http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/05/alice-schwarzer-modeloj-potenco-1989.html




Alice Schwarzer

Modeloj & potenco - 1989

Famaj inoj. Jam la kombino de tiu adjektivo kun la subjekto sonas obscena. Famaj viroj, evidente, tiuj ekzistas, kaj amase, en la historio kaj estanteco kaj por ĉiu gusto. Sed famaj inoj? Ĉu eble Katarina la Granda, pri kiu konserviĝis malpli el ŝiaj ŝtatestraj atingoj ol el ŝiaj laŭdiraj perversoj al la postmondo? Marlene Dietrich, la filmstelulino, kiu dum ŝia tuta vivo malestimis sian korpon kaj adoris spritajn virojn kaj ne ĉesis aserti, ke ŝi estas nenio, ke ŝi estas nur kreitaĵo de Sternberg kaj de ties arto tute enlumigi ŝin? Aŭ Simone de Beauvoir, la intelektulino, kiu spite duonan jarcenton de memstara kaj mondopublika ekzisto la etikedo de „grande Sartreuse“neniam tute povis liberiĝi, kaj kiun oni molestis ĝis la fino, ĉu en ŝia vivo ne tamen io mankas al ŝi, la patrineco ekzemple?

Tri inoj, kiuj estas modelo por tri specoj de karieroj: la politikistino por la adaptiĝo al la vireco, la filmstelulino por la kultivado de la ineco, la intelektulino por la irado ĉe la limo. Sed unu aferon ili havas komune: Ili ĉiuj estas fuĝintoj el la prizono ineco, konscie aŭ nekonscie. Jam ties publika ekzistado ofendas la leĝon de la patriarka regulo pri la ina limigiteco.

Tradicie inoj ne indentigas sin kun forto, sed kun malforto. Inoj havas komunan historion en la suferado, ne en la venkado. Forto kaj potenco kutime estas rigardataj kiel vireco kaj tial estas tabuaj por inoj. La sukcesa ino do ĉiam estas „vira“ ino kaj ankaŭ tiel estas entute tolerata nur en tri variaĵoj: Aŭ ŝi havas genre neŭtralan konduton, estas nek „fiŝo nek viando“ (karieropolitikistino elektas volonte tiun solvon). Aŭ ŝi enscenigas sin emfaze inece (fenomeno, kiu renkonteblas kaj en la kulturo kaj en la politiko.) Aŭ ŝi prezentas sin, preskaŭ kiel transvestito, energie vireca. Kaj aldone ekzistas ankoraŭ kvara speco, precipe skizofrenia variaĵo: la kariera ino, kiu laŭ ekstero restas tute ino, sed post la kulisoj senidulge persekutas siajn celojn kiel viro.

Kiun ajn vojon la sukcesa ino elektas: Ŝi devas nei sin. La ununura aŭtentika vojo, kiun nur kelkaj malmultaj kuraĝas iri, estas la agnosko de la ina realeco, ligita kun viraj ambicioj.

Sed kiuj eksteraj kaj internaj kondiĉoj ĝenerale faras pensebla la deflankiĝon de la pado de la ina virto? Tio estas la demando, kiun mi metis ĉiam denove al mi mem kaj al aliaj sukcesaj inoj. Okulfrape ĉe la biografioj de sukcesaj inoj mi trovis, ke ili venas preskaŭ neniam el „normalaj“ familioj, sed plej ofte el netipa, ofte eĉ el fakta situacio de apartemulo. Nenio ŝajne pli paralizas inojn ol normaleco. Tiuj fuĝintoj el la prizono de ina modesteco ofte havas multajn rompojn: en sia nacia identeco, en sia klasa deveno, en sia identeco kiel ino. Ili estas eksteredzecaj, senpatraj aŭ „patrofilinoj“ (do kun la patro identigitaj, penante egaligi sin al li). Kaj nur malplimulto el ili havas infanojn.

Unu el la plej grandaj hurdoj de la fuĝantinoj estas la memmalamo de inoj. Ankaŭ mi ĉiam denove spertis tion. Tiel mi ricevis post mia publiko de la Dönhof-portreto riproĉon - ĝuste el feministinaj rondoj. Mia (mem-) ironia priskribo de la unuaj minutoj de nia renkontiĝo („La soldata je ŝi honte estas prisilentata... Kun miksaĵo el severo kaj scivolo ŝi direktas la rigardon al mi... Interne mi kunklakigas miajn kalkanumojn) instigis la feminisman gazeton Lila Lotta el Bonn al la riproĉo, ke la teksto pri Dönhoff estas nur „malagrabla, devota flatado“; eĉ pli: perverso, ĉar el la frazoj parolas la sopiro al dominantino“.

Ĉu dominantino? En mia portreto de la ĵurnalistino la genro kaj la klasidenteco estas la ĉeftemo, tiel kiel la demando pri la kaŭzoj de la deflankiĝo de la ina rolo, do tiu pri la „viraj“ flankoj de tiu ino, kiu tiel ne-ine enmiksiĝis en la mondonegocojn. Tiri ĝuste tiajn pripensojn en la temon sekso, estas pli instrua ol povas esti agrabla al la komentino. Ĉi tie ni havas do ambaŭ aferojn: la timo de la potenco kaj la seksigo de inoj. En tiu ĉi kazo per inoj mem.

Kaj por ni, germanaj inoj, ankoraŭ pli akrige aldoniĝas : la tuta foresto de imitindaj ekzemploj. Tiel radikale kiel en la Germanio de Hitler oni estingis la individuan kaj kolektivan ekziston de inoj en neniu alia lando. Ĉe tio ne nur la feministinoj ne atingis la celon, sed ĉiuj inoj, kiuj faris ion elstaran. Nur la konsolantaj patrinoj kaj savantaj anĝeloj, la „veraj virinoj“ rajtis transvivi, sed ankaŭ ili nur kripligitaj.

Germanaj inoj havas do ankoraŭ malpli da kaŭzo ol ĉiuj aliaj inoj sur la mondo esti fieraj pri sia historio. Sed homoj, viraj kiel inaj, „bezonas idealojn, imitindulojn, celojn al kiuj ni povas orienti nin“, skribis la psikoanalizistino Margarete Mitscherlich-Nielsen kaj konstatis, ke la „nekapablo al adorado“ ĉiam ankaŭ baziĝas sur „sentoj de envio kaj de rivaleco“.

Se inoj strebas al potenco ili estas solaj. Ili ne estas, kiel potencaj viroj, enplektitaj en reton de kontraŭa avancigo, konfirmado kaj plifortigo. Male: inoj restu kaj terure volas resti ankaŭ objekto, kaj ne volas fariĝi subjekto. „Viktimismo“ usonaj feministinoj nomas tiun volupton pri tio esti la viktimo (kaj la samtempa demonigo de forto) ĉe inoj.

Kontraŭ tio la Nova Inomovado, ne sensukcese, en la lastaj dudek jaroj metis diversan.„Inoj komune estas fortaj!“ kaj „sisterhood!“ estis la devizoj de la ekmarŝo. Sed kiam, post la unua eŭforio, la bonaj malnovaj kutimoj denove trabatis al si la vojon, ĝi denove ĉeestis, la „kverelado de la fratinoj“. De la viro-amaskomunikiloj ĝi tuj estis tirata en la lumon kaj kun triumfo propagandata kiel la eterna ineco. La delikataj plantetoj de la „fratineco“, „in-amikeco“ kaj „in-amo“tamen plu kreskas, sed staras en la ombro de memmalestimo, de memmalamo kaj memvorado de inoj.

„Por diri ĝin klare kaj precize: ĉe la reveno de la persekuto de sorĉistinoj oni uzas aliajn rimedojn“, verkas la usona feministino Mary Daly. „Ĉifoje oni dresas kaj legitimas inojn decidi tion inter si mem.“ Ankaŭ en Germanio jam de longe prudentaj viroj ne plu atakas feministinojn. Inoj detruas inojn, tio estas la devizo.

Pri la kulturo de la konduto de inoj al inoj oni do povas diri ne nur edifan. Ke nur tiom malmulte da inoj havas ĝojon pri la forto kaj la sukceso de aliaj inoj, apartenas al tio. Tiel kiel la kultivigo kaj propagando de la ina mezkvaliteco, farataj de inoj kaj viroj. Mi celas per tio la modernan emon de inoj, pardoni al aliaj inoj ĉion. Tio ŝajne estas nova formo de la malestimo de inoj.

La radikoj por tia konduto de inoj al inoj estas troveblaj en la mankanta sento pri la propra valoro kaj en memmalamo, en malforto kaj timo: Mi ne kritikas vin, do ankaŭ vi ne kritiku min, kaj ni renkontiĝu sur la plej malsupra nivelo de la komuneco. Inoj komune estu malfortaj.

Jam delonge la virosocio ekkonis, ke la sekvoj de humiliĝo, dum jarmiloj daŭranta, ankaŭ per plifortiĝanta feminismo ne tiom rapide estas forigeblaj. Ĝia plej nova kontribuo estas „la strategio de la ina mezkvaliteco“. Tiu aspektas tiel: Oni permesas, ke inoj faru karierojn, kiuj en vero ne estas bonaj, sed en la plej bona kazo mezkvalitaj. Tiuj mediokraj karieraj inoj estas eksterordinare avantaĝaj por viroj: ilia konkurenco ne estas timiga. Ilia ekzisto estas denova pruvo por la ina limigiteco. (inoj do tamen ne estas tute tiel bonaj kiel viroj). Kaj ilia dankemo estos senlima.

Tiuj, de la viroj subtenataj mezkvalitaj inoj, dankas sian leviĝon en la fortan sekson per humiliga agnosko – kaj per perfido de la malforta sekso. Ili estas kvazaŭ pro naturo kontraŭfeministinoj.

Per la enkonduko de kvotaj inoj en la politikon tio apenaŭ fariĝos pli bona. Kiom ajn rajtigitaj ino-kvotoj estas en la labormondo – ĉiu dua kvalifikita laborloko kaj ĉiu dua kvalifikiĝa loko por ino! - tiom problemigaj ili ŝajnas al mi en la politiko. Ĉi tie temas ja ne nur pri la rajto je kariero, sed ankaŭ pri enhavoj, kiuj devas esti reprezentataj kaj elbatalataj. Sed kvotaj inoj en la politiko estas ĝis nun preskaŭ sen escepto karieraj inoj pro favoro de viroj. Ili ne povas fari tion alie, ili simple devas esti kontraŭfeministinoj – aŭ almenaŭ ŝajnigi tion.

Ilian ekziston la kvotaj inoj en la politiko dankas laŭstrukture al la aŭtonomaj feministinoj, ĉar nur de ili venis unue la postulo „pli da inoj en la politikon!“ Sed kiel personoj tiuj novaj karieraj inoj estas dependaj de viroj, sen kiuj ili ne leveblas sur kvotan lokon. Sed la eblo, ke la politika kvota ino ĝuste in-movade instigatajn fortajn inojn malhelpas aŭ eĉ pribatalas, ne estas malgranda.

La sendependa ino estas la malo de ino pro vira favoro. Al ŝi la malamo estas plej forta. Pri tio mi spertas.

Ni, la inoj, scias ĉiuj, pri kio ni parolas, se ni diras: Nenio faras inojn ĉe inoj tiom ŝatataj kiel malforto aŭ sufero. (Ŝajne) malfortaj inoj povas esti relative certaj pri la kunsento kaj la neatakateco de siaj genrokunulinoj. Kaj fortaj inoj same tiel forte povas kalkuli pri agresoj, ankaŭ kaj ĝuste de la ina flanko. Tiu kultivado de la viktima stato de inoj estas unu el la plej grandaj malhelpoj de la emancipiĝo. Inoj, kiuj kritikas inojn pri tio, devas esti preparitaj pri forta rifuzo.

„Estas dornoplena vojo, kiun ni samideaninoj surpaŝas“, skribis la feministino Louise Dittmar jam meze de la 19-a jarcento, „kaj ofte mi malesperas je mia forto, batali kontraŭ antaŭjuĝoj kaj kutimoj, kiuj fariĝis dogmoj al la propra genro kaj, kio estas la plej terura, al alia naturo.“ Cent jarojn poste analizis Simone de Beauvoir en "La alia genro", kiel inoj sin malrekonante submetiĝas al vira forto, aŭ provas detrui la virojn, per tio, ke ili malfortigas ilin („kritikaĉe grumblantaj“ kaj „vekrie lamentaj“ edzinoj).

Nun inoj aldone eĉ rekonu la forton de aliaj inoj. Kio al ili pri viroj ankoraŭ kvazaŭ „laŭnature“ estas evidenta, ili tamen ne volas akcepti pri inoj. Kial ŝi kaj ne mi?! Krome: forta ino estas ja ankaŭ pli facile kaj pli sensekve atakebla ol forta viro... Aldoniĝas la laŭdo, pri kiu ino, kiuj ĵetiĝas sur fortajn inojn, ĉiam povas kalkuli.

La kapto al vireco kaj la kritiko de la ineco estas tial nepre necesaj por ĉiu efektiva emancipiĝo. Rilate „virecon“ temas pri la ecoj kaj sferoj, kiujn rezervas la virosocio ĝis nun ekskluzive por si (kiel scioj, kreado, sukceso, mono, potenco). Unua rezulto de la inomovado: viroj fariĝas pli feminaj, sed inoj ne rajtas iĝi pli virecaj. Viroj ludas la dimanĉan patron, foje eĉ ploras kaj portas orelajn ringojn, sed evitas la „inolaboron“ kaj la rezignon pri privilegioj. Sed fortaj inoj ne ĉesas certigi,, ke ili „tamen restas tute inaj“ (kio ajn tio signifas), kaj senkulpigas sin per ĉiama rideto eĉ por la plej eta „vira“ eco (kiel senmaskita inteligenteco, persisto ĉe la atingo de sukceso, memkonscio, forto, agresemo).

„Ĉu la inoj nun eble faru ĉion kiel la viroj?“, tion mi jam aŭdas riproĉe kiel demandon. Jes kaj ne. Sed ili povu fari ĉion, kion faras la viroj, ĉar tiuj regas la mondon – ĉu ili tiam ankaŭ ĉion faru, kion la viroj faras, tio estas alia afero.Pri nia tielnomata „ineco“ ni inoj ĉe tio ne devas zorgi nin, mi supozas. Eĉ la „plej vira“ ino havas plej ofte ankoraŭ kortuŝajn „inajn“ ecojn: la atentoplenan rigardon, la socialan respondecon, la „amon al la proksimulo“. Necesas kelkaj paŝoj, por ke inoj demetu ankaŭ tion.

„Kreoforto ne havas genron“, diris iam la artistino Meret Oppenheim. Inteligento kaj forto same ne havas genron. Sed tiuj ecoj estas okupataj de viroj. Inoj, kiuj volas alpropriigi ilin al si, devas ĉasi en viroterenoj. Sed samtempe ili ne perdu sin mem ĉe tio. Tio estas, ŝajnas al mi, la tuta skizofrenio de la situacio de inoj en la nuna tempo.

Inoj kaj viroj en patriarka socio venas de du kontraŭaj polusoj. Se ili volas fari la samon, ili devas kelkfoje fari la malon. Viroj, kiuj ĝis nun povis diri nur MI, devas lerni fine ankaŭ diri NI. Inoj, kiuj ĝis nun povis diri nur NI, devas lerni diri fine ankaŭ MI.

„La ino estas libere naskita.“ - Olympe de Gouges en 1791. „Oni ne naskas nin kiel inojn, sed oni faras nin tio!“ - Simone de Beauvoir en 1949. - Kiom longe ni jam scias tion? Kiom ofte ni ankoraŭ devas diri tion?

Tempoj de progresoj samtempe povas esti ankaŭ tempoj de regreso. Ni vivas en tia tempo. La plej reala rebato estas la kreskanta perforto (de viroj al inoj), la plej sekvoriĉa ideologia estas la ripetiĝanta propagando de la (nova) „ineco“. La kungluaĵo inter ambaŭ estas la plifortigita pornografiigo de la inoj, la prezentado de la inoj kiel plende pepantaj estaĵoj, kiuj celas jeson, sed neas.

La respondo je la feminismo, la Rollback, venas pli rapide kaj pli dure ol ni atendis tion. Tio tiom urĝe necesigas la priskribon de la memtrompo kaj perfido de inoj.

trad. Donjo & Cezar

Eltiraĵo el la antaŭvorto al „Kial ĝuste ili? Ino-ribeluloj. 15 da renkontiĝoj kun famaj inoj“ (Luchterhand literatureldonejo, en 1989; Fischer TB, 1991