http://cezarkulturo.blogspot.de/2013/07/vejdo-al-cezar-al-cezar-okaze-de-lia.html




Feliĉan naskiĝtagon!

Kara Cez,
morgaŭ estos via naskiĝtago. feliĉan naskiĝtagon!
Mi verkis poemeton por esprimi mian gratulon al vi ĉe via grava dato.

Al Cezar
okaze de lia naskiĝtago, 2010

—laŭ ĉineska skemo Fengrusong


grandan dankon, kara Cez’
jen pro l’ interes’
pri ĉineskaj poemoj
ho, vere
vi kun aprez’
legas kaj eĉ kreas
kelkdekon kun sukces’

per energia elspez’
klopodu sen ĉes’
por esperanta parnas’
kaj la ĉineska progres’
por tuta legantar’
ni verku sen forges’

Fengrusong (vento inter pinoj): ĉina fiksforma poemo el du strofoj kun 7 kaj 6 versoj respektive de 7,5,734,66 / 7,5,77,66 silaboj, laŭ rimaranĝo a,a,xxa,xa /a,a,xa,xa (x=senrima)

amike,
vejdo

PS:

Kara Vejdo,

mi tre dankas al vi por tiu ĉi afabla naskiĝtaga poemo! Supre estas la unua imperiestro de Ĉinio, kiun mi plukis el la fama gazeto Ĉina Popolo kiel eltonditaĵon el tre fajna silkeca papero.