Hans-Georg Kaiser
Ekvilibro


Pianisto mem aktivas,
sed la klavoj nur pasivas.
Tial ŝajnas klava sorto
nur submeto al la forto.

Sed fieras tamen klavoj,
sed ne kiel kvazaŭ-pavoj.
Ĉar sen klavoj kaj piano
eĉ ne ludus majstra mano.

Ekvilibro do ekzistas
ĉar la tuta mond' rezistas,
kaj la ĝoj', la di-fajrero,
jam ekdancas sur la Tero.

Ĝoju homo, ke vi vivas,
se vi sanas kaj kreivas,
ĉagreniĝu ne pri riĉo,
riĉo estas superstiĉo.

Hom' ne povas manĝi monon,
tial plian do admonon:
Amu, kreu, ĝis la morto,
estu defiant' de l' sorto.

Estu batalant' ĝislaste.
Ne subigu vin do haste.
Klavo iĝis pro rezisto
la partner' de l' pianisto.

Do ne estu mensosklavo,
preferindas ĝoj' kaj ravo.
En la kur' de l' blua tero
estu vi vivanta ero.


PS: Ke oni "tiklu la faŭkon de la sorto" rekomendis jam la heroa revoluciema muzikisto Beethoven. (HGK)

https://cezaroriginaloj.blogspot.com/