http://cezartradukoj.blogspot.de/2012/04/bukowski-recesio-prozpoemo.html



Charles Bukowski
Recesio


Virinoj kun sunfrapo
kaj sen viroj
je lundo en
Santa Monica. La
viroj ĉiuj laboraĉas
aŭ estas en prizono,
kelkaj en sanigejo. Knabino
en skafandro
el nigra gumo
naĝas eksteren kaj
atendas je ondo.
Domoj glitas de la
rifoj kaj mal-
aperas en la maro. La
koktelejoj estas malplenaj, la
omarrestoracioj estas
malplenaj, ni havas
recesion, oni diras,
la bona tempo pasis.
Oni ne plu povas distingi
senlaboriston de artisto, ili
ĉiuj aspektas simile,
kaj ankaŭ la inoj
ĉiuj simile aspektas, nur
eĉ iom pli malesperiĝintaj. Ni
haltas antaŭ hipio-budo supre
en la Topanga kanjono, ni eniras,
atendas la kelnerinojn, ni
atendas kaj atendas...
En la tuta regiono, de
la kanjono ĝis la plaĝo, oni
estas nervoza kaj sentas sin
senutila, kaj ĉi tie ili havas
ŝildon je la pordo:
"Ĉambroj liberaj. Kelnerinoj
serĉataj." La kamenligno
ne brulas, la maro
estas kota, la montetoj
elsekiĝis, la temploj
ne havas sonorilon,
la amo ne liton.
Inoj kun sunfrapo
kaj sen viroj.
Sola velboato.
Ĉia vivo
dronis.


tradukis Cezar


PS: Estas plia poemo el la sama kolekto, el kiu mi jam prezentis poemojn. Jen la prezento de la poemkolekto mem. Ĝi estas trovebla en:

www.karapaco.de/u/buko/203-4.pdf

CHARLES BUKOWSKI
KIE BRULAS,

ĜENTLEMANOJ?

50 senrimaj poemoj

el germana elektis kaj tradukis Cezar

Charles Bukowski, naskita la 16-an de aŭgusto 1920 en Andernach/Rejno.
Elmigrado de la familio al Usono, kiam Bukowski havis du jarojn. Li plenkreskis en Los Anĝeleso; poste en multaj diversaj laboroj kiel benzinvendisto, buĉisto, havenlaboristo, leterportisto ktp., komencis verki, kiam li estis 35-jara, oni eldonis ĉirkaŭ 30 poemkolektojn, prozon kaj eseojn de li.

Kelkaj verkoj:
"Notoj de randulo" (1970)
"La fuĝsekura paradizo" (1973)
"Poemojn, kiujn iu skribis, antaŭ ol li saltis el fenestro de oka
etaĝo" (1974)
"La viro kun la ledovalizo" romano (1974)
"Kaputa en Holivudo- kaj aliaj rakontoj de la ĉiutaga frenezo" (1976)
"Faktoto", romano (1977)
"Western Avenue" (1979)
"La amvivo de hieno" (1980)
"La plej terura ankoraŭ venos aŭ preskaŭ juneco" romano (1983)
"Poemoj el la suda fino de l' sofo" (1984)
"Ne kun sesdek, mia kara" (1986)

"En ĉiuj ĉi jaroj, kiujn mi laboraĉis en buĉfabrikoj kaj benzinujoj, antaŭ aŭtomataj ĉenbendoj kaj en subteraj fervojtuneloj, mia vorttrezoro ŝrumpis ĝis eta restaĵo, sed per tiu restaĵo mi provas elmarteli ĉion, kio enestas en mi." (Charles Bukowski)