Parolinte pri la interpreto de la Fundamenta radiko histori', ni vidis, ke Zamenhof ŝanĝis la polan tradukon en la Universala Vortaro de 1893 (UV) "historya" al "historja" en la Ekzercaro de 1898 (FE). La nuna skribo estas "historia".

Despero klarigis, ke "en la jaro 1936, oni reformis la polan ortografion. Ŝajnas, ke antaŭreforme oni skribis Marja, historja, Anglja en la pola de Varsovio kaj Marya, historya, Anglya en la pola de Krakovo. Laŭ la nuna ortografio oni skribas en la pola Maria, historia kaj Anglia".

Mi nek parolas la polan, nek trovis pliajn informojn pri ortografia reformo en la pola. Mi simple rigardis en la Apudmeta Inventaro de la Fundamenta Vorttrezoro, ĉu eble estas pliaj similaj okazoj. Jen, kion mi trovis. La unua formo ĉiam estas tiu trovebla en UV 1893, la dua en FE 1898, la tria la nuntempa. "--" signifas "traduko mankas":

  • cikori' - cykorya → cykoria {BOT}.
  • diplomatio - — → dyplomacja → dyplomacja [FE 32, mankas en UV].
  • gvardi' - gwardya → → gwardia.
  • ĥemi' - chemia → chemia [FE 32] → chemia.
  • histori' - historya → historja [FE 10] → historia
  • kancelari' – kancelarya → — → kancelarja
  • litani' – litanja → — → litania
  • Mesi' - Messyasz → — → Mesjasz {RELI}.
  • misi' – misya → — → misja
  • mister' - misterya → — →misteria
  • naci' - naród, nacya → naród, nacja [FE 27] → ??
  • korporaci' - korporacya, cech → — → korporacja
  • ofic'ej' - biuro, kancelarya → — → kancelarja.
  • parti' – partya → — → partia.
  • polic' - policya → policya [FE 37] → policja
  • porci' – porcya → — → porcja
  • premi' – premia → — → premia
  • profesi' – profesya → — → profesja.
  • provinc' - prowincya → prowincya [FE 37] → prowincja.
  • redakci' – redakcya → — → redakcja.
  • restoraci' – restauracya → — → restauracja.
  • seri' - serya → serya [FE 30] → seria.
  • situaci' - sytuacya, połoźenie → — → sytuacja.
  • staci' – stacya → — → stacja.
  • ŝtof' - sztof (miara) → materja, materjał [FE 14] → materia, materiał.
  • Turk'uj' - Turcya [UV uj’] → Turcya [FE 20 uj’] → Turcja.
  • unc' – uncya → — → uncja.

Kiel vi vidas, nur malmultaj radikoj el UV 1893 ankaŭ aperas en FE 1898. Interesa estas precipe diplomatio, kiu mankas en UV kaj estas nur enkondukita en FE 32, kie ĝi ricevis la modernan formon kun -j-, ne kun -y-.

chemia ja aperas ambaŭloke, sed ĉiam restis senŝanĝa kun -i-. Pri historio ni jam parolis. Interesa denove estas nacya [UV] → nacja [FE 27], ĉar ĝin Zamenhof same korektis kiel historio. Li tamen nek faris ĉe policya → policya [FE 37] → policja, nek ĉe prowincya → prowincya [FE 37] → prowincja. Ĉu pretervido? Neŝanĝita fine ankaŭ Turcya [UV uj’] → Turcya [FE 20 uj’] → Turcja. Ĉe ŝtof' la Ekzercaro enkondukas tute novan tradukon. Anstataŭ la germanismon sztof (de Stoff), materja kaj materjał, ambaŭ kun (moderna?) -j- anstataŭ -y-, simile kiel dyplomacja.

Inter 1893 kaj 1898 ni do trovas du evidentajn ŝanĝojn (historja, nacja), tri nove enkondukitajn kun j-skribo (diplomacja, materja kaj materjał) kaj tri neŝanĝojn (policya, prowincya, Turcya).

Ĉu iu povas klarigi?