Hans-Georg Kaiser
Sola estas mi volonte


Sola estas mi volonte,
sed soleca tute ne.
Ĝisrevide postrenkonte
min ne kaptas plenda ve'.

Sola estas mi kun ĝojo,
sed soleca en amas',
se banalas asfaltvojo
aŭ en grego aŭ fatras'.

Sola estas mi sen timoj;
sed afliktas min solec',
en prizonoj kaj post limoj,
se pro frido mankas dec'.

https://cezaroriginaloj.blogspot.com/