http://cezarmuziko.blogspot.de/2012/07/renft-kredodemandoj-glaubensfragen.html



Glaubensfragen
Renft


Komp. Christian Kunert
Text: Gerulf Pannach

Du, woran glaubt der,
der zur Fahne geht,
Ruhm der Fahne schwört,
dabei stramm steht

Du, woran glaubt der,
der nicht anlegt,
der als Fahne vor sich her
einen Spaten trägt?

Du, woran glaubt der, der in`n Kahn geht,
und den Hintern quer
zu der Fahne dreht?


Gerulf Pannach
(Renft)

Kredodemandoj


Kion, he vi, kredas tiu,
kiu iras al la armeo,
kiu ĵuras gloron al la flago,
kaj ĉe tio staras kiel kolono?

Kion, he vi, kredas tiu,
kiu ne celas al iu,
kiu portas kiel flagon
ŝpaton antaŭ si?

Kion, he vi, kredas tiu,
kiu iras prefere en prizonon
kaj la postaĵon turnas
al la flago?


PS: senrime tradukita, nur informcele...

En GDR la rifuzo de la armea servo sekvigis prizonon, kie oni devis labori en iu ŝpatotaĉmento, ĉar oni ja ne volis porti fusilon. Pacaktivistoj fakte estis traktataj kiel krimuloj. Mi havas konaton, kiu estis "ŝpatosoldato", ankoraŭ nun li ne povas paroli sen emocio pri tiu tempo, en kiu GDR traktis siajn plej honestajn kaj plej pacemajn junulojn kiel malamikojn.

La rokmuzikbando Renft kantis pri tio, sed kompreneble tiu kanto estis malpermesita en GDR, ne devis esti kantata publike. Nur neoficiale ili kantis ĝin tiom longe, kiom la GDR-dikaturo "funkciis". La registrado de la kanto okazis nur post la falo de la muro.

Kompreneble tiuj "kredodemandoj" plu estas aktualaj. Mian admiron por ĉiu, kiu havas la kuraĝon rifuzi militservon, ili estas la veraj herooj de nia tempo, ne tiuj, kiuj pafas sur homojn en iuj vantaj militoj, kiuj utilas ĉiam nur al armilfabrikistoj kaj al kelkaj friponoj, kiuj helpas ilin ĉe tio. Ili ĉiam havas la saman malamikon: vin, proleto, vin kamparano, vin dungito! Vi estas tiu, sur kiun celas la armeoj.

Per perforto oni ne povas krei pacon, nur per pacamo, nur per rifuzo de perforto. Militoj estas kiel akridosvarmoj, kiuj detruas tutajn regionojn - pro detruiga voremo. Tion sciis jam Homero, kiu rigardis militojn kiel drakojn kaj soldatojn kiel naskitojn el drakosango. Kiam oni fine ekkomprenos? Kiam armiloj estos videblaj nur plu en muzeoj? (cez)