tio faris al mi la ĝojigan sciigon, ke li rigardas min gajninto kaj morgaŭ surtabligos kun hurao la promesitan ĉampanan matenmanĝon. Posttagmeze mi migris dum horoj trans herbejoj kaj kampoj. Tiam mi hejmiris kaj surmetis novajn botojn. Poste mi manĝis en ĝardena gastejo la vespermanĝon.


Kiam mi venis hejmen, ekbatis la preĝeja sonorilturo jus la dudektrian. Mi supreniris lante kaj iom lace la ŝtuparon. Mi pensis ĝuste pri fiŝkapta loko, kiun laŭde ofertis al mi sinjoro ĉe nia vespera tablo, jen subite transkuris mian haŭton la hororiga sento, ke iu sekvas al mi sur la ŝtuparo. Mi turniĝis, sed en la malhelo mi ne kapablis vidi ion. Mi ekstaris kaj aŭdis mallaŭtan pezan spiradon, kvazaŭ iu sur kruta vojo devas porti ŝarĝon. Kiam mi iris plu – estis ankoraŭ nur plu kelkaj ŝtupoj – mi ekaŭdis denove la treniĝeman supreniradon de la nevidebla gasto. Supre je la lasta ŝtupo mi haltis. Mi aŭdis ankoraŭ plian fojon la astmecan anheladon. Tiam ĝi silentiĝis.

Mi iris en mian ĉambron, funkciigis la lampon kaj lumigis tiel la irejon. Tiam mi iris kun la lampo ĝis la ŝtuparo. Kompreneble mi trovis nenion. Fine mi venis al la konvinko, ke miaj ŝtreĉitaj nervoj ion antaŭludis al mi.

La ĉampanan matenmanĝon je la sekva tago mi petis prokrasti. Sinjoro Lemberger demandis mirigite, pro kio. Mi senkulpigis min per tio, ke mi havas kapdolorojn pro drinkado. Li diris, ke la manĝo ja ne forkuros de ni, ke li tamen ne kontestas la gajnon. Kaj ja ankoraŭ troviĝos okazo glatigi la aferon pri la ĉampana matenmanĝo.

Je la sekva vespero mi iris je la dudekdua en la domon. Mi ja ne volis koncedi tion al mi mem, sed tamen estis vere, ke mi estis iom nervoza, kaj ke tio estis la kaŭzo por iri pli frue en mian ĉambron ol mi farus tion aliokaze.

Mi apenaŭ havis la unuajn tri ŝtupojn de la ŝtuparo post mi, kiam mi jam ree aŭskultis la treniĝeman brueton post mi. Kun mia tuta voloforto mi provis enflustri al mi, ke tiu stranga brueto devenas de la malnovaj vermboritaj ŝtupoj, sed mi devis konstati, ke la ŝtupoj ja ne estas el ligno, sed el ruĝa sabloŝtono, kaj ke ties profunde kavetigitaj areoj pruvas honorindan aĝon. Fulmrapide mi volis serĉi novan klarigon, sed tio ne sukcesis. Kaj kvankam ŝajnis min, ke la ŝtuparo tute ne finiĝas, mi tamen fine supreniĝis, sen klariĝi al mi ĝuste, kiel mi iris la lastajn ŝtupojn. Supre alveninte, mi pensis kompreneble, ke la hororiga fantoma apero trovis sian finon, tiel, kiel ankaŭ hieraŭ. Sed ĉifoje la treniĝemaj paŝoj sekvis min la tutan longan irejon kaj perdiĝis nur tiam, kiam mi malfermis mian pordon.

Memkompreneble mi volis nun, kiam mi troviĝis en mia ĉambro, rekonduki la aferon al natura cirkonstanco. Mi venis al la klarigo, ke la paŝoj estas nur eĥo, en la plej malbona kazo, posteĥo de miaj propraj paŝoj. Sed tiu klarigo je la sekva vespero estis renversita. Mi aŭdis la paŝojn post mi sur la ŝtuparo,tiam post mi sur la irejo, kaj opiniis ilin, sekvante mian hieraŭan klarigon, posteĥo de miaj paŝoj. Sed kiam mi estis malferminta la pordon kaj intencis refermi ĝin, mi havis la teruran senton, ke iu samtempe kun mi volas enŝteliĝi en la ĉambron. Mi rapide malfermis la pordon post mi kaj turnis la ŝlosilon interne dekstren. Momenton mi staris aŭskultante en la malhela ĉambro, kaj ĵus volis ekbruligi lampon, jen mia spiro haltis. Mi ne estas timemulo, sed se mi estus povinta vidi min en la spegulo, mi min mem rigardus fantomo. La fantomo ekstere sur la irejo certe ne povis esti pli terura. Mi ja aŭskultis tute precize kiel tiu io ekstere sur la irejo atendis certan tempon, tiam profunde ekĝemis, fine lace kaj peze repaŝis sur la longa irejo kaj grimpis sur la ŝtuparo malsupren.

Je tiu vespero mi dormis la unuan fojon en mia vivo post fermita pordo.

Fakte mi estus devinta transloĝiĝi aliloken. Sed mi timis la mokon, kaj tiun des pli, ĉar mi estis ja kuracisto. Mi loĝis do plu tie. Mian korpon kaj mian vivon ĝi ja ne atakus, mi pensis. Mi ankaŭ ankoraŭ neniam aŭdis, ke fantomoj – eĉ tiam mi ja ankoraŭ tute ne akceptis tion – korpe povas suferigi vivantan homon. Atakeblaj estus do nur miaj nervoj. Kaj kontraŭ tio mi opiniis min preparita.Tio estas ja facila, se oni jam atendas ion certan, eĉ se ĝi estas la plej terura. La plej terura atako al la nervoj estas ĉiam la subita, la neatendita atako. Kaj mi atendis la plej teruran, kio eblas iel ajn.

La sekvan vesperon tiu io sekivs min denove ĝis la pordo. Mi premiĝis rapide en la ĉambron, fermis la pordon kaj aŭskultis denove la ekĝemadon. Sed en la sama momento, kiam mi aŭskultis, ke tiu io malproksimiĝas, mi rapide remalfermis la pordon kaj lumis per elektra poŝlampo en la irejon. Nenio videblis. Mi vokis laŭte: 'Ĉu tie iu estas?' Mortosilento. Mi iris ĝis la ŝtuparo kaj lumis tie malsupren. Ankaŭ tie nenio videblis. Mi ree demandas. Neniu respondo. Mi reiris en mian ĉambron, aŭskultis momenton post la pordo kaj aŭdis klare inan voĉon plendantan: 'Jes, estas iu ĉi tie.' Mi malfermŝiris spite al mia komprenebla ekscitiĝo la pordon, eklumigs rapide la lampon kaj mi kompreneble ree ne vidis ion. Mi ankaŭ denove demandis. Neniu respondo. Mi fermis la pordon kaj aŭskultis nun la paŝojn, iu ajn iris lante kaj lace al la ŝtuparo. Sekve tion mi preteriris sur la koridoro tiun iun sen vidi tion. Ĉar ĝi certe staris tie, meze de la koridoro.

Mi ne pensas, ke iu nevidebla io povas doni al mi klare kompreneblan respondon. Bone, mi do volas konjekti, ke la laŭdira respondo de la nekonata estaĵo estis nur la eĥo de miaj propraj similaj vortoj, kiuj postsonadis en mi.

Je la sekva vespero okazis kompreneble la sama afero. Sed eble mi fermis iom malpli zorgeme la pordon ol en la antaŭaj vesperoj. Ĉiukaze en tiu momento, kiam mi malfermis mian pordon, kaptis min la sento, ke ĝuste la nekonata io apud mi enŝteliĝis en la ĉambron kaj troviĝas kun mi en la sama ejo. Se mi estus fordoninta min al la hororo, kiu volis ekposedi min, mi certe estus freneziĝinta. Ĉar, antaŭ ol mi estus kurinta laŭ la longa irejo kaj poste la ŝtuparon malsupren kaj laste ankoraŭ estus malŝlosinta la seruron de la dompordo, mi delonge renversiĝus. La plej bona en tiaj hororaj momentoj estas ĉiam resti fride sanga kaj venki la suprengrimpantan timosenton kun ĉia forto. Estas multe pli facile ol ŝajnas; jam nur la provo donas fortegon kaj deturnigas la pensojn. Se la hororo je dua fojo revenas, ĝi estas apenaŭ plu danĝerega.

Mi kolektis miajn lastajn fortojn kaj pensis, ke forkurado ne havus sencon kaj nur pliigus la timon. Unue do funkciigi lumon.

La lampo brulis kaj mi vidis nenion. Mi direktis la lumon al ĉiuj anguloj, sub la tablon, sub la liton, en la ŝrankon. Nenio videblis. Spite tion la sento, ke mi ne estas sola en la ĉambro, fariĝis pli kaj pli forta. Por distri min mi prenis libron kaj komencis legi. Dum certa tempo efektive sukcesis deturnigi miajn pensojn. Sed subite mi sentis tute softan spiron apud mia vizaĝo. Mi turnis min kaj vidis flagrantan brileton post mi, kiu penis transformiĝi en figuron. Mi eksaltis kaj vidis, dume mia lampo ŝajnis al mi profunde malheligita, damon en monaĥa vesto kun malfermita, longa, malsupren pendanta, mirinde bela ruĝa hararo el ore lumantaj koloroj. En la unua momento mi pensis, ke mi nun propre devus terure ektimi, krii, forkuri aŭ renversiĝi pro hororo. Estis strange, ke mi ne havis eĉ la plej etan timon. Tio certe devenis ne laste de tio, ke la monaĥino ne aperis kiel nebulfiguro, sed kiel vivovarma natura homo, kiun oni preterirus, se oni renkontus ŝin sur strato, sen tio, ke ŝi frapus la atenton eĉ nur en la plej eta grado. Mi ja nun povis kapti ŝin per mano por konvinki min, ĉu la ino estas vivanta aŭ eble trovis tra kaŝita pordo eniron en mian ĉambron. Sed kiam mi faris paŝon al ŝi, ŝi retropaŝis por eviti mian tuŝadon. Tial mi lasis de tio ankoraŭfoje proksimiĝi al ŝi. Tiel mi plu povis pensi, ke ŝi estas vivanta homo, kaj ke mi ne havas kaŭzon timi ŝin. Sed kiel dirite, mi havis eĉ ne la plej etan penson pri timo. Mi estus povinta tute bone konversacii kun ŝi, ja eĉ inviti ŝin al teo sen senti hororon. Kio frapis mian atenton, tio estis iliaj profunde malĝojaj okuloj, en kiuj embuskis tamen tiom da arda sentpercepto, kiel mi ankoraŭ neniam trovis tion ĉe damo. Ŝi havis en sia vizaĝo kaj en sia figuro, kiuj estis tute junulaj kaj ne montris fantomecan magrecon, ion, kio min en malpli terura momento estus pelinta en staton de sensenca furiozo.

Ni rigardis nin dum longa tempo, dum kiu mi povis studi ĉiun ununuran trajton de ŝia vizaĝo kaj fiksi ilin neforgeseble en la memoro. Sed en la sama momento, kiam mi volis paroli al ŝi, ŝi solviĝis en tiun flirtantan trembrilon, en kiu mi vidis ŝin la unuan fojon.

Mia lampo brulis denove hele, mi staris meze de mia ĉambro, do, tute ne eblis, ke mi sonĝis tion, kaj mi sentis kiel mi nun ekŝvitis torente.

Spite tion mi rapide ekdormis, tuj kiam mi enlitiĝis kaj dormis trankvile ĝis la mateno.

Je la sekva vespero mi venis hejmen, aŭdis nek sur la ŝtuparo nek sur la irejo brueton, fermis la pordon kaj eklumigis la lampon. Mi pensis pri tio, kio sekvos hodiaŭ, jen mi aŭdis brueton en mia ĉambro, kvazaŭ iu senvestigas sin kaj enlitiĝas.

Mi turnis min kaj sur mia lito kuŝis – la monaĥino en noktovesto, ŝia kapo estis nestigita en la ruĝajn ondegojn de ŝia hararo, la okulojn ŝi pasie sopirante turnis al mi. Mi vidis klare la profundan premaĵon de ŝia korpo en mia lito. Ŝi levis la brakojn, disvastigas ilin kaj en la sama momento la lito estis jam malplena. Sed ĝi estis glata kiel ĉiam.

Kaj tamen mi vidis la pufiĝintajn kusenojn de la lito dum ŝi ripozis en ĝi.

Dum tiuj lastaj pasintaj tagoj mi rakontis nenion pri tio, kion mi travivis. Mi volonte koncedas, ke mi timis iri en la domon, tuj kiam fariĝis malhele, kaj pli ol unufoje mi pripensis, ĉu ne estas pli bone transloĝiĝi de tie. Sed laste ĉiam venkis la vigla intereso pri tio, kio ankoraŭ eble okazos. Mi fariĝis tre scivola pri tio, kiel tio ankoraŭ finiĝos. Tiam mi havis ankaŭ la iometan esperon, ke sukcesos trovi naturan klarigon por la okazaĵo. Sed trovi tiun estas des pli facile ju pli malmulte oni lasas influi sin de la timo. Timo al la horora okazaĵo ĉiam koncedas potencon, kiu malfacile venkigas.

Je la sekva vespero mi revenis denove tre malfrue hejmen. Eble estis mallonge antaŭ noktomezo, kiam mi malfermis la dompordon. Tio ĉiam tre longe daŭris, ĉar la ŝlosilo sekve de pramalnova konstrukcio nur tre inerte malfermeblis. Mi ĝuste estis referminta la pordon kaj ĝuste volis iri al la ŝtuparo, kiam min iu io devigis turni la rigardon pli dekstren en la grandan halon, tra kiu mi devis iri. Interne estis blindige hela lunbrilo, kaj tra la altaj pintarkaj fenestroj falis la laktoblankaj radioj longe en la halon kaj plenigis ĝin per pale verda lumo. En la halo staris larĝaj ŝtonaj kolonoj, sur kiuj la plafono kun sia alte volbitaj gotikaj pintarkoj kuŝis kun sia tuta ŝarĝo. Kaj mia rigardo falis sur unu el tiuj kolonoj, kaj je enmasonita ringo pendis la monaĥino en la sama noktovesto, kiun ŝi hieraŭ surhavis, kiam ŝi kuŝis sur mia lito. Mi tuj rekonis la noktoveston, ĉar ĝi estis ornamita per tia tiom stranga paliĝinta flava kaj malmoderna brodaĵo, kiu aspektis okulfrape alie ol la blanka koloro de la ina korpo. La piedoj estis vestitaj per facilaj ŝuoj el venene verda koloro laŭ mezepoka modo. La hararo, kiu tiumomente aspektis ankoraŭ pli flame ruĝa ol hieraŭ, pendis malfermita ĉirkaŭ la klinita kapo. La okuloj estis fermitaj. Sed kio ŝajnis strange, estis, ke la vizaĝo de la ino, kiu hieraŭ aspektis vivofreŝa, en tiu momento estis tiu de mortulino. Kiam mi vidis pendi la inon je la kolono, mi volis forkuri. Sed jen mi ekhavis la penson, ke ja la ŝlosilo malfacile malfermeblos. Kaj antaŭ ol mi estus malferminta ĝin, la timo min estus vorinta. Mi do eltenis. Unue mi kompreneble pensis, ke la lunlumo kaŭzis refraktiĝon en la fenestroj tiel strange, ke la lumradio aperigis la bildon sur la kolono. Kaj mi supozis tiam, ke mi per unu fojo havas por ĉio sufiĉan klarigon. Mi ekfunkciigis mian poŝlampon. Ĉar ties lumo estis multe pli hela ol la luno, la hororiga bildo fakte tiam estus devinta foriĝi, se ĝi ĵus estus deveninta de la fraktiĝo de la lunradioj. Sed la bildo ne malaperis, sed ĝi aperis nun en la forta lumo de la lampo eĉ pli konturita. Mi iom proksimiĝis kaj vidis poste, ke sur la vangoj de la ino brilas grandaj malsekaj ploroj kaj ankaŭ krome distingiĝas nenombreble multaj spuroj de fluintaj ploroj.

Tiel strange kiel tagon antaŭe malaperis ankaŭ ĉifoje la damo.

Mi iris nun al la kolono, rastante lumigis ĝin kaj trovis kompreneble nenion krom la enmasonitan ringon. Estis cetere la ununura kolono, kiu havis ringon, kies celon mi ne povis klarigi al mi.

Mi ne scias, de kie mi prenis la kuraĝon. Sed mi iris tamen en mian ĉambron, kie mi renkontis ĉifoje nek sur la ŝtuparo nek sur la irejo nek en mia ĉambro eĉ la plej sensignifan aferon, kvankam mi firme atendis tion.

Je la sekva tago mi aŭdis de civitano de la urbo, ke ekzistas kroniko de la monaĥejo, kiun oni konservas en la urba arkivo. Oni ne donis la kronikon al mi hejmen, sed permesis al mi legi ĝin en la urbodomo. Tie mi ankaŭ trovis tekstparton, kiu esprimis per tro da detalemo kaj malfacile komprenebla lingvo, ke juna monaĥino, kiu kontraŭ sia volo estis devigita fariĝi monaĥino, en la lasta nokto de sia dujara noviceco sin pro naŭzo kontraŭ la monaĥeja vivo pendumis je la ringo en la dua kolono dekstre de la eniro. Je la sekva tago ankaŭ juna patricia filo de la urbo, al kiu ŝi rilatis laŭdire en amo, mortigis sin libervole per veneno. La novicino laŭdire estis tre bela, sed la plej bela je ŝi estis ŝia abunda ruĝe blonda hararo.

Ĝis ĉi tie, sinjoroj miaj, tio estas tute ĉiutaga fantomrakonto. Io eksterordinara apenaŭ troveblas en ĝi.

Sed la plej strangan mi ankoraŭ travivis pli poste. Kaj tio kun fantomapero propre tute ne havis rilaton. Kaj ĝi tamen estis pli terura ol ĉio antaŭa.

Mi konatiĝis al diversaj homoj, kiuj loĝis antaŭ mi en la monaĥejo kaj eldemandis ilin pri tio, kion ili tie travivis kaj vidis. Tiujn, kiujn mi demandis, ĉiuj informis min pri tio, kion ili jam aŭskultis de siaj antaŭuloj, tiel, ke mi povis kolekti tre multajn informojn. Strange estis do la sekva: ĉiuj, kiuj loĝis tie, sciis rakonti pri tio, ke ili aŭdis ŝteliri paŝojn post si, kaj ke ili ĉiam havis la senton, ke iu akompanas ilin sur la ŝtuparo supren. Sed neniu vidis ion.

Spite al tio mi transloĝiĝis kaj ree ekloĝis en la hotelo. Malmultajn tagojn poste mi iris promeni en arbaro. Je agrabla loko mi kuŝiĝis kaj foliumis en libro, kiun mi kunportis. Sed mi ne eklegis, sed mi observis la skarabetojn, kiuj tumultis sur la musko. Jen mi havas la senton kvazaŭ iu daŭre rigardas min. Mi rigardis supren kaj vidis – mian monaĥinon. Ŝi staris proksimume dek paŝojn antaŭ mi, kun la ĉapelo en la mano, en facila bone tajlorita somera robo kaj rigardis min plu.

Kompreneble mi pensis tuj, ke tio estas mia aperaĵo el la monaĥejo, kiu ankoraŭ en mia memoro posttremis. Dubo estas absolute ekskludita. Mi havis la trajtojn de la ino tiel precize en la memoro, ke mi ne povis erari.

Por tio la vizaĝo estis ankaŭ multe tro rara kaj stranga. Estis unu el tiuj vizaĝoj, kiujn oni vidas nur unufoje por neniam plu forgesi ilin kaj kiel ili ankaŭ neniam plu aperos al oni. Kaj la ruĝe lumanta hararo, kiu montris tiom strangan kaj nekompareblan koloron, povis aparteni nur al mia monaĥino. Al neniu alia.

Sed subite, dum mi ankoraŭ mirigite rigardis la inon, ŝi klinis la okulojn kaj fariĝis profunde ruĝa ĝis la nuko. Mi vidis, ke ŝi propre volis forkuri, sed io retenis ŝin. Io.

Lante ŝi levis tiam siajn okulojn kaj diris kun petola tono en la voĉo: 'Bonan tagon'!

Mi pri tio, ke ŝi parolis, tiom ekmiris, ke mi tute ne pensis pri tio respondi la saluton. Sed tiam ŝi pli proksimiĝis al mi, donis la salutmanon al mi kaj diris ankoraŭfoje: 'Bonan tagon!' Kaj ĉar mi ankoraŭ hezitis, ŝi prenis rezolute mian manon, skuis ĝin forte kaj diris: 'Nu, ĉu vi ne volas saluti min? Kial ne? Ni ja konas nin.'

Mi sentas la varman firman premon de ŝia mano, vidis kiel la ruĝeco de ŝia embaraso retiriĝis por liberigi lokon al la origina koloro, sed mi ankaŭ vidis la profunde melankoliajn okulojn de mia monaĥino kun la pasia ardego en ili.

Sed ŝi estis ja tute vivanta homo, same tiel vivanta kiel mi. Kaj jen mi respondis la manpremon kaj diris: 'Bonan tagon, fraŭlino mia!'


'Nu, finfine', ŝi respondis, 'tio ja diable longe daŭris, kvankam ni konas nin tiel bone.'

'Ni konas nin, ĉu? De kie, fraŭlino, se mi rajtas demandi vin?'

'Ja, de kie? Tion mi povas nun, kiam vi demandas min, vere ne plu povas diri. Mi pensis, ke scias vi tion. Estas al mi tiel, kvazaŭ ni konas nin jam du semajnojn. Tamen, nu, se vi diras, ke vi ne konas min, tiukaze certe estas ĝuste, ke mi eraras. Sed mi vere ne povas klarigi la eraron al mi. Eble mi nur sonĝis tion. Oni sonĝas kelkfoje sufiĉajn stultaĵojn, ĉu ne?'

Sed ĉar ŝi plaĉis al mi, mi diris: 'Ni tamen povas esti plu bonaj amikoj, ĉu ni emas?'

'Volonte mi volas'. Gaje kaj sen embaraso ŝi respondis al mi.

Ŝi estis la filino de bonstata tolfarista familio, kiu loĝis jam dum jarcentoj en la urbeto. La patro jam delonge estis morta. La patrino mortis antaŭ tri jaroj. Ŝi loĝis kun maljuna onklino kaj maljuna servistino en rave situanta domo, kiun ŝi heredis kun konsiderinda posedo. Mi tiam baldaŭ vizitis ŝin. En ŝia loĝoĉambro frapis mian atenton bildo de ŝi en vivnatura grando. Sed ĉar min mirigis la popolkostumo, kiun ŝi havis sur tiu bildo, mi eksciis, ke tute ne estas ŝia bildo, sed tiu de unu el ŝiaj antaŭuloj, kiuj jam devas esti mortaj dum multaj jarcentoj. La bildo laŭ ŝi estis tre malnova kaj refreŝigita antaŭ kelkaj jaroj, kaj tial ĝi laŭ ŝi aspektis tiel nova. Apud ĝi pendis portreto de viro, ŝajne same tiom antikva. La vizaĝo frapis mian atenton pro la tre eĝohava mentono.

Ni tiam ofte promenis kaj preskaŭ ĉiuvespere mi estis la gasto en tiu domo. Antaŭ ol mi forlasis la urbon, ŝi akceptis fariĝi mia edzino. Ŝi estis ekster si pro feliĉo. Mi rapidis pri mia ekzameno. Jaron poste mi edzinigis ŝin. Nia edzeco estis tre harmonia.

Ŝia onklino baldaŭ mortis post nia nupto. Ni vendis la domon. Mi volis ĝin reteni en nia posedo, ĉar ni ne bezonis la monon. Sed ŝi fervore urĝadis min vendi la domon, kio ŝajnis al mi neklarigebla pro la persistemo. Ĉiujn eblajn kaŭzojn ŝi uzis por pravigi la vendon. Fine mi diris, ke jes, ĉar estis ja posedo ŝia. Mi pli poste ĉiam pensis, ke tiukaze, se la domo ne estus vendita, ĉio sekvonta eble estis evitebla. Eble. Sed tiam estus trovinta sin alia kaŭzo, kiu rapidigus la kuron de la sorto. Tio supozeblas kun sufiĉe granda certeco.

Unu kaj duonon de jaro ni estis geedzoj, kiam mia edzino petis min, ke mi uzu parton de nia ripoza vojaĝo por tio viziti ŝian hejmlokon. Ŝi volis revidi la lokon de sia infaneco kaj ornami la tombojn de siaj gepatroj.

Eble estis ankaŭ iom da vanteco en la ludo. Ĉar ŝi volis montri al siaj iamaj kamaradinoj, kiom feliĉa ŝi estas.

Ni vojaĝis al la malgranda urbeto kaj transloĝiĝis en hotelon.

Sed je la sekva mateno diris mia edzino al mi, ke ŝi ne povas elteni la hotelon, kaj tial ŝi petis, ke ni transloĝiĝu al alia loko. Ni bedaŭris nun ambaŭ, ke ŝia domo ne plu apartenas al ni. Ŝi volonte ree transloĝiĝus tien. Sed aliaj loĝis tie. Ŝercante mi proponis: 'Ni ja povos transloĝiĝi en la monaĥejon, sinjoro Lemberger certe volonte akceptos nin.'


Mi ektimis, kiam mia edzino diris: 'Je la monaĥejo, kaj nur pri la monaĥejo mi ĝuste pensis, kiam mi ekhavis la senton, ke mi ne plu povas elteni en la hotelo. Mi tre volonte, por mia vivo volonte volus vivi en la monaĥejo. Tio jam en la infaneco estas mia ununura kaj plej pasia deziro. Estas al mi, kvazaŭ mi tie estus hejme. Ĉu vi ne kiel fraŭlo dum certa tempo tie vivis?'

'Jes', mi konfirmis.

'Mi vidas tiom volonte la lokojn, kie vi estis estinta, antaŭ ol mi konatiĝis al vi. Estas tiukaze ĉiam al mi, kvazaŭ vi fariĝus tiel pli parenca, pli intima al mi, se mi vidas, kio vin ĉirkaŭis pli frue, tie, kie vi postlasis ion de via animo.

Nenio helpis, ke mi rakontis al ŝi, ke la monaĥejo estas hantata. Ŝi opiniis, ke ŝi ne timas tion. Kaj, ke en la monaĥejo ŝi tute ne timas ion. Kaj, ke ja ankaŭ mi ĉeestas. Kaj, ke estas tiom mirinde trankvila tie. Ke neniu homo tie ĝenos nin, ke tie oni povos vivi kiel sur soleca mondofora insulo.

Ni transloĝiĝis en la monaĥejon.

Sinjoro Lemberger aranĝis du ĉambrojn por ni, tiun, en kiu mi loĝis pli frue kaj ĉambron apude.

Sinjoro Lemberger akompanis nin ĝis la pordo. Tie mi parolis kun li ankoraŭ kelkajn banalajn vortojn. Dum tio, mia edzino jam antaŭiris kelkajn paŝojn. Kiam mi nun postiris ŝin, mi rigardis en ĉiu ŝtupara angulo pro ŝi, ĉar mi supozis, ke ŝi kaŝas sin, ĉar ŝi ja ne konis la ĉambrojn. Neniel ŝi povas ekpensi, ke la ĉambroj, en kiuj ni vivis, estas la du lastaj sur la koridoro. Mi tial ege miris, kiam mi trovis ŝin en mia pli frua ĉambro, kie ŝi akceptis min kun la vortoj: 'Tio estis via ĉambro.'

'Kial vi scias tion?'

'Estas al mi, kvazaŭ mi jam iam ĉi tie estis. Sed tio estis certe jam antaŭ tre longa tempo. Jen, je la loko, kie nun staras la moderna ŝranko, tie certe estis en la vando niĉo, en kiu pli frue staris la preĝotabureto. Bonvolu foje rigardi!'

' Vi certe eraras, mia kara, la ŝranko staras certe jam pli longe je sia loko ol vi aĝas jarojn.

'Bonvolu, faru al mi la plezuron kaj foje rigardu. Supre en la niĉovolbaĵo vi trovos ankaŭ grandan hokon, je kiu pli frue pendis la krucifikso.'

'Kiam tio estis, pli frue? Tion vi ja devas scii ankoraŭ, ĉu?

'Tion mi vere ne povas diri, sed antaŭ tre longa tempo.'

'Bone', mi diris, mi volas forŝovi la ŝrankon, kaj vi vidos, ke vi decide eraris.'

La ŝranko estis malplena kaj pro tio facile estis forŝovebla de la vando.

Mi trovis la niĉon kaj ankaŭ la hokon.

Ankoraŭ je la sama tago mi ankoraŭ demandis sinjoron Lemberger, ĉu mia edzino jam pli frue iam estis en la monaĥejo. Li opiniis, ke tio estas preskaŭ tute neebla, sed almenaŭ ne tute malebla, ke liaj filinoj, kvankam ili estis multe pli aĝaj ol mia edzino, ŝin iam akompanis por montri al ŝi la internon de la monaĥejo. La mebloj interne, sed precipe la ŝranko de tridek jaroj ne plu estas forŝovitaj de sia loko, tiuj devenas ankoraŭ de la patro.'

Mia edzino konis la monaĥejon tute detale, ŝi sciis nomi la celon de ĉiu ĉambro. Mi ne malhelpis ĝin ĉe tio ĉion imagi al si kiel eble plej romantike. Mi ankaŭ ne povis konstati, kio je tio povas esti historie aŭtentika, kaj kio ne.

Ĉiuvespere ni foriis de hejme, ni promenis aŭ vizitis konatojn de mia edzino.

Ni loĝis tie proksimume dek kvar tagojn, kiam mi proponis forveturi aŭ almenaŭ denove transloĝiĝi en la hotelon. Por diri la veron, ne plu plaĉis al mi en la horora konstruaĵo, kvankam mi tiutempe ne travivis ion precipan. Mi estis tute forgesinta la pli fruajn okazaĵojn, kaj mi venis pli kaj pli al la konvinko, ke ĉio, kion mi vidis antaŭe, estis rekondukebla nur al tio, ke miaj nervoj estis tro incititaj, sekve de la tomba kvieto de la domo kaj pro la penso esti la ununura loĝanto. Sed mia edzino ne volis scii ion pri pluvojaĝado, kaj same tiom malmulte pri la forlaso de la monaĥejo. Ŝi diris, ke ŝi ne povas foriri, ke alie ĝi ekhavus sopiron pri tiu domo, ke ŝi devos unue komenci esti tedita pri la domo; sed ke ĝi jam komencas enui ŝin; ke daŭros certe ne plu tre longe ĝis ĝi enuos pri ĝi por ĉiam, kaj ke tiam estos kontentigita la sopiro pri ŝia infaneco.

Tiel ni do loĝis tie plu.

Kelkajn tagojn poste ni volis kune promeni, sed jen mia edzino petas min, ke mi iru sola, ke ŝi volas okupiĝi pri legado. Mi venis tre frue hejmen. Sed estis jam tenebre. Nia ĉambro estis malhela. Mi supozis, ke ŝi foriĝis dum momento. Mi funkciigis lumon. Mi turniĝis kaj sur la lito kuŝis – la fantoma monaĥino de tiam. Mi tuj rekonis ŝin denove. Ŝi havis tiun noktoveston sur la korpo, tiun kun la stranga paliĝinta flava ekstermoda brodaĵo kaj sube antaŭ la lito staris la venene verdaj ŝuoj, kiujn mi same konis. Mia unua penso estis: Kie estas mia edzino? Sed la monaĥino etendis sopire la brakojn kaj rigardis min kun siaj melankoliaj kaj tamen tiel voluptaj pasiaj okuloj. Mi vidis la ruĝajn torentojn de la hararo kaj la pufajn kusenojn de la lito. Mi volis turni min al la pordo por voki mian edzinon. Sed jen la monaĥino diras: 'Karulo, venu do al mi kaj kisu min. Ĉu vi koleras, ĉar mi jam kuŝigis min en la liton?'

Mi paliĝis, mi sentis,ke mia koro haltis – estis mia edzino. Mi sidigis min nun sur la litrandon al ŝi. Mi estis nervoza, mi provis konvinki min, ke mi devas fari ion kontraŭ tio. Sed jen mi vidas la strangan noktoveston. Mia edzino komprenis mian demandan rigardon.

'Nu, vi certe miras pri mia antikva dormovesto. La brodaĵo estas jam tre malnova. Mi alkudris ĝin al la batista ŝtofo, tiu estas nova, tion vi ja povas pensi al vi. Sed vi ja ŝatas antikvajn objektojn, jen mi ja volis iom ĝojigi vin. Tian mirindan brodaĵon vi ne plu vidas sur la tuta mondo. Tion kredu al mi.'

'Kaj la verdajn ŝuojn?'

'Ankaŭ tiuj estas ankoraŭ de mia praavino aŭ eĉ de pli antikva tempo.'

'Vi ja ankoraŭ neniam surhavis ilin, ĉu?'

'Ne, mi mem ne scias, kiel okazis, ke mi kunportis tiujn malnovajn aĵojn ĉi tien. Sed, ĉu vi scias, iutage mi trovis ilin en iu kesto, kiu ankoraŭ devenas de miaj gepatroj, kun la malnovaj aĵoj. Ili propre estas la ĉefa kaŭzo, kial mi pensis pri nia monaĥejo kaj la penso venis al mi, ke mi foje ekloĝu kun vi ĉi tie. Pripensu nur, ĝuste ĉi tie, kie pli malfrue loĝis nur monaĥinoj, kaj eble ankoraŭ neniam viro kisis inon. Ĉu tio ne estas terure drola, elpensi ion tian al si? Mi ankaŭ pensas, ke la malnovaj pecoj konservis sian propran vivon. Mi antaŭe jam iom endormiĝis, kaj pensu nur al vi, mi sonĝis, ke mi fariĝu morgaŭ monaĥino, ke la ordena vesto jam kuŝas preta. Sed mi ne volis fariĝi monaĥino, ĉar mi ja volis edzigi vin kaj vin tiom terure amas. Jen mi nokte eksaltis, ĉar vi ekstere fajfis ĉe la muro kaj volis liberigi kaj forkonduki min. Sed, kiam mi venis malsupren al la pordo, ĝi estis fermita, kaj mi tute malesperiĝis kaj staris tiam nur plu ĉe la kolono kaj amare ploris, ke mi nun devos fariĝi monaĥino kaj vi fajfas ekstere vane.

'Kaj tute laste?'

'Jen mi havis bildeton de vi en la mano kaj daŭre premis ĝin al miaj lipoj, kaj dum tio mi vekiĝis, kaj jen vi staris en la ĉambro, kaj mi ĝojas, ke ĉio estis nur malbona sonĝo.'

Mi trankviligis ŝin kaj baldaŭ ni ne plu pensis pri tio.

Tri tagojn poste, povas estis ankaŭ kvar da ili, mi ricevis proksimume je la sepa vespere telegramon, urĝan telegramon, ke mi tuj interrompu la forpermeson kaj revenu morgaŭ matene per la unua trajno, ĉar la dua kuracisto de la hospitalo, en kiu mi laboris, eksuferis je grava sangotoksiĝo kaj anstataŭisto ne havigeblas tiel rapide por li. Mi iris tuj al la stacidomo, aĉetis veturbiletojn, mendis taksion kaj plenumis ankoraŭ kelkajn aliajn bagatelojn. Mia edzino dume prizorgis ĉion alian kaj iris ankoraŭ antaŭ mi hejmen por paki la kofrojn. Kiam mi venis hejmen ŝi jam estis preta. Ni ankoraŭfoje iris malsupren al familio Lemberger por pasigi la lastajn vesperajn horojn kun ili. Mia edzino baldaŭ fariĝis laca, ni adiaŭis kaj iris en nian ĉambron.

Mi multe fumis kaj mia kapo iom doloris. Tial mi diris al mia edzino, ke mi iros ankoraŭ iom sur la straton por kapti freŝan aeron.

La frideta noktaero vere estis bonfartiga al mi. Mi fariĝis sobra kaj serena kaj fajfadis por mi. Jen la sonĝo de mia edzino venis en mian kapon. Mi volis mistfiki ŝin, mi iris al la malantaŭa muro de la monaĥejo kaj fajfis voksignalojn kiel enamiĝinta gimnaziano. Mia edzino aperis ĉe la fenestro, ŝovis la kurtenon flanken, kapjesis al mi, ŝovis manon tra la kadro, mansvingis kaj vokis ne laŭte malsupren: 'Mi ne povas veni, la pordo estas fermita.' Ŝi jam surhavis la noktoveston kaj ŝajne intencis enlitiĝi. Mi ĝojis, ke ŝi tiel rapide reagis al mia ŝerceto kaj mi pensis, ke mi diros al ŝi kelkajn amplenajn petolajn vortojn se mi ree estos supre.

Fine mi iris en la domon.

En la plej gaja humoro mi malfermis la pordon. Mi senhaste refermis ĝin.

Dume mi do iris al la ŝtuparo, mi rigardis en la halon. Mi devis pensi subite pri tiu vespero, kiam mi trovis la monaĥinon pendantan je la kolono. La luno radiis kiel tiam, nur eble ne tute tiom blindige hela, ĉar la ĉielo parte estis kovrita de nuboj. Kaj efektive, kion mi preskaŭ jam esperis, tio okazis, la monaĥino pendis je la ringo, kiu estis masonita en la kolonon. Same tiel, kiel tiam. La verdaj ŝuoj iom treniĝis sur la planko. La flavecaj brodaĵoj de la noktovesto troviĝis en akra kontrasto al la blanka haŭto de la korpo, la okuloj estis fermitaj, la manoj kramfe kuntenataj kaj la ruĝa hararo lumis kiel frida fajro.

Mi rapide preteriris la kolonon, sur la ŝtuparo supren en nian ĉambron. La lampo lumis. Ĉe mia eniro moviĝis sekve de la aermovo la fenestra kurteno, ĉar la fenestra aperturo ne estis fermita, sed nur apogita al la fenestrokadro. Mi turnis min al la lito. Ĝi estas malplena. Laŭ ĉiu ŝajno mia edzino jam kuŝis en ĝi kaj ankoraŭfoje ellitiĝis. Mi prilumis la koridoron kaj vokis ŝian nomon. Nenio videblis, nenio aŭskulteblis. Mi kuris kun la hela lampo malsupren de la ŝtuparo, prilumis la koridoron kaj vidis ankoraŭ pendi la monaĥinon je la kolono. Mi volis preteriri ŝin por kuri al la malantaŭa pordeto, ĝi estis fermita. Tiam mi rapide kiel sago rekuris, preteriris la kolonon kaj tuŝis ĉe tio firman homan korpon – tiun de mia edzino! – Dum horoj mi faris revivigajn provojn je ŝi. Vane.

Ŝi certe multe ploris mallonge antaŭe, ĉar sur ŝiaj vangoj montriĝis malsekaj plorosulkoj, unu apud la alia.

Pri kio ŝi ploris?

La plej sensencaj supozoj leviĝis, la prokuroro ekokupiĝis pri la afero. Aperis la onidiro, ke pli frua hontige rifuzita amanto faris krimon al ŝi kaj sufokis ŝin. Aliaj rakontis, ke ŝi memmortigis sin pro hejmsopiro, ĉar ŝi ne volis forlasi denove sian naskiĝurbon.

Enigme estis, ke ŝiaj kuntiriĝintaj manoj apenaŭ lasis malfermi sin. Sed kiam tamen sukcesis al mi, mi trovis en unu el la manoj porcelanbildeton kun mia portreto. Sekve de kaprico de la desegnaĵisto aŭ de mallerteco ĉe la bakado, mia mentono sur la bildo havis strangan eĝohavan formon, kiu ŝajne estis konata al mi. Mi pripensadis, kie mi jam iam vidis tiun angulforman mentonon. Kaj jen mi rememoris: Estis la mentono de la viro, kies malnova bildo pendis en la loĝoĉambro de la domo de ŝiaj gepatroj, apud tiu de ŝia praulino. De tiam mi timas.

Tio estas ankaŭ la kaŭzo, kial mi jam post kvar monatoj edzigis mian nunan edzinon. Pli longan solecon mi ne estus elteninta. Vi nun ankaŭ komprenos, kial mi neniam partoprenis en viaj vesperaj renkontiĝoj. Mi ne volas lasi sola mian edzinon, eĉ ne minuton pli longe ol tio postulas mia profesio.

Klarigojn vi volonte volus havi, kvankam klarigoj tute ne eblas, ĉu? Kiel ajn oni metu la faktojn al si, estos ĉiam nur supozoj, al kiuj oni ne atribuu eĉ la plej etan valoron, sen oni ne volas perdi la grundon. Kaj nun, sinjoroj miaj, estas kvarono antaŭ noktomezo. Mi devos iri al la trajno. Mia edzino venos kun la lasta trajno, kaj mi volas saluti ŝin tie kaj akompani ŝin hejmen. Mi dankas al vi, ke mi rajtis pasigi la vesperajn horojn ĝis nun en via societo, hejme mi ne povis restadi. Bonan vesperon! –“


tradukis Frank, Dorothea & Hans-Georg Kaiser en klubvesperoj
el B.Traven: „La Frua verko“ „La monaĥino“ , Marut-rakonto.


https://traven-esperanto.blogspot.com/