L.L. Zamenhof
Proverbaro Esperanta


El litero L

La afero ne brulas.
La afero ne iras glate.
Laboro lacigas, sed akiro ĝojigas.
La enigmo simple solviĝas.
La fino kronas la verkon.
La forestanto ĉiam estas malprava.
La haroj disstariĝas.
La ĵeto estas farita.
La konscienco lin ne turmentas.
La lango de virino estas ŝia glavo.
La lastan el amaso atakas la hundoj.
La loto estas tirita.
La luno ne aŭskultas, se hundo lin insultas.
La mano lin jukas.
La muro havas orelojn.
La plej danĝera homo, malbona in' en domo.
La "por" kaj la "kontraŭ".
Larmoj ŝuldon ne pagas.
Lasi fali la manojn.
La "tuj" de sinjoroj estas multe da horoj.
Laŭ ĉiuj leĝoj de la arto.
Laŭdu tagon nur vespere.
Laŭ la frukto oini arbon ekkonas.
Leĝe kaj rajte.
Lia cerbo iris promeni.
Li atendas kaj plendas kaj denove atendas.
Liberulo iras, kien li deziras.

Li esploris iom la fundon de la glaso.
Li estas en acida humoro.
Li estas frotita kaj polurita.
Li estas homo lerta kaj sperta.
Li estas la portreto de sia patro.
Li estas preskaŭ mia frato: nepo de kuzo de onklo de konato.
Li estas vera hidrargo.
Li faras sian lastan translokiĝon.
Li foriris kun longa nazo.
Li havas muŝon en la kapo.
Li havas siajn kapricojn.
Li havas truon en la manplato.
Li jam estas trans montoj kaj maro.
Li ĵus elrampis el la ova ŝelo.
Li mensogas maŝine.
Li mensogas tiel, ke la muroj krakas.
Li ne elrampis ankoraŭ el la vindoj.
Li pulvon ne elpensis.
Li saltas gracie, kiel urso ebria.
Li sidis en ŝuldoj ĝis super la ŝultroj.
Li taŭgas nek por studo nek por ludo.
Li tenas la nazon supren.
Li tremas, kiel aŭtuna folio.
Li vivas en ĝuo kaj bruo.
Li vivas sur la tero kiel en infero.

Loĝi en la fino de la mondo.
Ludi ventobatadon.

elektis Hans-Georg Kaiser


https://cezarkulturo.blogspot.com/