Hans-Georg Kaiser
Urbomuzikistoj de Bremeno

laŭ fabelo de fratoj Grimm

Azeno kantas kun pasi',
la hund' sur ĝi: „Boj, boj!“
Sur l' hund' la kat' miaŭas: „Mi!“
Sur l' kat' kokkri' pro ĝoj'!

Refreno:
„A-i, a-i, miaŭ, boj, boj.“
Kok' krias: „kokerik!"
Pli bona ol la mort' sur l' voj'
troviĝos kun la klik'.


PS:
Kabe tradukis la fabelon:
"La bremenaj muzikistoj"

Krome bonvolu legi:
http://www.kunlaboro.pro.br/download/bremenaj-muzikistoj.pdf

Onomatopeojn oni trovas ĉi tie.

Citaĵo el al fabelo

La azeno diris: "Iru prefere kun ni, ruĝa kresto; Bremenon, ion pli bonan ol la morton vi trovos ĉie; vi havas belan voĉon, arta estos nia kvaropa koncerto." (laŭ Kabe)

https://cezaroriginaloj.blogspot.com/