La fablon el la germana nordo, registritan de la fratoj Jakobo kaj Vilhelmo Grimm en la fama kolekto de "Infan- kaj Domfabloj" (1819), Hellmut Grebe iom libere denove rakontas - alie ol la proza originalo en tre plaĉaj kaj ĉarmaj versoj.

Ella Klünder, konata kaj tre amita, bedaŭrinde multe tro frue mortita esperantistino, desegnis la akompanajn bildojn. La kajereton en formato A6 antaŭ kvarona jarcento eldonis la Esperanto-grupo Bremeno okaze de la 75-a datreveno de la grupfondiĝo en 1981.

La "kokkathundazena kvaro" apartenas al mia kutima legado ekdormiga, se ali-familiaj infanoj gastas ĉe ni. Eĉ se ili tute ne konas Esperanton, voĉo, ritmo, bildoj kaj kelkaj malmultaj klarigoj en la germana tute sufiĉas, ke ili komprenas, tre atentas kaj fine ekdormas.

Eble vi foje mem ŝatos elprovi.

P.S.: Eĉ por plenkreskuloj, kiuj iom konas la historion de Germana Esperanto-Asocio, la kajereto enhavas iun surprizeton. Rigardu la bildon sur paĝo 13 kaj divenu, kiu inspiris Ella-n, kiam ŝi desegnis unu solan rabiston de la flanko, tiel ke oni povas vidi lian vizaĝon ...

Sed nun - pst, bonan nokton karaj infanoj kaj dormu bone!


































Pliaj artikoletoj pri infan- kaj bildlibroj en mia spaco