Henryk's articles

  • Fan Klub` de jOmO informas: ĉu vi konas jOmO`0n ?

    - 11 Jan 2011
    Karaj, ĉu vi konas jOmO`on ? Multaj respondos certe, jes!!!! Do, bonvolu legi: jOmO ( Jean Marc Leclercq ) naskiĝis la 10-an de oktobro 1961 j. en Francio. Mezlernejo: Polyvalent Rive Gauche - 1979 j. Li komencis muziki en la jaro 1977, kaj li esperantiĝis en la jaro 1988. Kaj... li decidis kanti kaj verki en Esperanto. Li surpiedigis propran grupon "La Rozmariaj Beboj", kiu ekfamiĝis komence de la jaro 1990, en la franca alternativa rok-melodio.…

  • Fan Klub` de jOmO informas: reveno el Pollando....

    - 04 Dec 2010
    Karaj, vi jam scias, ke jOmO, la 27-an de nov. koncertis en pola urbo Olsztyn ( Olŝtyno ). Jen kelkaj vortoj pri lia revojo, kaj ne nur: Estis problemo kun la reveno lunde. Post tri horoj da atendo en aviadilo mem, ni eksciis, ke la flugo estis prokrasita. .... ..... Mi atingis hejmen kun 24 horoj da malfruo. Mi nur maltrafis provludon de nova kristnaska porinfana spektaklo, kiun ni prezentos sabate, la 4-an de dec.…

  • Fan Klub` de jOmO informas: koncertoj en novembro 2010 j.

    - 10 Nov 2010
    Karaj, la 10 - an de novembro jOmO informas: Mi nuntempe prilaboras futuran retpaĝon, ĝi jam komencis ekzisti, sed ankoraŭ multe da laboro restas antaŭ la oficiala lanĉo. Ĝi aspektas tiel: http://www.wix.com/jeanmarcleclercq/jml , en kvar lingvoj. Ankoraŭ ne montrebla al publiko. Mi atendas la videoklipon kiu estos la plej bona de la esperanta muziko historio... Mi nune preparas venontajn vojaĝojn por koncerti:…

  • Fan Klub` de jOmO informas: koncertoj en Lisbono

    - 15 Oct 2010
    Karaj, la 14-an de oktobro 2010 j., jOmO skribis: Nun ni vivas lau ritmo de strikoj... mi jam nanifestis surstrate 5 fojojn. Lastan fojon mi ludis banĵon, kun alia muzikisto, kiu ludis "budegon", kiu estis okcitana kormemuzo ( pole: kobza ), farita kun la tuta hauto de kaprino. Ege mirinda instrumento. Estis granda sukceso kvankam estis 45.000 personoj sur la tuluzaj stratoj, sed nur malgranda parto, kompreneble, nin vidis kaj aud…

  • Czesław Miłosz - Nobelpremio 1980 j. "Campo di Fiori"

    - 13 Oct 2010
    En Romo sur Campo di Fiori Korboj d`olivoj kaj citronoj, Pavim` ŝprucita per la vino Kaj per petaloj de floroj. Rozajn fruktojn de la maro Ŝutas vendistoj sur la tablojn, Faskoj de sukaj vinberoj sur lanugon de persik` falas. Ĝuste sur ĉi tiu foiro Oni bruligis Ĝiordanon Brunon, Ekzekutist` submetis fajron En rondo de scivola plebo. Apenaŭ la flam` estingiĝis Ree pleniĝis la tavernoj, Korbojn d`olivoj kaj citronoj Portis vendi…

  • Fan Klub` de jOmO informas: festivalo "Occita`nia"

    - 15 Sep 2010
    Karaj, la 14-an de sept. jOmO skribis: Posteferia momento estas terure kutima, sed tiun ĉi jaron, ankoraŭ pli: - organizado de okcitana tago en T...le ( mi ĉefe organizas ) de la kvartala festo ( mi estas la prezidanto de la asocio, kiu organizas la festo ), raporto pri la rilatoj kun dungitoj de la sama asocio, rekomenco de provludoj, de tri diversaj grupoj, respondo de diversaj proponoj de koncertoj, resendo de demando, de dosiero pri profesia muz…

  • Fan Klub` de jOmO informas:

    - 20 Aug 2010 - 2 comments
    Karaj, lasttempe mi havis okazon, kelkfoje aŭskulti, aŭ legi opiniojn pri la lingvokono de jOmO . Jen la informoj: La 15-an de decembro 2009 j. jOmO skribis: Esperanto, franca, pola, okcitana, angla: mi povas paroli pri ĉiutagaĵoj sen tro pensi. Itala, hispana, germana, nederlanda, rusa: mi povas paroli flue, sed foje serĉas vortojn kaj malbone komprenas, se oni parolas tro rapide, por la tri lastaj. Kataluna, araba ( parolanta de norafriko ), serbo…

  • Elektitaj kantoj de jOmO: "Hava nagila" / Ni ĝoju /

    - 31 Jul 2010
    Tre populara kaj ŝatata juda kanto Hava nagila, hava nagila Hava nagila venis`mecha. Hava nagila, hava nagila Hava nagila venis`mecha. Hava neranena, hava neranena Hava neranena vens`mecha. Hava neranena, hava neranena, Hava neranena venis`mecha. Uru, uru a chim Uru achim belev same`ach Uru achim belev same`ach Uru achim belev same`ach. Uru achim, uru achim belev same`ach. Hava nagila... / x2 H…

  • Fan Klub` de jOmO informas:

    - 18 Jul 2010 - 3 comments
    Karaj: "Ĉu vi volas danci en granda rondo, kun la homoj el la tuta mondo?" Se jes, partoprenu la 77-an Italan Kongreson kiu okazos en Linjano Orsabla: 2010.08.21 - 28 jOmO koncertos dum la Kongreso. Kun sinceraj salutoj. Henryk

  • Fan klub` de jOmO informas:

    - 21 May 2010
    Karaj, la 20 - an de majo jOmO informas: Nuntempe mi pretiĝas por grava koncerto en Reus / Katalunio /. Ĉefe mi kantos esperante kaj diverslingve, ankaŭ okcitane. En Reus la koncerto estos publika sur granda malfemrita placo. Do mi nuntempe provludas novan liston da kanzonoj. Inter ili estas "Funkolando", kiu estas en la angla ( ! ) kun subtitolo "Sexy Esperanto", sed pri ESPERANTO. Mi pretigas filmeton laŭ tiu muziko, sed ĉefe mi filmos aŭguste dum FESTO.…

  • "Polaj floroj" - "Polskie kwiaty"

    - 14 May 2010
    Vortoj: Muziko: Vin lulas fremda vent`, mond` granda ravas vin. Sed kor` sopiras. L`gepatra restis hejm` en fora malproksim`, Vi ĝin admiras. Ĉar ĝuste tie nun kreskas floroj: Lekantoj, kaltoj, papavoj, violoj... Sur vastaj kampoj, sub la pola ĉielo. Jen kreskas floroj kun patruj` en aromo kaj belo. Ho kiel volus mi, la landon kun la hejm`, revidi foje. Kaj florojn de herbej`…

  • Elektitaj kantoj de jOmO: "La virbovo kaj la luno"

    - 05 May 2010 - 1 comment
    Laŭ tradicia hispana kanto:"El toro y la luna". La luno sin estis kombanta En la spegulo rivera Virbovo ĝin estis gvatanta En milda nokto somera. Kiam venis la blanka mateno Malaperis la luno de fluo La virbovo kiel en areno Rekte ŝturmis antaŭen kun bruo. La virbovo kiu ekamis la lunon Kaj forkuras dum la nokto el bovej` / 2x La odora papaveto kaj la pruno Jen parfumas la…

  • Fan Klub` de jOmO informas:

    - 05 May 2010
    Karaj, kun granda plezuro mi informas, kion skribis jOmO la 30-an de aprilo 2010 j.: Hej, Saluton! Delonge mi ne skribis, estas vere. Sed mi daure prilaboras mian kanzonon en X lingvoj ( en 24 lingvoj, jam estas preta ), kaj tio ĝenas min fari aliajn aferojn. La aktiveco estas plue de la kutimaj okupigaĵoj. Precipe dum printempo, la artaj aŭ kulturaj taskoj "kreskas kiel en naturo". Antaŭhieraŭ ni manifestis en Tuluzo por dulingva metroo.…

  • Elektitaj kantoj de jOmO: "Al Durruti"

    - 04 May 2010
    Nun volas mi Per tiu kanto saluti Kamaradon Durruti Kiun tute ne forgesos ni. Fil` de l`popol` Ene de ĝi li kreskis Anarkie adoleskis Kaj batalis por la liberec` Sciu kaj diru kaj kantu nun, ke Kamarado Durruti ne mortas Ĉar liajn pensojn kaj vizaĝon ni Ĉiuj en niaj memoroj portas. Sciu kaj diru kaj kantu nun, ke Kamarado Durruti ne mortas Ĉar liaj agoj heroaj ankoraŭ…

  • Krzysztof Kamil Baczyński - Wiersze wojenne...

    - 29 Apr 2010 - 1 comment
    muzyka: Zygmunt Konieczny śpiewa: Ewa Demarczyk Niebo złote ci otworzę, w którym ciszy biała nić jak ogromny dżwięków orzech, który pęknie, aby żyć zielonymi listeczkami, śpiewem jezior, zmierzchu graniem, aż ukaże jądro mleczne ptasi świt. Jeno wyjmij mi z tych oczu szkło bolesne - obraz dni, które czaszki białe toczy przez płonące łąki krwi. Jeno odmień czas kaleki, zakryj groby płaszczem rzeki,…

  • Elektitaj kantoj de jOmO - "La simiulo"

    - 21 Apr 2010
    Simiulo ne laboras plu, familion perdis, fuĝis de vilaĝ`, Li loĝas en urb`, ne plu en arbar`, foriris amikoj kaj ankaŭ la saĝ`. Li timigas la maljunulojn en la malhelo de la stratetoj, Li ne timas la ĝendarmojn, ilin atendas en kvieto. La vesperon tristas li kaj fluas larmoj de okul` Li ofte ploras en mallum` ĉar li ne estas feliĉul`. Kaj oni aŭdas dum nokt` Ke ploras simiulo…

  • Wisława Szymborska - Nobelpremio 1996 j. - "Muzeo"

    - 21 Apr 2010
    Jen teleroj, sed mankas apetito. Jen ringoj, sed mankas reciprokeco de almenaŭ tri jarcentoj. Jen ventumil` - kie vangruĝoj? Jen glavoj - kie kolero? Kaj liuto ne sonas dum krepuska horo. Pro manko de eterno oni kolektis mil malnovajn aĵojn. Muskokovrita pedelo dormetas tuŝante ilin per longaj lipharoj. Metaloj, argil`, birda plumo multe triumfas en la tempo Kaŝridas nur pingl…

  • Wisława Szymborska - Nobelpremio 1996 j - "Neni` ekos duan fojon"

    - 20 Apr 2010
    Neni` ekos duan fojon do pro tiu sort` - kombino ni naskiĝis sen la sperto kaj ni mortos sen rutino. Se eĉ estus ni lernantoj plej obtuzaj sur la tero ni sukcesus ripetadi nek printempon, nek someron. Ne ripetos ni la tagon, post la nokt` ne venos biso, ne identas duan fojon la rigardo, premo, kiso. Hieraŭ, kiam iu laŭte ĉe mi diris vian nomon estis al mi kvazaŭ rozo…

132 articles in total