L.L. Zamenhof

Proverbaro Esperanta

Elekto el litero Ĉ

Ĉie estas varme, sed hejme plej ĉarme.

Ĉio havas finon.
Ĉion rigardi tra sia persona vitro.
Ĉirkaŭflatadi kaj ĉirkaŭflirtatadi iun.
Ĉiu abomenaĵo trovas sian adoranton.
Ĉiu angulo kun sia sanktulo.
Ĉiu estis junulo, ĉiu estis pekulo.
Ĉiuj enterigitoj estas plenaj de meritoj.
Ĉiu komenco estas malfacila.
Ĉiu li havas sian ŝi.

elektis Hans-Georg Kaiser


https://cezarkulturo.blogspot.com/