Malfacilas diri, kiu superlativo sufiĉas por adekvate laŭdi tiun longe atenditan deziregon. Plej multaj jarkolektoj de niaj plej gravaj fruaj Esperanto-gazetoj nun estas senkoste legeblaj en la reto. Jen la listo:
Amikeco. - 1925-1926
Austria Esperantisto. - 1924-1938
The British Esperantist. - 1905-1939
Casopis Ceskych Esperantistu. - 1908-1914
Cosmoglotta (Serie B). - 1935-1948
La dek-sepa. - 1910-1914
La Esperantisto. - 1889-1895
Esperanto. - 1905-1946
Germana Esperantisto. - 1905-1935
Informoj por la anoj de la Austria Katolika Ligo Esperantista. - 1914-1932
Internacia Bulteno. - 1914-1918
Kosmoglott (Serie A). - 1922-1950
Lingvo Internacia. - 1895-1914
Literatura Mondo. - 1923-1938
Pola Esperantisto. - 1906-1937
La Revuo. - 1906-1913
Rund um die Welt. - 1910-1914
Apenaŭ eblas supertaksi la gravecon de tiu projektego. Miloj kaj miloj da paĝoj de niaj plej gravaj kultur-trezorujoj alireblaj per simpla klak-klak. Kune kun Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA), datumbazo de prilingvaj kaj primovadaj gazet-artikoloj, ĉiu nun povas relegi ofte forgesitajn esperantologiajn diskutojn.
Ni prenu la ekzemplon de la pronomo ci, pri kies ekesto en la Dua Libro de 1888 ni ĵus diskutis. Serĉu en EBEA "en ĉiuj kampoj" je 'ci' (kun la apostrofoj) kaj vi ricevas 29 trafojn. La plej frua estas:
------
Arco, M. (1923)
Pledo por "ci"
Literatura Mondo vol. II. 1923, p. 160
′ci′; pronomoj
′En lingvo e-a preskaŭ ne ekzistas intima formo de pronomo. Ĉi tiu manko kaŭzas vere ian ĝenon. Ĉu, ekz., patrino parolu al sia infaneto - "Vi"? ...′ Kun reago de Kopar: ′.. ci al mit tute ne faras impreson de intimeco, dorloto aŭ karesemo, sed mi aŭdas en ĝi fremdan, malagrablan siblon, kvazazaŭ insulton...′.
------
La tutan diskuton de 1923 vi nun fulm-rapide povas legi en la originalo, simple klakante tie ĉi. La temo eĉ pli interesas vin? Jen la reago de Hammer en la sama jarkolekto p. 248.
"Ba, ci - lingva detaleto nur. Min interesas instruo de Esperanto." - Nu bone, serĉu en EBEA je "pedagog", trovu
-----
Grabowski, A[ntoni] (1908)
Esperanto kiel propedeŭtiko de lingvoj
Pola E-isto 1908:1 (jan.), p. 4-8
pedagogio; edukado; propedeŭtiko
------
kaj la komenciĝon de la artikolo en la retejo de IEMW sur p. 4. Agrablan legadon.
Eh, ĉu mi jam diris? - Sensacio! Bonega! Dankegon al IEMW!
Mi ŝatus demandi vin, ĉu nur unuopajn paĝojn eblae elŝuti aŭx iel la kompletan numeron,
Io misas ĉe mi, ĉar nur la HTML-paĝo venas kaj ne la PDF-formata teksto.
Ĉu vi eble povas meti ligilon al http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/19056.htm en edukado.net kaj iom priskribi ĝin?
http://karapacopanoramo.blogspot.com/2011/06/nia-historio-literatura-mondo-kaj-aliaj.html
Jen la ligo al la Schulhof-poemo, kiun mi trovis en la ĉeĥa periodaĵo:
http://karapacopanoramo.blogspot.com/2011/06/ido-krizo-en-poemo-de-stanislav.html
Sign-in to write a comment.