Cezar
Ne kuru en rado kiel hamstro


(poemo por Anniespera,
sed ne al ŝi mem)


Ne kiel hamstro kuru en rado,
sed kuru sur via propra pado.
Ne do rutine stulte kondutu.
aŭ eĉ kiel amashom' nur liliputu.

La viv' tro mallongas por tia agado.
Por kio rutino, por kio haltado?
Riĉigu la mondon per nova ideo,
ne estu papag' nur, sed homo de kreo.

Kaj se vi la vivon je l' vosto jam tenos,
la Nekonata per ĝojo vin benos.
La mondo tro belas por kuri en rado.
Estu giganto, memul' dum farado.


PS: La poemo ekestis, ĉar la ĉina esperantistino Anniespera petis min pri klarigo, kion tio signifas: "kuri en hamstrorado." Mi uzis la esprimon en komento pri ĉapitro 48 de Laocio: Dao De Jing.