Ĉefa kandidato de EDE estas prof. Reinhard Selten, nobel-laŭreato pri ekonomio, kiu diras en la filmeto "mi plenplene subtenas Esperanton, ĝi helpos alproksimiĝi la popolojn en Eŭropo" (aŭ io simila). EDE estas unu el 30 partioj-kandidatoj.

La balotoj ne okazos laŭ unuecaj eŭropaj reguloj, sed la balot-juro daŭre estas tiu de la naciaj ŝtatoj. En Germanio necesas akiri minimume 5% de la validaj voĉoj por ekhavi seĝon. Se partio aŭ grupo ricevas nur 4,9%, ĉiuj voĉoj estas nulaj. Pro tio ne ekzistas realisma ŝanco, ke EDE estos representita en la venonta EP. Tamen eĉ malpli da voĉoj rajtigas la partiojn je impost-mono por reenspezi la kostojn de la elekto-lukto. La grandaj germanaj partioj kutime uzas tiun mekanismon kaj la elektojn por EP por replenigi la kasojn. Ili faras tre supraĵan kaj malmultekostan varbadon, pli aŭ malpli aŭtomate ricevas la kutimajn porciojn de voĉoj kaj per tio de ŝtata kompens-mono (laŭ iuj ĵurnaloj por unu investita eŭro ili rericevos ĝis 3 eŭroj).

Eurostat, la statistika oficejo de EU, prognozas tre malaltan partoprenon en la balotoj de ĉ. 35% en la EU kaj iom pli en Germanio (oni esperas je pli ol 40%). Fakte la Eŭropa Parlamento ne estas "parlamento" en strikta senco, ĉar mankas al ĝi la rajto decidi pri la buĝeto de EU kaj elekti la "registaron", krome mankas "eŭropa popolo". Kritikantoj pro tio nomas ĝin "ŝajn-parlamento". En la filmo vi vidas ĝian pompan sidejon en Strasburgo, kie la pleno kunvenas. Fakte la decidaj laboroj tamen okazas kutime en Bruselo, kie estas plia "pompejo" de l' EP.

Kiel ajn, pro EDE multaj homoj en Germanio nun aŭdos pri Esperanto (se ili eltenas ĝis tri minutoj antaŭ la 23.00 vespere). Rigardu la filmeton kaj juĝu mem.