Hans-Georg Kaiser
Esperanto eĉ sen futuro


Esperant-superstiĉo
estas ofte nur kiĉo.
Estontec' ĉiam foras,
mi viv' nunan pli gloras.

Esperanto sen kiĉo
estas niĉe jam riĉo.
Esperanto en nuno
estas voj', hela suno.

Bela estas muziko
de jubilrespubliko,
sed futuro en gloro,
tuj disfalus post horo.

Esperanto postvenke,
certe snobus surbenke.
Ke venkitoj enfonus,
subigitoj admonus:

Viv' ne estas nur balo,
sed semado en valo.
Ne desper' nur laŭsente
aŭ nur vortoj envente.

Eĉ sen granda futuro
estas ĝoj' feliĉiga,
Esperanto plezuro
kaj miraklo kunliga.

http://cezaroriginaloj.blogspot.de/