http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2012/06/knabo-kaj-elefanto-rimpoemo.html


Cezar
Knabo kaj elefanto


Volonte trotas elefant'
kun knab' surdorse tra la land'.
La knabo celas karieron,
la elefanto nur bieron.

La knabo pro la best' prosperas.
Kaj grandan riĉon do esperas.
Sed, se la elefant' trumpetas,
ĝi nur bieron plian petas.

La elefant' ne ŝatas bruon,
preferas ĝuon, troton, fluon.
La knabo tute sobra estas,
kaj tial nur malofte festas.

La knabo ĉiam nur laboras.
La elefanto tre fervoras.
Sed ambaŭ ne la samon celas.
Diversaj emoj ilin pelas.