a
Herbert W.Franke
Trovaĵo


Neniam manĝu nekonataĵojn. Tio validas ne nur por fremdspecaj fruktoj kaj naturproduktoj – tio eĉ pli validas por kemiaj fabrikaĵoj.


Dum tri semajnoj mi jam survojis. Kiel ĉiam mi iris sola. La praarbaro estas mia amiko. Mi konas la marĉojn malantaŭ Valadolido, la orkideajn arbarojn interne de Jukatano, kaj la kalkrifojn tie, kie surmape estas desegnita la limo de Honduraso.

Sep pumoj devis lasi la vivon, kaj amaso da bestetoj. La felojn mi enfosis. Sed mi mem iris plu al la altebenaĵoj. Eble mi denove trafos iun ruinlokon. Por antikva ornamaĵo la gringoj pagas grandegajn sumojn. Estas vere, ion novan mi ne trovis – sed jam sur la vojo reen – mi ankoraŭ serĉadis en la keloj de ruinigita templokonstruaĵo konata al mi. Tie mi ekvidis la virojn.

Unu el ili sidis en remburita fotelo antaŭ aparataro, kies taskon mi ne sciis. La alia kuŝis laŭlonge etendiĝinte apud la vando. Ambaŭ estis maljunaj – blankhararaj kaj barbaj. Iliaj vestaĵoj memoris min pri trejnvestoj. Ambaŭ estis mortaj – elsekigitaj, mumiigitaj.

Antaŭ la sidanto staris skatoleto kun sukerpecetoj – almenaŭ mi supozis ilin sukero. Mi prenis la skatoleton kaj enpoŝigis ĝin. Dum longa tempo mi serĉis ornamaĵojn, sed ne trovis ion. Mi trovis nur amasegon de plenskribitaj paperoj, dratojn, vitron, radojn kaj similan fatrason. Finfine mi kontentiĝis pri kelkaj nekutimaj horloĝoj, kiujn mi forprenis de la mortintoj. Elgrimpinte el la malfermaĵo kaj iom ripozante, mi gustumis pecon de la sukero. Nu, certe, ĝi gustis tute alie ol atendite, sed tre arome kaj agrable. Tuj poste mi havis nekutimajn impresojn. La praarbara murmurado ŝvelis al harmonio. La arboj fariĝis pli plastikaj, la koloroj pli buntaj. Mi rimarkis aĵojn, kiujn mi ne atentis ĝis tiam: la graciajn movojn de bestoj, la dancon de la folioj, la signojn de spuroj en la sablo. Estis kvazaŭ oni malfermus fenestron en mi. La marŝo tra la arbaro neniam antaŭe tiom ĝojigis min. Neniam mi venkis malfacilojn tiel facile. Neniam mi estis tiom forta kaj tiom persistema, kaj eĉ tiom pli en la unua vilaĝo, kiun mi atingis! Mi sentis min kiel princo kaj kondutis tiel. Kaj ĉiuj traktis min kvazaŭ ili scius tion. Ĉiuj deziris regali min. La knabinoj proksimiĝis kvazaŭ flugante.

Nur poste komenciĝis la kverelo kun Cochito. Aĥ, tio min ege ĝojigis montri miajn novajn fortojn. Mi pugnis la ursofortan viron tiel, ke li renversiĝis. Poste mi krude batis lin per miaj krucitaj manoj de supre sur la nukon kaj pergenue puŝegis lian vizaĝon. Kiam poste ĉiuj furioze ĵetiĝis sur min, plenaj de malamo, tio ne terurigis, sed plezurigis min.

Mi kuris denove tra la arbaro, celante la urbojn. Mi rimarkis bone, ke mia ŝanĝo devenis de la blankaj kubetoj, kiujn mi ankoraŭ tiam havis ĉe mi. Se ilia efiko malpliiĝis, mi manĝis kelkajn.

Alveninte Valadolidon, mi kuris al la plej proksima taverno. Knabino rapidis etpaŝete kun dek kruĉoj plenaj de tekilo sur la brakoj tra la ĉambro. Knabino fleksebla kiel serpento, bela kiel la diablo, kun blue nigra hararo kaj brilaj okuloj. Mi paŝis al ŝi kaj tiris ŝin al mi. Mi estus batalinta kontraŭ ĉiuj gastoj samtempe – por ŝi. Sed per lerta movo, ŝi liberigis sin de mi. Tondre ridis la viroj ĉe la tabloj.

„Razu vin, olduleto!“ ŝi kriis kaj montris dum tio al obtuza spegulo en angulo. Sed tiu tute sufiĉis por montri ĝin al mi: Blanka hararo flirtis, griza barbo tremetis , maljuna ege sulkigita vizaĝo rigardis al mi. Dum kvar semajnoj mi fariĝis kvardek jarojn pli aĝa. Mi ŝanceliĝis al la benko kaj sinkis despere sur ĝin. Mi scias nun, ke senkoste oni ricevas nenion.

tradukis Hans-Georg Kaiser
el la scienfikcia rakontaro „La verda kometo“; Munkeno 1964

lingve kontrolis Vladimir Türk

https://cezartradukoj.blogspot.com/