Hans-Georg Kaiser
Lernu stelojn flari

Fermu la okulojn,
ne plu ĉasu kulojn.

Lernu ofte revi,
kortrezorojn levi.

Fermu la orelojn;
hisu sentovelojn.

Lernu legi nubojn,
blovu for la dubojn.

Metu vian nazon
en afrikan vazon.

Lernu stelojn flari,
ventmobilojn fari.

https://cezaroriginaloj.blogspot.com/