http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2012/05/doloro-rimpoemo.html


Cezar
Doloroj

La celoj estas for.
Ne ĝojoj, nur dolor'.
Mi eĉ ne revas plu,
ĉar mankas ĉia ĝu'.
Ve, mia kor'.

Mi kuŝas pro l' genu'
kun libro en la fru'.
Mi eĉ ne legas ĝin,
dolor' atakas min.
"Genu'! Ne plu!"

Mi plendas al la vent',
al mi en nekontent'.
Tro ŝajnas la dolor'
en tiu aĉa hor'.
Ho, kia sent'!

Sed diras mi al mi:
"Ne plendu tiel ĉi!
Foriĝos via tim',
doloroj kaj deprim'.
Saniĝos vi!"