http://cezartradukoj.blogspot.de/2014/04/charles-bukowski-laboristoj.html




Charles Bukowski
Laboristoj

Ili ĉiam ridas pri io,
ili eĉ tiam plu ridas,
se trabo falas malsupren
kaj frakasas vizaĝon
aŭ kripligas korpon;
eĉ, se la okuloj
en la malhela lumo danĝere
paliĝas, ili plu ridas,
sulkaj kaj eluzitaj, tro frue
oldiĝintaj - ili faras eĉ el tio
ŝercon. Viro aspektanta kvazaŭ
sesdekjara,
diras al vi,
ke li aĝas tridek du jarojn, kaj poste
ili ĉiuj ridas.
De tempo al tempo oni lasas ilin
eksteren, en la freŝan aeron,
sed ili estas katenitaj
per nedisŝireblaj ĉenoj,
eĉ se ili havus la kapablon je tio;
kaj ankaŭ ekstere, inter pli liberaj
homoj, ili ridas plu,
ili vage trotas
krude senfantazie
kvazaŭ ili estus perdintaj
la menson; jen ekstere
ili maĉas pantranĉaĵon,
kverelas,
dormas, nombras
sian monon, gapas la horloĝon,
kaj retroiras. Foje kaj foje
ili estas seriozaj dum momento
en sia prizono,
ili ridas pri "ekstere",
pri tio kiel terure devas esti
resti ekstere por ĉiam,
neniam denove esti enlasataj.
Estas varme ĉe la laboro,
ili ŝvitas iom,
sed ili streĉe laboras
kaj bone, ili laboras tiom streĉe,
ke kolapsas iliaj nervoj,
ke tremado skuas iliajn ostojn,
kaj plej ofte laŭdas
kaj pelas ilin ĝuste tiuj,
kiuj leviĝis kiel steloj
el iliaj propraj vicoj
kaj nun gardas ilin:
Ili kontrolas tiujn,
kiuj povus provi
malpliigi la laborrapidecon
aŭ ne emas labori
aŭ ŝajnigas sin malsanaj
por povi ripozi iom.
(Ripozon oni devas "perlabori"
al si, kaj cetere ĝi estas
nur por tio, ke oni kolektu
novajn fortojn por eĉ pli
grandaj laborkvantoj.)

De tempo al tempo iu mortas
aŭ freneziĝas, kaj en tiu kazo
venas novulo el "ekstere"
kaj uzas sian bonŝancon.
Mi mem jam de jaroj
partoprenas tion. Unue
mi trovis la laboron
monotona kaj idiota, sed nun
mi vidas, ke ĉio
havas signifon,
ke la kolegoj, kiuj preskaŭ
ne plu havas vizaĝojn,
en vero ne estas fivizaĝaj,
ke la ŝajne vakaj okuloj
povas rigardi kaj
kapablas fari sian laboron.
La laboristinoj ofte estas
eĉ pli bonaj, ili lernas rapide,
kaj kelkajn el ili mi jam fikis
en la paŭzoj.
Unue mi rigardis ilin kiel parolpupojn,
sed pli poste, kiam mi konis ilin pli bone,
klariĝis al mi, ke ili estas
tute tiel realaj kaj vivoplenaj
kiel mi mem.

Antaŭ kelkaj tagoj
olda laboristo
grize harara, duone blinda,
ne plu uzebla,
estis pensiuligita al "ekstere".

Paroladon! Paroladon!
ni kriis.
Estis la infero,
li diris.

Ni ĉiuj ridis,
ĉiu el la kvarmil laboristoj.

Li ne perdis
sian humuron
ĝis la
fino.