Hans-Georg Kaiser
Preskoboldo

Homo, skribu senerare,
ne tro hastu fuŝe-fare.
Se vi vian menson uzas,
la koboldo ne plu ruzas.

Por l' fiulo tio endas,
ke vi fuŝskribitan sendas,
tial uzas li fifortojn,
tordas, murdas viajn vortojn.

Homo, skribu do pli lante,
ne sencsene aŭ tro vante.
Se vi ĉiam nur pavvortus,
la Satano vin forportus!

Homoj, se vi iam vidas,
ke la preskoboldo ridas,
skribu tuj al la aŭtoro
pri eraroj sen vervforo!

„Fido per si mem ja bonas,
sed kontrolo eĉ pli donas.“
Lenin verkis, la ruzulo,
kun rikano dum postulo.



PS: Kontrolo legas ankaŭ kiel kont-rolo kaj kompreneble la prezkoboldo estas frato de la preskoboldo. (HGK)

https://cezaroriginaloj.blogspot.com/