SURSKRIBO

SUPER LA ŜIPANARAJ KAJUTOJ

DE LA MORTULA ŜIPO


Kiu eniras ĉi tien,

ties nom' kaj ekzisto estas estingitaj.

La vento forblovis lin.

De li eĉ spireto ne konserviĝis

en la vasta vasta mondo.

Li povas nek retroiri

nek paŝi antaŭen,

tie, kie li staras, anatemo lin retenas.

Lin konas nek Dio nek infero.

Li ne estas tago, li ne estas nokto.

Li estas la nenio, la neniamo, la neniam plu.

Li tro grandas por la senfineco

kaj li tro etas por la sablograjno,

kiu havas siajn celojn en la universo.

Li estas la neniam estinta

kaj la neniam pensita!

Ligoj

B.Traven :Mortula Ŝipo (romano, PDF)

retejo por B.Traven en Esperanto

http://www.karapaco.de/u/tekstoj.html


https://traven-esperanto.blogspot.com/