Propran pritrakton faritan per simila simpatio al la temo ĝuas ankaŭ Asteriks kaj Obeliks, la famaj gaŭloj. Sed Martin ne estus Martin, se li ne tuj liverus kompletan bibliografion pri bildrakontoj en la verda, antaŭ jaroj li ja verkis multe pli grandan, nome la katalogon de la biblioteko de Germana Esperanto-Instituto. Fine li ankaŭ skribis tute seriozan eseon pri l' afer' en Literatura Foiro (nov. 1996), kiu kompreneble ankaŭ traktas esperantajn bildstriojn.

Pro kio tiuj intereso kaj konoj? Divenu, kiu estis la aŭtoro "MW" de Gogo, la testudo kun siaj amikoj 'Viko kaj Kulo, kiu regule aperis en la periodaĵo de Germana Esperanto-Junularo, "GEJ-gazeto" komence de la 1990-aj jaroj? - Ĝuste, vi pravas. Gogo, cetere, estas - se mi ne eraras - inspirita de tiuepoka lernolibro de GEJ, "Tesi la testudo" (ĉefa aŭtoro Eckhard Bick). Mirinda verko, al kio ni ŝuldas, ke tuta generacio de germanaj komencantoj lernis kiel unuan esperantan frazon "en la granda oceano estas malgranda insulo" kaj memoras la vorton "karapaco" (la korneca dorso-ŝelo de testudo), eĉ se ili krome forgesis pri kaj Rusujo kaj rusianoj. Kulo evidente estas inspirita de ... - nu, la ĉiam gaja kaj afabla samideano kaj amiko de junaĝaj aventuroj ankoraŭ vivas, estas eĉ ankoraŭ aktiva en la Movado. Mi do dece atendu malkaŝi lian nomon ankoraŭ ĝis la fina venko.

Nur unu solan riproĉeton, plendeton, kara Martin: Kiel vi povis forgesi nian Drewes Uitterdijk kaj ties Sinjoro Longkrurulo de 1927? Jen, nia unua bildstri-majstro kaj komiks-forĝisto (se mi ne pretervidas iun, sed tiukaze forte riproĉu kaj plendu pri mi).

Tagofine pri la retejo de Martin: Legu kaj ĝuu!