Se vi ne jam komprenis, pri kio temas, rigardu la bildon de 1908 el la Provo de Marista Terminaro, kie vi trovas ĉano supre live.

PIV 2005 difinas: „1. En malnovaj pafiloj, elstara peco, kiu tenis la silikon, per kies frapo kontraŭ ŝtalo ekfajreris kaj ekbrulis la pulvo. 2. En modernaj fusiloj, ŝtala peco, kiu liberigite de la ellasilo, plirapidigas per sia maso la movon de la perkutilo.“

Leginte nur ĝis tie ĉi ni jam povas konstati:

1. Ĉano apartenas al la surprize granda grupo de tute randaj kaj tre specifaj vortoj en la UV, kiuj ne aparte estas „bezonataj“ por baza konversacio inter pacaj batalantoj. Aliaj konataj ekzemploj estas falbaloversto (iu rusa longo-unuo). UV nur parte, probable eĉ ne prioritate servas kiel baza stoko de - laŭ oftec-kriterioj - plej nepre lernindaj vortoj. Petro de Smedt atentigis, ke ĝi precipe ankaŭ estas (kaŝita) konstru-plano, kiel krei bezonatajn vortojn. Nur iuj Akademianinoj, kiuj ne kompetentas pri sia temo, rakontas ion alian al vi.

2. La UV estas historia dokumento interpretinda. Se vi komprenas la germanan, vi tuj vidas, ke „Hahn (am Schiessgewehre)“ ne plu estas nuntempa lingvo-uzo. Hodiaŭ oni dirus „(am Schießgewehr)“ (dativa –e preskaŭ ĉiam forfalas, -ss- niaepoke estas –ß-) aŭ uzus tute aliajn vortojn, ekzemple „(bei Schusswaffen)“ oder „(an Handfeuerwaffen)“ (tiel la germana difin-vortaro de Wahrig 1980).

3. La franca unuflanke kaj la angla kaj germana aliflanke metafore uzas diversajn bestojn. En la unua chien (laŭvorte hundo), en la du alia cockHahn (laŭvorte koko). La metaforo de koko por la elstara peco evidente baziĝas sur la formo, kiu iam iel similis al tiu besto, vd. malsupre. Ĉu latinida "hundo" pro la subita "ekbojado"? Kok' kaj hund' reprezentas du koncepto-familiojn: Latinida, kiu krome havas italan cane kaj portugalan cão kaj ĝermanida, kiu krome havas nederlandan haan kaj svedan hane (på gevär) (vortaro Esperanto-sveda 1897), sed ankaŭ - surprize - katalanan gallet (gall = koko). La slavajn курокъ | kurek mi ne sufiĉe bone komprenas. Grabowski 1910 tradukas kurek krom per ĉano ankaŭ per „ventoflageto“, „ventomontrilo“. Ĉu ŝajne do neniu alludo al besto? Ankaŭ tiu-ekzemple do malsamaj konceptoj kiel ni trovis ilin ekzemple ĉe la grapol-bombo kaj la salt-kastelo.

Zamenhof pontis la francan chien kaj la germanan Hahn per ĉano. Ĉu do franc-germana, fra-mana kompromiso, franca komenciĝo ch-, germana finiĝo –ahn fariĝis ch-ahn, ĉan-? Ĉu iom simila al ĝardeno kun franca/itala komenciĝo kaj angla finiĝo? Ni ne scias precize. Cherpillod en sia Konciza Etimologia Vortaro de 2003 ja asertas „kompromiso inter ...“. La pli detala Etimologia Vortaro de Vilborg (EVE 1989) preferas alian klarigon. La mallongigojn mi malŝlosis:

"ĈAN/O (Fundamenta radiko; trovebla en la Plena Vortaro Rusa-Internacia de 1889): Franca chien, Itala cane. Miksita formo kun komencsono bazita sur Franca kaj Itala vokalismo. Pli serĉita ŝajnas la hipotezo de Waringhien, Lingvo kaj Vivo, 1959, p. 80, ke ĉan/o estas kompromiso inter Franca chien kaj Germana Hahn. Rimarku, ke kan- estis samtempe akceptata kun alia signifo. Reform-Esperanto de 1894 kanet-. Ido hano, Interlingue clave (...), Interlinguao cane. ..."

Pri almenaŭ du punktoj indas pripensi post legado de tiu artikolo. Unue ni ĵus lernis, ke la strange "artefarita" miksformo ĉano ekzistas jam en la 1-a eldono de la zamenhofa Plena Vortaro Rusa-Internacia de 1889, do aperis nur du jarojn post la publikigo de la Unua Libro en 1887. La 2-an (senŝanĝan) eldonon vi povas konsulti tie ĉi, ĉan- vi trovos sur paĝo 86: "Kурокъ ĉan'.".Ĝi do apartenas al la plej fruaj vortoj, estis forĝita de Zamenhof en epoko, kiam li ankoraŭ relative senĝene kreis vortojn "kompromisajn", sed pro tio kun pli alta grado de "artefariteco", eĉ koste de "internacieco".

Tiu metodo estis kritikata meze de la 1890-aj jaroj, kio rezultis en la Reform-Esperanto de 1894, kie la "artefarita" ĉano estas anstataŭigita per kanet-: El germana hundo fariĝis latina kano, surbaze de ĝi kreita la latinida metafora uzo kan'et-. La reform-proponoj de 1894 tamen ne trovis plimulton per voĉdonado inter la legantoj de la periodaĵo "La Esperantisto". La konservemuloj venkis la reformemulojn. [Mi intertempe ĝustigis la sekvajn asertojn en la dua duono de tiu ĉi paragrafo; bv. vd. la komentojn] Tiun decidon ankoraŭ samjare protokolas kaj fiksas la UV. Konsekvence ĝi notas eĉ randan vorton kiel ĉano, simple ĉar ĝi estis "atakita", kritikita kaj pridiskutita. La UV ĉefe do estas protokolo de la rezulto de lingva disputo, "paco-traktato" pri la atingita fronto ĉe batal-halto. Konsiderite tiel, ne plu estas tro surprize, ke la vort-konsisto de UV ne estas tre kohera en la senco de "plej oftaj kaj plej bezonataj vortoj por baza konversacio". Ĝi ĉefe ankaŭ estas "anti-libro", la fundamento de la kontraŭ-reformismo. Konsekvence oni devus ĝin multe pli ofte legi kaj interpreti kune kun kaj kontraŭ la reform-proponojn de 1894. [Mi intertempe ne plu asertas tion, bv. vd. la komentojn.]

Se ni ne havus tiel malnovegan terminon por la pafila mekanismo, sed devus krei ĝin nuntempe, mi ne dubas, ke ni decidus nek por kaneto, nek por koketo, nek por ĉano. Laŭ la angla kaj nederlanda oni probable ekuzus ion kiel "marteleto" (hammer, hamer) kaj ĉano retrovus sin sur la vort-ekzekuta listo de la Akademiaj lingvo-komisaroj.

Por fine reveni al Vilborg: Lia EVE krome atentigas pri la hispana gatillo (laŭvorte „kateto“), kiu havus la saman signifon kiel ĉano. Mi tamen dubas. La vortaro de De Diego tradukas ĝin per ellasilo, la vortaro de Flores la samsignifan portugalan gatilho per malstreĉilo. Estas tiu parto de man-pafilo kiel revolvero aŭ pistolo, sur kiu vi metas vian montro-fingron kaj ekpafas tirante ĝin, vd. la bildon.

Kiel ajn, la rimarko de Vilborg helpas al ni kompletigi nian titolon: Kokkathundo pafas. Mankas nur la azeno. Nu, estas tiu, kiu uzas pafilojn. Pacan antaŭkristaskon al vi ĉiuj.