http://traven-esperanto.blogspot.de/2012/03/pieter-breugel-la-triumfo-de-l-morto.html




Pieter Brueghel
LA TRIUMFO DE L' MORTO

Gravega fonto por la romano "La Mortula Ŝipo" de B. Traven

"La triumfo de l' morto" estas pentrita de homo, kiu estas ankoraŭ nun suspektata pri anabaptisteco, do pri tio, ke li estis radikala kristana komunisto. Por mi ne estas dubo, ke li efektive estis membro de tiu siatempe malpermesita kaj kruele persekutata movado, kiu havis adeptojn en kelkaj landoj de Eŭropo. Kial mi pensas tion? Nu, simple rigardu la pentraĵon kaj vi tuj ekkonos ĉiujn gravajn temojn, kiuj ankoraŭ nun terurigas kaj okupas la homaron: Militoj, plagoj, mortkondamnoj, prostituado, malsato ktp...

"La triumfo de l' morto", estas la plej akra kritiko al la klasa socio, kiu imageblas... Por mi ĝi estas en tiu rilato la plej bona pentraĵo, kiun mi konas, rilate al ĝi eĉ la pentraĵo "Guernica" de Pikaso aspektas iomete artifika. La influo de la anabaptistoj estis granda, ĝi etendiĝis ĝis Jan Hus aŭ ĝis la kamparana gvidanto Tomaso Müntzer. Kaj ĝi influas anarkiistojn kaj radikalajn kristanojn ankoraŭ nun. Kiel Jesuo, tiel ankaŭ la anabaptistoj prudente taktike sendis siajn heroldojn ĉien, en ilia kazo tra tuta Eŭropo; la pentraĵo "Landluper" (Kuranto tra landoj) " de alia fama pentristo, de Hieronimo Boŝ, montras tian propagandiston.



Kia impresa bildo, kaj kia vizaĝo, jen homo, kiu tute ne estis primitiva murdavida fanatikulo - do tute ne tiel, kiel oni povas legi tion bedaŭrinde ĝis nun en servilaj historiaj libroj, kiuj volas flati al sia reganta klaso - tiu heroldo estis homafablulo, en lia vizaĝo respeguliĝas indo, melankolio kaj saĝo. Jen homo, kiu ne havas problemon kun si mem, sen plendoj li eltenas eĉ sian povrecon, ĉar li scias por kio li vivas: por laŭkrista komunismo, en kiu mono kaj regantoj de homoj ne plu ekzistos, sed anstaŭ tio multe da amo inter la homoj. Jen tio, kion homoj vere bezonas.

Se vi rigardas en la mezon de la plej supra pentraĵo "Triumfo de l' morto", vi ekkonas tre strangan kestecan nigran ŝipon kun krucetoj sur la balustradoj, sur kiu ekestis fajro, nu, tio estas la praformo de "Jorike" de la Mortula Ŝipo de Traven. Ke tiel estas, ne plu pridubeblas, se oni zorgeme rigardas la pentraĵon: ĉiuj gravaj temoj de La Mortula Ŝipo reaperas tie antaŭ la okuloj. Oni povas havi la impreson, ke Traven havis la pentraĵon antaŭ si, kiam li verkis la libron, eble ĝi estas eĉ la kodo por "La Mortula Ŝipo", ĉar ĝisdetale ekkoneblas okazaĵoj el tiu libro sur tiu pentraĵo, ja kelkaj strangaj mencioj de Traven el la libro ekkompreneblas nur per tiu ĉi verko. La pentraĵo kompareblas al noda reto, kiu "kuntenas" la enhavon de la libro. Ke Traven tre detale studis la historion de la kristanaj herezuloj, ankaŭ helpe de artverkoj, estas konata fakto, do ekster ĉiu dubo.

Cetere, en la mezo de la pentraĵo estas rivereto, kiu laŭ diversaj esploristoj estas la "Trave" en la nordo de Germanio, kiun jam Andersen priskribas en vojaĝlibro sufiĉe mistere kiel la riveron de la vivo. Ĉu tio estas stranga koincido? Certe ne, la pentraĵo evidente havis por Traven eksterordinaran signifon. Eble tio ĉio havas ankaŭ framasonan fonon. La Mortula Ŝipo kun elstrekita suno aperas jam en desegnaĵo de Seiwert en la "Sep vizaĝoj de l' tempo" en la gazeto "Brikofaristo" de Ret Marut, kiu nomiĝis pli poste B.Traven.

Se vi, kara leganto, legas la libron, bonvolu kompari ĝin ankaŭ al la pentraĵo, kaj vi miros pri tio, kiom da paraleloj havas la libro kaj la pentraĵo. Por mi tio ne estas hazardo, ĉar la revoluciulo Traven studis siajn antaŭulojn kun granda sindediĉo kaj fervoro, kio klarigas ankaŭ, kial li estis tia brila bibliofirma religikritikanto. Ankaŭ mi studis certan tempon la historion de la herezuloj por trovi ligojn al B.Traven, kaj mi trovis multajn.

Traven, male al multaj aliaj revoluciuloj tre klare konsciis pri tio, ke ni ĉiuj staras en vico de homoj, kiuj jam longe antaŭ ni batalis por justeco, belo kaj amo en la mondo. Kaj li sciis tre bone, ke li ne estos la lasta en tiu vico.

Ke oni legos lin ĝuste pro lia humaneco kaj homafabla sinteno de aŭtentika revoluciulo, li sciis jam kiel Ret Marut en Munkeno: "Mia tempo venos, tio ne estas mia kredo, sed mia certo."

Kaj por tio, ke "lia" tempo", do tiu de la anarkia komunismo (Traven mem tamen ĉiam evitis tiajn politikajn etikedojn), efektive iam ekestu, ankaŭ mi vivas. Tio estas mia persona politika konvinko, la senco de mia vivo. Mi ne travivos tiun tempon, sed pri tio ne temas, tamen mi volas esti almenaŭ unu el la antaŭirantoj kaj vojpretigantoj, UNUEL kiel Zamenhof, aktiva revulo kiel John Lennon, do tiel, kiel B.Traven esti homo, kiu kapablas pensi trans la propran telerrandon, unu el tiuj, kiuj ankoraŭfoje simbole leviĝos je certa tago iam el siaj tomboj, tiam, kiam la kapitalismo tutmonde estos malaperinta kaj kiam komenciĝos la tempo de la aŭtentikaj konsiliaj komunumoj, floropovomondo sen drogaĉoj, utopia Nirvano, kie lakto kaj mielo fluos, kiam anarkiistoj kaj komunistoj ne plu kraĉos reciproke vizaĝen, kiam ili ne plu estos Kajn kaj Abel, tiam, kiam la Triumfo de l' Morto definitive estos finita (cez)

PS: Pluaj temrilatoj troviĝas en miaj
rimarkoj pri la artikolo en ipernitio.