http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/06/else-lasker-schuler-mi-songas-tiel.html


Else Lasker Schüler
Mi sonĝas tiel mallaŭte pri vi


Ĉiam venas matene dolorigaj koloroj.
Tiuj estas kiel via animo.

Ve, mi devas pensi pri vi.
Kaj ĉie floras tiaj malĝojaj okuloj.

Kaj mi rakontis al vi ja pri grandaj steloj,
sed vi rigardis teren.

Noktoj kreskas el mia kapo.
Mi ne scias kien iri.


Mi sonĝas tiel mallaŭte pri vi,
blanka pendas jam la silko super miaj okuloj.

Kial vi ne lasis Teron
pro mi? – Diru!



Else Lasker Schüler
Ich träume so leise von dir


Immer kommen am Morgen schmerzliche Farben.

Die sind wie deine Seele.


O, ich muss an dich denken,
Und überall blühen traurige Augen.

Und ich habe dir doch von großen Sternen erzählt,
Aber du hast zur Erde gesehn.

Nächte wachsen aus meinem Kopf.
Ich weiß nicht wo ich hin soll.

Ich träume so leise von dir,
Weiß hängt die Seide schon über meinen Augen.

Warum hast du nicht um mich
die Erde gelassen – sage?