Hans-Georg Kaiser
Ankoraŭ dormeme

Mi dormas plu en sonĝ' en plaĝa land',
sed vekas min kukolo je la vand'.
Mi kuŝas en hotelo sen furoro.

En banoĉambro ludas jam muzik',
jen ĵaz' libera, buntaj sonoj, ŝrik',
vekigas min trumpet' dum frua horo.

Mi kuŝas do en mola varma lit'.
Salutas koko korte sen hezit'.
Mi restas tamen tute sen fervoro.

En mia kapo bruas moka kant',
ke nia tuta vivo estas vant'.
Aŭskultas mi, forlogas min memoro.

Okulojn miajn frotas mi sen ĝoj',
hieraŭ longdistancis nia voj'.
Mi dormus tre volonte tutan tagon.

Sed ne por dormi estas forpermeso.
Ĉar ni modernas, vivas ni en streso.
Kaj do akceptas streson kiel plagon.

PS: En la fama kukolhorloĝo el la ŝvaba Nigra Arbaro troviĝas vigla kukolo, kiu kukuas post ĉiu kvarono de horo. Ni havas tian horloĝon hejme, sed ofte ĝi haltas, se mia edzino aŭ mi forgesis tiri la ĉenon malsupren, por ke la abieca fera konuso leviĝu denove. Sed, se ni ne forgesis tion, sinkas unu el la abiaj konusoj lante malsupren kaj tiel funkciigas la horloĝon. La kukuo forlogas nin tiukaze ofte per sia vokado en la Nigran Arbaron, kie staras la altegaj abioj, kiuj tiom grandas, ke apenaŭ penetras lumo ĝis la malsupra pingla tersurfaco. La altegaj abioj servis en la bona malnova tempo kiel mastoj sur grandiozaj velŝipoj. La Nigra Arbaro memoris min ankaŭ pri tasko, kiu estis dum longa tempo ankoraŭ antaŭ mi kaj mia edzino. La tradukado de la rakonto "La frida koro" de Hauff, kiu deruliĝas en la regiono de la Nigra Arbaro. (Estas unu el niaj plej ŝatataj rakontoj.) Do, la kukuo revokas nin en la karmemoran malnovan tempon, kiu evidente kaj tute certe neniam ekzistis. Eblas, ke ni ŝatas nian kukolhorloĝon ankaŭ tial,ĉar ni, kiel Hauff, sufiĉe misfidas mondon, en kiu tekniko estas ĉio kaj la homo nur ridinda kaj baldaŭ superflua aldonaĵo. (HGK)