Hans-Georg Kaiser
Donackonsiloj


Ne donacu multon,
lasu tiun stulton.
Donu nur kun amo,
tute sen tamtamo.

Montru, se vi donas,
ke vi ne malbonas.
Donu nur pro ĝojo
kaj dum ĉiu fojo.

Donu ne sensence,
ankaŭ ne senpense.
Donu kun honesto -
eĉ dum sankta festo.
Donu ne por doni,
eĉ ne por admoni.
Donu afablecon.
Montru vian decon.

https://cezaroriginaloj.blogspot.com/